-Hipo, jam delonge ni banadas en tiu ĉi rivero...
-jes Tamo, kion vi cerbumas?
- pli kaj pli malkreskas akvo kaj ĝi gustas tro ŝlime
-nu, kion fari, la rivero estas nia mondo
-mi proponas migri al la alia flanko de la sabano
-sed, sed ni ne scias kion ni trovos ĉe la alia flanko
-mi aŭdis ke tie estas pli granda rivero
-ankaŭ mi aŭdis sed mi ne scias ĉu tie ni estos sekuraj, mi aŭdis ke multaj nekonataj bestoj iradas tien
-nu, ankaŭ granda danĝero estas ĉi tie, eble post nelonge mankos la necesa akvo
-prave, verŝajne la elekto estas nur pri tempo, do ni iru transsabanen
Hipo kaj Tamo ekmarŝis kun la espero trovi grandan kaj puran riveron. Ili promenis tage-nokte dum preskaŭ unu semajno. Finfine ili flaris la humidon de iu akvo. Ankoraŭ plu irantaj, ili ekvidis tion kion ili celis.
-Hipo! ni trovis ĝin! la grandan riveron!
Sed Hipo hezitis antaŭ ĝojkrii. Hipo estis pli aĝa ol Tamo kaj pli kompetentis pri riveroj. Io ŝajnis ne esti en ordo. La rivero estis tro granda kaj kun stranga blukoloro. Estis suspektinde ne vidi aliajn riverbestojn
kiel gazeloj, elefantoj, krokodiloj, birdoj,...ne, vere io ne estis en ordo.
Sed Tamo fajfis pri la duboj de Hipo kaj tuj alkuris akven.
-atendu, Tamo! -kriis Hipo-
sed jam estis malfrue. Tamo submergiĝis en la nova akvejo kaj ludeme eknaĝis
-venu Hipo! la akvo estas iom malvarma sed interne oni povas vidi ekzotajn fiŝojn!
dum la ludado, Tamo pli kaj pli malproksimiĝis de la akvobordo. Hipo denove kriis:
-Tamo! revenu! mi timas ke io malbona povus okazi!
-kion vi timas Hipo? ni jam estas en nia nova hejmo! -respondis Tamo-
-subite Hipo rememoris pri rakonto de sia avo. Li rakontis ke ĉiuj riveroj de la mondo, fine de sia vivo, renkontiĝas en grandega akvujo, ĝi estas kvazaŭ la tombejo de la riveroj. Tie bestoj de la sabano ne plu povas trinki. Tie nur strangaj akvo-estaĵoj povas vivi.
Intertempe Tamo jam ne plu estis videbla ekde la bordo. Hipo estis vere en angoro, li ne kuraĝis eniri la akvon...
-Tamo! Tamo! revenu urĝe!
Sed Hipo ne aŭdis respondon. Li nervoze iris tien kaj maltien, pli kaj pli timoplena. Li ne sciis kion fari.
Ĉu la granda akvujo dronigis Tamon je la fundon? ĉu ĝi perdigis lin kaj Tamo ne plu retrovis la revenvojon? Post unu horo da senespero kaj eĉ larmoj, Hipo sidis malgaje rigardante la malproksiman horizonton. Li estis rezignonta, li ŝajne forperdis sian amatan kamaradon kun kiu li travivis multajn aventurojn laŭlonge de jaroj. Nur io balzamis lian doloron, Tamo malaperis en feliĉo ĉar li trovis la "grandan riveron".
Hipo estis envolvita en tiuj nostalgiaj konsideroj kiam, neatendite, de malantaŭ si, li aŭdis konatan voĉon...
-Hipo! dikventrulo! kion vi pigraĉas ĉi tie?
Hipo turnis sin malantaŭe kaj malfermegis gape siajn okulojn...
-Tamo! ho, dio! vi daŭre vivas!
-Certe jes! malgraŭ ke mi devis superi kelkajn malfacilojn, ha ha. Iu suba akvofluo forportis min kaj mi devis streĉe naĝi por reveni borden, sed ne ĉiborden, mi finis la naĝon tie kie la granda akvujo renkontiĝas kun rivero de sabano! ne tre for de ĉi tie.
Hipo apenaŭ povis kredi la miraklon. Tamo ne nur estis vivanta, li trovis la riveron! Ili ambaŭ promenis en la direkto indikita de Tamo kaj tre baldaŭ povis ekbani sin en dolĉa akvo kaj ekskursi riversupren por trovi konvenan novhejmon.
Intertempe, en ne malproksima vilaĝo, iu maljuna boato-fiŝisto, reveninte el sia laboro, vane penadis konvinki siajn samvilaĝanojn ke li vidis hipopotamon en la maro...