Bonvenon al cxiuj en mia nova Esperanto-blogo en kiu mi informos pri organizado de la 65-a IJK, kiu okazos en serba urbo Tutin'. Organizos gxin kune Serba, Montenegra kaj Albana Esperanto-Junularoj. La urbo trovigxas proksime al trilandlimo de tiuj landoj. Tutin' rolos ankaux kiel temo de la Kongreso, cxar la tutina IJK estos dedicxita al virinoj en la mondo. Do ni invitas vin al Serbio somere 2009!