About this blog

  • 6 posts
  • 3 029 visits
December 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 14, 2009

Helpopeto pri orienta sanigmetodo

Mi petas helpon precipe de orientanoj kaj anglaparolantaj samideanoj pro tio ke mia problemo estas unuarange lingva.

read more
Published at 19:18 ( 1 comment / 24 visits )
This post is public

August 5, 2009

Homeopata preventilo kontraŭ la A-gripo

Karaj amikoj,

Al tiuj, kiuj interesiĝas pri homeopatio aŭ harmonias kun homeopatia tratamento, jen mi resendas la mesaĝon de kuracisto (kaj esperantisto jam delonge konata de multaj, ĉu ne?) entute fidinda rilate al seriozeco kaj respondeco.


Brakume via,



Karlo

__________________________________________________

---------------------------------------------------------------------------------------

Karaj geamikoj,



En la lastaj tagoj, en miaj deĵoroj en kuritibaj hospitaloj, mi asistis multajn infanojn kaj junulojn kun tipaj simptomoj de la A-gripo: alta kaj sensoifa febro (pli ol 39oC), seka tusado, malfortiĝo, lacego, fortega kapdoloro, kaj korpdoloro. Pli malofte, okazas dispneo (spirmalfacilo). Oni mortas pro la virusa pneŭmonito aŭ dua bakteria pneŭmonito.

Fakte, nuntempe okazas granda kaj grava epidemio tia, kia estis la hispana gripo en la komenco de la X-a jarcento. Okazis similaj tutmondaj gripaj epidemioj en aliaj epokoj, kiel en 1958.

La viruso de la gripo nomiĝas "Influenzo", kaj ekzistas tri tipoj: la A, la B, kaj la C-influenzo. Sed ankaŭ ekzistas multaj subtipoj, laŭ la remiksaĝo inter iliaj proteinoj. La tri okazas ĉiujare. Sed, fojfoje, la miksaĝo estigas pli virulentajn subtipojn, tio estas, pli infektkapablajn, pli disiĝajn (epidemiajn), pli gravajn kaj pli mortigajn. Tiaj remiksaĵoj ofte okazas en bestoj. Tiu nova H1N1-A-gripo ekaperis el proteinaj remiksaĵoj (H1-N1) okazintaj en porkoj, verŝajne en Meksiko.
Ĉar tiu nova A-gripo estas tre disiĝa, la epidemio estas preskaŭ neevitebla. La interhoma transiĝo estas tre tre facila, kaj ĝi ĉefe okazas per la kontakto de la mukozoj (okula, naza, buţa) kun la viruso en aero kaj objektoj. La viruso facile eliras el la nazo kaj buŝo de la infektito. La elira periodo de unu tago antaŭ la komenco de la simptomoj ĝis la fino de la simptomoj. La viruso rezistas ĉirkaŭ 8 horoj ekster la homo. Tial, oni devas eviti homamasajn lokojn - aĉetcentrojn, hospitalojn, kineojn, lernejojn, ktp, ne tuŝi la okulojn, buŝon kaj nazon per malpuraj manoj, kaj plejzorge lavi la manojn kaj personajn objektojn.
Al tiuj, kiuj havas la tipajn simptomojn, ĉefe la febron, rekomendindas uzi specifan kontraŭvirusan medikamenton, kiel "Oseltamivir", la faman kaj polemikan "tamiflu". Tiel, la gripo estos pli malforta kaj ne evoluas al spirmalfacilo, pneŭmonito kaj morto. Bedaŭrinde, tiu medikamento havas gravajn limojn por helpi en epidemio: 1) Ĝi estas tre tre multekosta; 2) Ĝi efikas NUR en la unuaj 48 horoj de la simptomaro-eko; 3) La registraroj tro multe elspezos kaj ofte ili ne estas preparitaj por ĝin oferti al ĉiuj bezonantoj. Ŝajne, tiu lasta politika problemo jam solviĝas.


LA HOMEOPATA SOLVO

Nu, homeopatio ege pli taŭgas por individuoj, tio estas, la kuracisto analizas la tutan pacienton (mensajn, ĝeneralajn, kaj lokajn simptomojn) kaj, fine, elektas LA plej taŭgan medikamenton. Laŭ ĝi, ne gravas la malsano, sed la paciento: al malsamaj homoj, malsamaj kuraciloj. La homeopataj medikamentoj kvazaŭ stimulas la korpajn fortojn kontraŭstari la malsanojn kaj la kaŭzojn - virusojn, bakteriojn, ktp.
Kelkfoje, tamen, la kaŭzo estas tre tre virulenta, kaj malgraŭ la specifaj personaj karakteroj, ĝi estigas tipajn similajn universalajn simptomojn, en preskaŭ ĉiuj homoj. Ĉikaze, la elektita medikamento povas esti la sama inter du malsamaj homoj. Kiam okazas epidemioj pro virulentaj kaŭzantoj, la homoepatoj akceptas la ideon uzi solan medikamenton, kiu konformas kun la tipa simptomaro de tiu malsano.
Historie, Hahnemman - la kreinto de homeopatio - abortis skarlatinan epidemion en Parizo per sola dozo da Belladonna al la parizianoj, Ĵus kiam li tien transloĝiĝis, en la XIXa jarcento. La hispana gripo ne okazigis epidemion en la eŭropaj urboj, kiuj uzis Gelsemium por protekti siajn loĝantojn. Fine, en 2007, kiam okazis katastrofa epidemio de dengo en SP, RJ kaj aliaj - pro la dengo subtipo 4 -, kelkaj urbodmoj adoptis homeopatan preventilon por siaj loĝantoj, kaj ili kreis sanajn homamasajn "insulojn", protektitajn de Eupatorium.
Nun, la tipa simptomaro de la A-gripo konformas kun uzo de Gelsemium. Tiuj, kiuj prevente ĝin uzos per sola dozo, ne estos protektita kontraŭ la infektiĝo de A-inflenzo. Sed la malsano estos ege pli malforta kaj ĝi ne evoluos al la gravaj problemoj. Oni povas facile mendi la preventilon en homeopata apoteko, kaj peti 20ml-ujon da Gelsemium 30CH en 10%-alkoholo. Oni uzu 5 gutojn, kaj sufiĉos! Ne ekzistas kontraŭ-indikoj kaj ĉiuj aĝuloj povas uzi. Ne necesas uzi pliajn dozojn, kaj troaj dozoj povas esti malbonfartigaj. Tiuj, kiuj havas la simptomojn, povas ripeti la saman dozon unufoje ĉiutage ĝis kiam la simptomoj malaperos.



Mi esperas, ke tiuj informoj iel povos helpi vin. Kaj mi estas dispona al viaj duboj, se ili ekzistas.

Forte kaj frate brakumas,

Mateo
Kuritibo-PR

Published at 21:36 ( 2 comments / 268 visits )
This post is public

January 5, 2009

Plej stulta mesaĝo legita de mi

Hodiau mi hazarde legis, en la Ipernity-gastlibro de pola amikino plej aminda, ĉarma, bonedukita, amikema kaj agrabla, la jenan mesaĝon skribitan de antaŭ 10 monatoj:

"estas hundoj en viaj fotoj sed mi ne shatas grandajn hundojn. mi opinias ke la proprietuloj de grandaj hundoj bezonas grandajn psikiatrojn. mi ne vin diras: bonan tagon.
via nomo:esperantino, ne estas bona. endas diri: esperantistino."

Ĝis estis skribita de "Ulo38" (http://www.ipernity.com/home/39138) kaj mi sincere dankas lin, ĉar lia mesaĝo estas vera raraĵo laŭ mia opinio.

Ĝi estas tre interesa, ĉar ĝi eble estas, laŭ pluraj vidpunktoj, la plej stulta kaj idiota mesaĝo, kiun mi iam legis en Esperanto. Tial mi decidis ne perdi la okazaĵon komenti tian sukceson kaj rapide komenti miajn kialojn... cetere ĉiuj povas per si mem analizi kaj profundigi la aferon:

Unue: la senedukiteco de la mesaĝo, per si mem, pravigas mian opinion pri ĝi. Nu, KIEL iu cerbohavanto ne rimarkas tion? - NEŬROFIZIOLOGIA KURIOZAĴO -

Due: nur atentante pri la krudeco de la vortoj kaj ankoraŭ ne pri ĝia logikmanko, mi vidas ke evidente la autoro estas la mensmalsanulo, urĝe bezonanta profesian helpon. - MEDICINA KURIOZAĴO -

Trie: ĝis li povos montri logikajn kialojn por lia aserto pri ŝato al grandaj hundoj, tiu opinio estos ĉiam absurde senfudamenta kaj kontraŭ ĉio montrebla pri la rilatoj inter homoj kaj aliaj bestoj. - SOCIA KURIOZAĴO -

Kvare, la fakto ke li estas 53jaraĝulo pli surprizigas... ĉar estas mirinde ke tia homo agu tiel infane, nome: eldiri senfundamentajn absurdaĵon publike kaj tiel senedukitece. Estas ege interesa la fakto ke ŝajne li ne hontas pri tio. En mia lando oni nomus lin SENHONTULO... aŭ ke li "ne havas honton survizaĝe"...kaj tiuj tute ne estas ĝentilaj vortoj. - ANTROPOLOGIA KURIOZAĴO -

Kvine, KIEL li ne komprenis la vorton: ESPERANTINO?????????????!!!!!!!!!!!!! Ĉu ĝi ne havas sencon tute malsama al ESPERANTISTINO???? - LINGVISTIKA KURIOZAĴO -

Nu, mi sincere dankas la aŭtoron pro la oportuneco legi kaj pripensi tian raraĵon, kiu estis lia interesa kaj iel publika mesaĝo...

Kore,

Karlo

Published at 18:28 ( 7 comments / 580 visits )
This post is public

November 2nd, 2007

Poemo de Bê Asensi

Sorto
de Magia Cigana (Bernardete ASENSI)
Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.07.12

Hej, vi sinjoro preterpasanta!
Donu al mi vian manon!
Per linioj mi legos vian destinon
Kaj divenos vian sorton kaj amon!

Sed al mi la ŝanco estis alia
Mia povra destino en la mondo
Esti vivi sola kaj melankolia
forlasita en l' anguloj de la rondo

Lasu min vidi per tiuj linioj
Longan vivon, komforton kaj monon
(Sed se mi trovos suferon kaj morton
Mi rifuzos daŭrigi la rakonton)

Iam amis mi Wladmir, cigana princo,
Sed lia koro ne al mi apartenis
Neis la destino, baris la ŝanco ...
kaj sola kaj trista mi sekvas penante ...

Published at 06:32 ( 1 comment / 913 visits )
This post is public

November 2nd, 2007

Poemo de Bê Asensi

MIA VIRINA TEMPLO


En mia templo vivas virinoj,
mil da ili kun multaj vizagxoj;
tuta virinregimento en mi vibras.

Virinoj sanktaj, naivaj kaj puraj,
sed ankaux kun rugxaj rozoj
sur la hararo kaj kun ciganaj okuletoj
divenantaj intimajn sekretojn.
Vivas en mi feinoj, cxiuj diinoj
el la naturo, el cxiuj elementoj:
el akvo, maro, kaj vento, kaj
marsaj virinoj kun fajrolancoj

Ene de mi ardas vulkanaj virinoj
kun bolantaj plenekstazaj deziroj,
pretaj por fari frenezaj la virojn,
karese tusxataj kaj amataj de ili.

Sunbrunaj kaj lunblankaj inoj.
Tropikaj belulinoj kun delikataj korpoj
tusxitaj petole sur la hauxto,
pro la amfabeloj provokitaj
Sed ekzistas en mi ankaux florgxardeno,
kies blankaj rozoj vibras lumante
en la manoj de patrinaj virinoj,
serenigaj- kiel paca kadenco.

Jen mia interna templo
Ne nur unu sed senlimaj sentoj
La pordoj estas cxiam sen rigloj,
por novaj fantazioj kaj revoj

Published at 06:26 ( 0 comments / 380 visits )
This post is public

November 2nd, 2007

Poemo de Bê Asensi

Andaluzia Ciganino


Helan lunon reflektas la lago,
plenigante sin per intensa lumo.
La lago spektas andaluzian dancon.

Kaj shi frapas la koloran jupon
kaj shi dancas gaje chirkau la fajro
En la chielo, miras sin la luno;
En la tero, miras sin la lago.

Kiu havas la pli belan vizaghon?
Chu la luno supre en la chielo?
Chu la lago en la korto de la tero?

Subite la virino forlasas la tamburinon,
kaj tuj la cigana vesto falas.
Nuda korpo sin jhetas en la akvon.

Nun la luno brilas plej intense...
Nun la lago speguligxas plej forte...
La ciganino dancas en la akvo,
reflektita de la luno en la lago.

 

Magia Cigana

Published at 06:23 ( 1 comment / 493 visits )
This post is public


( 6 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Karlo Batalanto

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...