Turisma Komisiono de la Silezia Esperanto-Asocio invitas al inaŭgura bastonmarŝado vendrede, la 2-an de augusto 2013. Ni renkontiĝos en Fabelĝardeno de Edulo je la 17-a horo, kie ni iom kantos kaj faros serion da romantikaj fotoj. Post la 18-a ni ekmarŝos kun bastonoj sur trako "Park Grabiszyński" (600 m for de la ĝardeno de Edulo) kaj post reveno ni drinkos inaŭguran ĉampanon.

Se nia ideo de komunaj bastonmarŝadoj sukcesos, tiam en la periodo aŭgusto - oktobro okazos ankoraŭ dekkelkaj similaj promenoj. Ni atendas je proponoj pri parkoj kaj lokoj de nia kolektiĝo (ekz. Suda Parko - 300 m for de la ĝardeno de Edulo). Bonvolu volontigi viajn parencojn kaj amikojn al partopreno en niaj komunaj promenoj kaj ankaŭ kurante observi informojn sur niaj paĝoj:
Paĝo de Turisma Komisiono de SEA esperanto.wroclaw.pl/pri_ni/turisma_komisiono.htm
Nia paĝo sur Fejsbuko www.facebook.com/Bastonmarsxado
Nia paĝo sur Ipernity www.ipernity.com/home/bastonmarsxado

por Turisma Komisiono de SEA
Teresa Pomorska kaj Edward Wojtakowski