Mia rakonto kiu aperis en "POLA ESPERANTISTO" belege tradukita per Barbara Pietrzak

Ni estis normala pola familio kun patriotaj genalogio kaj tradicio.
La patro estis instruisto, lernejestro,la patrino – instruistino,poetino kaj aktorino,la fratino Halinjo 14- jaraĝa, gimnazianino, nu kaj mi Bohĉjo 5-jaraĝa.
La loĝloko Grodno,Pollando. Ankoraŭ ĉio estis antaŭ nia juna familio - la celoj, intencoj, revoj. Por mi la gepatroj estis preparantaj fierindan estontecon.
La militeksplodo kaj trudeniro de la Ruĝa Armeo en Pollando kaj al. Grodno plenne vanigis ciujn iliajn planojn. Komensiĝis la reprezalioj, priauskultadoj kaj arestoj, kaj sekve ekzilado al gulagoj en la profundon de Sovetunio kaj al Siberio.
La paĉjo estis arestita pro patriotismo kaj sovado de polaj libroj, kiuj de la sovetunia okupacianto estis destinitaj al bruligo. Pro tiu ĉi krimo kontraŭ Sovetunio li estis punita je labortendaro. La panjon amikoj kaj konatoj avertis pri piaj reprezalioj flanke de NKWD, kiu baldaŭ verkonformiĝis. Komensis nin viziti kaŝfunkciuloj esprimante la deziron aĉeti diversajn hejmajn objektojn, kiel la person tepiŝon la arĝenharan vulpokolumon, peltojn.La panjo ankoraŭ ne komprenis, kio nin endanĝerigas, sed tio estis jam videbla signo, ke ni troviĝas sur la listo de ekzilitoj, tamen tiuj uloj jam tion ekscisis. La unuaj transportoj kun ekzilitoj startis en februaro1940, kaj mi instigite de geamikoj intencis translokiĝi en la kamparon kaj tie nin kaŝi. Ĉar panjo post longa penado ricevis de prizonaŭautoritatoj la permeson transdoni al la paĉjo pakaĵon la 14-an de aprilo nia fuĝo devis je kelkaj tagoj prokrastiĝi. Ĝi na okazis. La menciita permeso reliefigas la perversecon kaj hipokritecon de la okupacianto, ĉar la 13-de aprilo ni jam estis en trajno veturiganta nin al Siberio.
Ili venis nokte, amitaj, per kolboj brufrapegante la pordon. La panjo ne malfermadis naïve pensante, ke ili foriros, ke ili rezignos pensante, ke neniu estas endome. Ŝi malfermis nur kiam ili venis kun hakilo. Ili trudeniris kun karabeloj tenantaj antaŭ si timante insidon. Nur kiam ili ekvidos senpovan virinon kaj apud ŝi 14-jaran knabinon ilia aplombo reaperis, uno el ili diris ironie: Nu hrabianka sabirajsia (pretigu grafino) – “Laŭ la ordo de la Plej Superaj Aŭtoritatoj de Sovetunio vi estas kondamnita je ekzilo al Siberio”- tia estis verdikto. Kiam ili venis preni nin la panjo kaj Halinka nkoraŭ ne dormis preĝante „Sub Vian Protekton”. Min vekis la brufrapado kontraŭ la pordon, la fratino ploro kaj mi sentis , ke okazas io malbona. Finfine ankaŭ mi komprenis, ke ni estas forpelataj el la hejno. Ĝis hodiaŭ antaŭ miaj okoloj bildiĝas malordo kaŭzita de la revizio en la hejmo malorde malplanigitaj ŝrankoj, librobretaroj, ĉifonitaj littolaĵoj. Ekde tiu momento mi memoras ĉion. Verŝajne kaŭzis tion vekiĝon kaj invado de amitaj fremdaj homoj en la hejman intimejon, ĉar mia memoro komencis funkcji iom normale. La panjo ne ploris, digne kaj fiere rilatante al la malamiko, sed interne plene ŝokita kaj nerve elĉerpita.
Nia manbagaĝo, kiun ni rajtis kunpreni en plimulto estis pakita de Halinjo, sed ankoraŭ kiel infano ŝi unuavice prenis siajn ŝatatajn librojn kaj pupojn kaj por mi kelkajn kaŭĉukajn koboldojn, kio konsiderante la ekzilokon Siberio, estis plenne nepraktika. Neniujn dokumentojn oni permesis al ni preni. Inter la disĵetitaj surplanke objektoj kaj libroj Halinjo rimarkis tekon de nia avo kun dokumentoj, genealogio familihistorio, genealogia arbo kaj aliaj malnovajn pergamenoj kun lakstampilojn kaj rubandoj. La hasto kun kiu ŝi levis la tekon elvokis suspekton de soldataĉon, kiu forŝiris ĝin el ŝiaj manoj kaj tuj konfiskis.
Ni restis sen dokumentoj, ni perdis nian identecon, ni fariĝis hemoj de nenie.
Tri armitaj viroj elkondukis el la domo virinon kun du infanoj.Pluvis al la vara stacidomo en Grodno oni veturigis nin tra la urbo en sentagmenta kamiono.
Mi sentis malvarmon kaj humidecon. El la rakontoj de la panjo kaj fratino mi scias, ke mi sentis min tre malfeliĉa, maljuste traktita. Kiam ni atingis la stacidomon aliaj povruloj jam tie estis. Oni pakis nin en brutvagonarojn kvazaŭ
danĝerajn krimulojn. Unu kuŝloko servis al tri personoj.Virinoj, viroj kaj diversaĝaj infanoj, dek kelkaj familioj en unu vagono.
La ekzilitojn akompanis homamaso de kuzoj, konatoj kaj amikoj, sed la vico de amitaj soldatoj allasis neniun en la proksimecon de niaj vagonoj. Mi bone memoras tiujn adiaŭokriojn kaj plorojn de virinoj, la ĝeneralan superbruon de la laŭtkriantaj homoj. Oni estis perantaj la lastajn petojn, rekomendojn, konsilojn. Kaj poste aŭdiĝis la grinco de la kuntirataj pordoklapoj kaj la sono de riglataj stangoj, kiu akompanis nun jam ĝis la fino de tiu nia dusemajna „vojaĝo”. La trajno ekrulis akompane de kanto- Dio, kiu Pollandon… kaj nur tiam la panjo ekploris. Malantaŭ ni restis trankvila, varma,intimetoza hejmo, antaŭ ni etendiĝis fora, malvarma, fremda Siberio.
Bohdan Rudawiec