About this blog

  • 11 posts
  • 1 870 visits
April 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30      

Archives

April 29, 2009

La fontano

La steloj desegnas vojojn sur la nokta ĉielo
dum la suspiroj elfluas el fontano de palaco.
Sonĝoj batas en via tremanta brusto
dum la luno pentras arĝentajn havenojn trans la maro.

Ĉevaloj faldas siajn perlamotajn flugilojn
kaj rigardas landlimojn,
trinkas sunradiojn tra la branĉaro de alia ĝardeno,
sub aliaj matenruĝaj nuboj.

La fontano kantas ankoraŭ
sub blankaj floretoj de sama mirto,
ĉu vi memoras vesperiĝojn ĉe palaco?

Ĉu vi aŭdis ie pli belkantantan akvon
sub la serena aŭroro de printempo?

Ĉu vi premis iam pli dolĉan kison
sur alian vangon?

Kial vi sonĝas pri
marbordoj de smeraldaj insuloj
dum la lunarko rebrilas
en orkoloraj kupoloj?

Eĥoj de forgesitaj voĉoj
resonas en antikvaj koridoroj
dum sur viaj fingroj nur restas
polveto el flugiloj de nokta papilio.

Ĉu vi memoras,
kiel miaj manoj fariĝis kolombinoj
por danci la kanton de la fontano
dum vi zumis por mi la melodion
de fluanta akvo en la dormanta ŝtono?

Mia kaptuko falis
kaj la vento malkombis mian hararon
dum vi min ne rigardis,
dum vi sonĝis pri rajdi flugilan ĉevalon
al krepuska montaro.

Noktuoj ululis al mortanta suno
ŝvebanta super reverdiĝanta kamparo
dum viaj manoj fariĝis mevoj
serĉantaj brunan sablon de aliaj plaĝoj.

Ĉu vi memoras ankoraŭ
la akvo-kanton de fontano
inter florantaj mirtoj printempe?

Ĉu vi memoras
la ĝardenojn de palaco?

Tie, kie iam vi sonĝis
pri foraj marbordoj de verdaj insuloj.

Tie, kie la sonĝo
sin miksas kun maldormo.

Tie, kie la fontano daŭre kantas…







Far Fátima.

Aprilon, 2008



Published at 11:57 ( 8 comments / 457 visits )
This post is public

April 29, 2009

Akvo

Mi volus levi miajn manojn al la ĉielo
kaj preni tiujn stelojn,
kiuj baniĝas en la maro de viaj okuloj.

Mi volus fariĝi akvo, dolĉa kaj eterna,
el tiuj sovaĝaj riveroj,
kiuj serĉas la serenan tajdon de via animo.

Mi volus montri al vi mian nudan koron
nudigante mian korpon,
mergiĝante en la lagon de viaj deziroj.

Plaĝo, mi volus esti.
Tiu plaĝo de la longaj noktoj,
de sablo lekata far la ŝaŭmo de viaj ondoj.

Sala akvo de viaj larmoj,
etaj larmoj de sopiranta anĝelo.
La nuboj reflektataj sur miaj akvoj
estas la flugiloj de via dorso.

Fore de la tempo,
pluvo ne atingos vin.





Far Fátima.

Marton, 2008

Published at 11:55 ( 7 comments / 202 visits )
This post is public

April 29, 2009

Vojo

Miaj piedoj lacas,
dum la samaj steloj
lumigas malsaman vojon.

Eble la horo alvenis
kaj tion mi ne rimarkis.

Hejmo silenta kaj amema
atendas mian revenon,
sed mi ne kutimas memori pri tio.

Nuboj subitaj kaj karmezinaj
pentras la aŭroron per matenaj ventoj.

Mi ne rigardos malantaŭen,
kvankam miaj okuloj sopiras blankajn murojn,
tiujn fenestrojn vestatajn per rosmarenoj.

Kredu, ke mi revenos, kara.
Mi kredis, ke mi forirus
kaj nun miaj piedoj desegnas vojojn
sub ĉielo de karmezinaj nuboj.

Eble la tempo alvenis,
dum la steloj daŭre lumigas
kamparojn kaj nekonatajn vilaĝojn.

Hejmo vokas min, milde, mallaŭte,
per miaj sonĝoj kaj maldormo.

Vi kredis, ke vi forirus –ĝi diras-,
kaj nun viaj piedoj desegnas vojojn
sub karmezina suno de ĉielbluaj ventoj.

Morgaŭ mi restos ĉi tie,
mi atendas ankoraŭ.

Eble momento alvenis –mi respondas-.
Sed miaj piedoj senĉese serĉas novajn vojojn
sub malkvietaj papilioj de karmezinaj flugiloj.

Kie mi troviĝos morgaŭ?
Eble alvenis la horo de la reveno...




Far Fátima.

Majon, 2007


Published at 11:53 ( 0 comments / 96 visits )
This post is public

April 29, 2009

Sonĝo

La falintaj folioj de aŭtuno
kovras tiujn vojojn,
kiuj kondukas en hejmon.
Subitaj nuboj disverŝas sian pluvon
sur la dormantan montaron.

La silentaj noktoj eklumigas etajn stelojn,
pendantajn kandelojn
por atendintoj kaj malesperantoj.

La malproksima horizonto similas
al la kurvo de viaj lipoj dum vanta rideto.
La hirundoj supre ŝajnas al mi
diaj portantoj de kompato.

Alvenas la frua matenruĝo,
la ĉielo estingas siajn kandelojn tremante.
Ĉio restas sen vi
kaj mi restas sen ĉio.

Neniu frapas je mia pordo dum la unua neĝado.
Frosto detruas ĉiun floron ĉe mia ĝardeno.
Vi restos sen mi
kaj sen ni restos ĉio.

Sur miaj vangoj,
sama vento karesas miajn larmojn,
sed ne plu la viajn.
Viaj vagantaj fingroj
ne plu vojaĝos en mia haŭto.

Dio dormas
kaj ni estas ĝia nura sonĝo.
Ni dormu, do.
Ni sonĝos aliajn realecojn.

La falintaj folioj de aŭtuno
kovras viajn malnovajn piedsignojn
sur tiuj vojoj, kiuj kondukas en hejmon.

Nokto silenta kaj trista,
ne ekbruligu viajn kandelojn,
lasu min mallume,
ĉar mi nudas anime kaj korpe.





Far Fátima.

Oktobron, 2006



Published at 11:51 ( 2 comments / 123 visits )
This post is public

April 29, 2009

Silento

Anĝeloj de la Gvatoturo
kaj demonoj de la profundaj abismoj,
kie kuŝas la dormanta dio?

Sunlumo sur la kamparo
kaj plenluno super la malplenaj balkonoj,
kial la vojoj ne revenigas lin?

Princinoj de infanfabeloj
kaj feinoj de la arbaroj,
kiu kiso ĉesigas la ŝtonan dormon?

Fajrejoj de vintro
kaj akvo de riveretoj,
kia espero karesas mian koron?

Altaj nuboj
kaj ŝvebanta neĝero,
kiam defalos alia stelo?

Tremanta branĉaro
kaj birdoj de krepusko,
kies plendo tio ĉi estas?

Silentaj preĝejoj
kaj statuoj pri sanktuloj,
kiel atingi pardonon?

Pluvo survange
kaj piedsignoj sursable,
kiom mi povas atendi?

Dezerto de ruĝaj dunoj
kaj montoj de eterna nebulo,
kio estas ĉi silento?





Far Fátima.

Oktobron, 2006





Published at 11:48 ( 0 comments / 77 visits )
This post is public

April 29, 2009

Lumo

Mi memoras la sonĝojn en viaj okuloj,
la spiron de la anĝeloj super ni.
Antaŭtago de Sankta Johano.

Mi memoras la stelojn sur via hararo
kaj vian nudan dorson.

La silentaj astroj ŝvebis tremante
kaj disverŝis sian arĝenton
sur la branĉaron de la arboj,
sur vian haŭton.

Mi memoras.
Viajn manojn al la ĉielo,
la luno subiris
kaj dancis ĉirkaŭ vi,
ensorĉita de sia lumo sur viaj okuloj.

Vi havis stelojn sur via hararo,
salon en viaj larmoj,
sunon en via rideto,
mielon en viaj internaĵoj.
Akvon sur la haŭto,
akvon kaj arĝenton.

Vi haltigis la tempon per susuro
kaj kisis mian deziregon
pri pli da tempo,
pri malpli da destino.

Mi memoras.
Ene de viaj okuloj,
dormantaj sonĝoj trembrilis.

La ĉiama horizonto
de strangaj ventoj,
pentrita sur vi.
Malkvieta maro sur viaj pupiloj,
matenruĝo sur viaj vangoj,
fluganta birdo sur viaj fingroj.

Milde, subite
ĉio ekdormis dum vi vekiĝis.

Mi memoras la helan ĉielon
plene je anĝeloj,
la sorĉon en viaj okuloj,
la stelojn sur via hararo,
vian animon sur miaj manoj.

Kaj vi estis lumo...
kaj jam porĉiame vi estos lumo.





Far Fátima.

Majon, 2006



Published at 11:46 ( 0 comments / 67 visits )
This post is public

April 29, 2009

Timo

Kial vi ne volas, ke mi parolu?
Kiujn vortojn vi timas?

Kial vi ne rigardas min sur miaj okuloj?
Kio estas tio, kion vi timas ene de ili?

Kiam vi teksis tian vindaĵon
por silentigu mian buŝon,
por blindigu min?

Kial vi desegnis tian krucon sur mia frunto?
Kial vi deziras silenton por mi?

Kion mi faris?
Kion mi diris?
Kion mi sentis?

Kio estas tio, kion vi tiom timas en mi?
Ĉu miaj paroloj, miaj pensoj, miaj sentoj?

Mia vivo estas mia,
nek via, nek de alia, de iu alia.
Mia menso estas mia,
mia korpo estas mia.

Rigardu al mi sur miaj okuloj.
Aŭskultu miajn vortojn.
Kial vi timas min?

Mi ne pardonpetos vin pro esti virino,
pro pensi libere, pro vivi libere.

Sed ne timu
pro ke mi malfermis miajn okulojn.
Ne timu, mi petas,
pro ke mia animo estas libera...
ĉar ĉiam ĝi estis, sed vi blindas.



Far Fátima.

Februaron, 2006



Published at 11:43 ( 0 comments / 46 visits )
This post is public

Published at 10:42 ( 2 comments / 122 visits )
This post is public

February 23, 2009

Ĉu Irlando, ĉu Francio...

Malgraŭ mia pasio al esperanto kiel taŭga ilo por homa interkomprenado kaj al belsonantaj naciaj lingvoj (jen la japana, ekzemple), mi daŭre penas lerni aliajn nacilingvojn pli praktikajn por plibeligi “curriculum vitae”-n.

Do, mi pripensas postuli stipendion por studi la anglan en Irlando aŭ la francan en Francio dum unu monato venontsomere. Tie, kien mi irus, mi devus serĉi loĝejon kaj lingvan kurson minimume trisemajnan. Sed tia vojaĝo tute ne estas certa afero, sed nur ebla… Mi neniam antaŭe foriris de Hispanio (nu, mi iam vizitis Ĝibraltaron, ĉu tia okazaĵo estas rakontinda? hehe) kaj lerte scipovas nek anglan nek francan.

Kion vi opinias? ;-)

Published at 12:11 ( 9 comments / 233 visits )
This post is public

Published at 19:55 ( 0 comments / 103 visits )
This post is public

February 4, 2009

"Somos" de José Antonio Labordeta



Ni estas
kiel tiuj maljunaj arboj,
kiuj kovras kontraŭ la vento
la ombron de l’ hejmo.

Ni estas
perdinta gekunulojn,
pejzaĝojn kaj esperojn
je malmola batalado.

Ni estas
ĵetonta kun la vortoj
la postsignojn de l’ lipoj
por povi paŝi

tempojn,
kovritaj per la manoj
la vizaĝoj kaj la lipoj,
kiuj sonĝas pri egaleco.

Ni estas
kiel la humila adobo,
kiu kovras kontraŭ la tempo
la ombron de l’ hejmo.

Ni estas
perdinta nian historion,
kantaĵojn kaj vojojn
je malmola batalado.

Ni estas
fiksonta novajn radikojn
ĉe kampoj kaj vojetoj
por povi paŝi

tempojn,
venontajn kaj deziregatajn,
de manoj kontraŭ manoj
hisante la egalecon.

Ni estas
same kiel nia tero,
mildaj kiel argilo,
malmolaj kiel rokaro.

Ni estas
transirinta la tempon,
lasante ĉe la agroj
nian tutan batalon.

Ni estas
faronta per la estonteco
kantaĵon al l’ espero
kaj povi trovi

tempojn,
kovritaj per la manoj,
la vizaĝoj kaj la lipoj,
kiuj sonĝas pri libereco.

Ni estas
kiel tiuj maljunaj arboj...





Published at 17:48 ( 5 comments / 162 visits )
This post is public


( 11 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Fátima

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...