Kvankam ironiaj, tri noveloj pri la kosmo, kiun enhavas ĉi tiu animaciaĵo, bone respegulas atmosferon kaj ideojn de sciencfiksia literaturo de tiu epoko – sovetia kaj ne nur. Unua novelo – “Kosmonaŭto, kiu startis kun prokrasto, aŭ Tera knabino” – esprimas tezon el frua verko de ĉefaj sovetiaj sciencfiksistoj Arkadij kaj Boris Strugackij: "La plej grava restas sur la Tero”. Kosma flugo kaj ĝia romantiko ne estas celo per si mem, ili servas al realigo de pli altaj idealoj, kiuj neeviteble estas ligitaj kun homoj, iliaj vivo kaj socio. Dua novelo – “Kosma knabino” – aspektas epizodo el la humuraj verkoj de Stanisław Lem: la rakontoj pri Ijon Tichy kaj “La robotfabeloj”. Kaj la fina novelo, “Konkluda”, montras onies maltrankvilojn kaj esperojn dum la malvarma milito. Tiel lakone kaj trafe esprimi ideon, ke racio laŭ sia naturo emu al paco – tio vere meritas aplaŭdojn!