Ĉi tiu amuza filmeto rimarkindas ne nur pro sia enhavo, sed ankaŭ pro sia aŭtoro. Aleksandr Tatarskij (1950 – 2007) apartenas al la plej gravaj figuroj de rusia animacio de lastaj tridek jaroj. Interese, ke liaj ĉefaj atingoj estas distribuitaj inter ĉiuj ĉi jardekoj. En la 1980-aj jaroj li ekfamis kiel reĝisoro – liaj spritaj, humurplenaj kaj groteskaj filmoj “Moldopasta korniko” (1981), “Faladis pasintjara neĝo” (1982), “Flugiloj, gamboj kaj vostoj” (1986) k.a. ege popularas ĝis nun kaj replikoj el ili penetris ĉiutagan parolon. En la jaro 1988 li fondis unuan en Sovetunio sendependan animacian studion “Pilot”, kiu en la 1990-aj jaroj, kiam “Sojuzmultfilm” kaj aliaj kolonoj de la sovetia animacio ĉesis funkcii pro ekonomiaj malfacilaĵoj, sukcesis preni la standardon de nialanda animacio kaj porti ĝin plu; praktike ĉiuj rimarkindaj atingoj de tiu periodo estas ligitaj kun studio “Pilot”.

Kaj en la 2000-aj jaroj Aleksandr Tatarskij iniciatis la plej grandskalan projekton de moderna rusia animacio – “La monton da gemoj”, serion da animaciaĵoj laŭ fabeloj de diversaj popoloj, loĝantaj en Rusio. Celojn de ĉi tiu projekto li formulis tre klare – ekde infana aĝo eduki komprenon de grandeco kaj diverseco de nia lando kaj vakcini la junan generacion kontraŭ ksenofobio. Kiel li diris, pro mencio de ajna nacieco oni rememoru ne fian kondunton de iam renkontita huligano, sed ĉarman fabelon, konatan de infaneco. Simpla kuracilo, sed pro tio ne malpli bezonata por nia mondo...