De la komuno de Dragash ( punkto c'e Restelico) je 41ŗ 47' nordlatitude kaj 20ŗ 36' orientlongitude , g'is la komuno de Leposavic' ( punkto de Gumnisht) je 43ŗ 16' kaj 20ŗ 49' respektive, de komuno de Kamenicė ( punkto de Tersten) je 42ŗ 39' kaj 21ŗ 47' orienten g'is komuno de Pejė (punkto Hadj'aj) je 42ŗ 43' kaj 20ŗ 00' okcidenten. La etendeco nord-suden estas 147 km , dum tiu orient-okcidenten 152 km.
La landlima linio kun Albanio , je g'ia tuteco disdividas albanojn de albanoj. Samtiel kun Makedonio, kun Montenegro kaj Serbio , parte. En Serbio estas ja tutaj teritorioj log'ataj de albanoj de Medvegjė, Bujanovc kaj Preshevė.
De Prizeren g'is la Adriatika maro estas 208 km . Kvankam c'irkau'ita de montoj g'is alteco je 2000m , Kosovo havas vojeliron al la tuta Balkanio.
1. 1. La geografia divido :
Kosovo-kampo kaj Ebenaj'o de Dukagjin
La Kosovo- kampo ampleksas la duonon de la surfaco de la lando je alteco 500-600 m. La propra Kosovo- kampo estas 80 m longa kaj 7-19 km larg'a je surfaco de 950 km².
La Ebenaj'o de Dukagjin havas altecon averag'e je 300-500 m kaj c'irkau'atas de montoj 2000-2500 m altaj.
La klimato de Malbenita Montaro estas alpina, je longa vitro, severa, je oftaj grandaj neg'ofaloj kaj akraj frostoj kaj mallonga somero, fres'a kaj relative humida. La Blanka Drino ( g'is g'i eliras en ebenaj'on ) kaj ties branc'oj Bistrica de Pejė , Bistrica de Deēan, kaj Erenik , posedas grandajn energirezervojn. En Gjeravicė trovig'as granda grupo da glac'eraj lagetoj , inter kiuj la plej bela estas Hridi je alteco 1970 m kaj profundeco 6m. En Malbenita Montaro vivas multaj bestioj ( la bruna urso, la ora mustelo, la blanka mustelo, la sovag'a porko, la sovag'a kaprino, la cervo ; la sovag'aj kokino kaj virkoko, la monta perdriko ka ).
La Malbenita Montaro nomig'as hodiau' " Albanaj Alpoj" ( unuafoje de Sami Frashėri en 1888 jaro). Tre severa naturo , rompita kaj ne trapasebla reliefo , notinda manko de surfacaj akvoj nomigis ilin " Malbenita Montaro" kiun slavoj tradukis en " Prokletie" ( malbenitaj Montoj). En nia eposo pri bravuloj oni uzas ankau' aliajn nomojn kiel "Sekaj Montoj" , " Nigraj Montoj".
La montaro de Has dividig'as en Milda Haso , de Kosovo kun 60 vilag'oj kaj en Seka Haso de Albanio kun 24 vilag'oj. Pashtrik je altece 1989 m , Kunora 1573 m, Zani 1113 m estas kelkaj ties montoj.
La Montoj de Sharr ( la antikva nomo Skard- Skardus) etendig'as je longeco 80 km kaj larg'eco 25030 km de monto de Korab en Albanio g'is la Gorg'o de Kaēanik , de valo de Polog ( supra Vardaro) en ebenaj'on de Dukagjin ( kavegoj de Opojo , Srecko, kaj Sirinic'o) . Koritnik 2006 m , Cvijilen 1381m , Oshlak 2212 m , Jezerc 2090 m kaj nerodime 1721 m estas kelkaj el ties pintoj. La klimato de Sharr estas alpina. La vintro estas malvarmega, kun frostoj kaj neg'o kiu formas stabilan kaj eternan tavolon ( super 2300 m) , dum la somero estas mallonga , fres'a kaj humida.
La montaro de Drenico dividig'as en Supran Drenicon ( Rug'an) kaj malsupran Drenicon ( de Pas'ao). Ēiēavica 1091m, Carraleva 1177m , Gradina 1057 m , Breshanici 1046m , Drenica 1024 m, Golesh estas kelkaj montoj en g'i.
1. 2. Riveroj kaj lagoj
De la teritorio de Kosovo iras averag'e al la maro ( Nigra Maro, Egea Maro kaj Adriatika maro) 3.6 miljardoj de kubaj metroj da akvo jare je modulo 10.5 l/sek/km² , do pli ol tiu de Moravo ( 6.8 ) kaj Vardaro (7.8)..
La Blanka Drino havas alportadon 30 kubaj metroj je sekundo. G'i havas akvofalon 30 m alta.
La rivero de Drenico havas alportadon je 2 kubaj metroj je sekundo.
Ibri havas averag'an alportadon de 10.5 g'is 36.5 kubaj metroj sekunde.
Sitnica estas la c'efa rivero en Kosovo-Kampo. G'i havas alportadon je 15 kubaj metroj sekunde.
Llapi havas maksimalan alportadon je 10 kubaj metroj sekunde.
Bistrica de Pejė konatas ankau' per la nomo Lumėbardhi ( Beata rivero) de Pejė. Bistrica de Deēan au' Lumėbardhi de Deēan etendig'as same en la teritorio de Kosovo.
Erenik havas averag'an alportadon je 12-14 kubaj metroj po sekundo; Bistrica de Prizereno 0.7 kubaj metroj sekunde. Aliaj riveroj estas Mirusha, Toplluha, Klina, Istogu, Pllava, Morava de Binci , Lepenci , Nerodime.
Naturaj lagoj estas tiuj de Livadica , 2173 m super la marnivelo, la granda lago de Jandj'iku je alteco 2140 m kaj malgranda lago de Jandj'iku je alteco 2200m . La lago de Gornjesellė je alteco 2380 m je longeco 100m kaj larg'eco 53m Estas ankau' aliaj lagoj kiaj tiuj de Jaranikolicė , La Granda Lago ( je alteco 2320m ), Malgranda Lago ( je alteco 2360m ), lagoj de Gjeravicė , lago de Hidri ( je alteco 1970 m), lago de Opojė.
1. 3. Flau'ro kaj fau'no
En Kosovo oni renkontas 2500 specojn da herboj el kiuj 200 estas endemiaj reliktaj. Do, en surfaco kiom 2.3 % de Balkanio oni renkontas c'irkau' 11 % de ties herboj. La arbaroj okupas c'irkau' 43 % de la teritorio. Estas ankau' endemiaj arboj en Karagaē de Pejė kaj apud Prizeren kiuj renkontig'as en Usono kaj Orienta Azioekz. la pino de Vainuto.
Fauxno
En Malbenita Montaro , c'ar tie estas ric'a herbaj'o, estas ankau' ric'a fau'no. En malaltaj zonoj kreskas erinacoj, talpoj , vulpoj, putoro , leporoj, ka). Inter birdoj oni renkontas la brunan korvon, paseron, pigon, turton, fazanon, kampan perdrikon. En kverkarbaroj trovig'as trovig'as la sovag'a porko ( oni supozas c'irkau' 4000 el ili). En montaraj zonoj estas la bruna urso, la sovag'a kaprino, la sovag'a porko, la lupo, mustelo, la sovag'a koko, perdriko, kc. Oni pensas ke en Sharr kaj Malbenita montaro vivas c'irkau' 1000 sovag'aj kaprinoj. La lupo trovig'as c'ieajn sed plejmulte en la montoj. C'i tie estas ankau' au'toktonaj cervoj. La sovag'a kokino konservig'as en montaraj zonoj , bons'ance , ( c'irkau' 400 kapoj). Je turismika intereso estas ankau' la arbara kokino , pli malgranda ol tiu sovag'a, la monta perdriko, fazano kc. En la akvoj de Kosovo menciendas la truto de Blanka drino kaj de Lepenco, la angilo , karpo, truto, kaj multaj aliaj fis'specoj , dum en la lagoj la karpo.
La agrotero okupas surfacon je 584 000 ha au' 68 % de la teritorio, ege fertila.Oni kultivas 407 000 ha.
1. 2. Ekonomio
Dum la periodo 1913-1998 Kosovo estis la plej postrestinta regiono de la eksa Jugoslavio. Tion kau'zis la manko de investaj'oj kiuj konistigis malpli ol 50" de la tutlanda averag'o tiutempe en Jugoslavio.
Industrio en la jaro 1989 provizis 39 % de la valoro de g'enerala socia producto. C'irkau' 1733 sociaj entreprenejoj kaj s'tataj entreprenejoj agadis entute
Energitiko okupis la c'efan lokon. Du c'efaj grupoj de g'iaj resursoj estas mineraloj kaj akvoj. Je la fino de la jaroj 80 oni elc'erpis 7 milionoj da tunoj je karbo. La instalita povo en la termopovostacioj de Obiliq atingis 790 Mė "Kosova A" kaj 678 Mė "Kosova B" provizante jaran produkton je 6.1 miliardoj da Kėh.
La hidropovostacioj provizas nur 1.5 % de la energio, kvankam la hidrografia potencialo de la spaco de Kosovo estas konsiderinda ( 10.5 l/s/km 2 au' 114 kubaj metroj /s)
Post energitiko (kiu bazig'as en la eksplatado de la ric'aj basenoj je karbo en Obiliq , Belac'evc ka) notindan disvolvig'on havis la metalurgio de koloraj metaloj ekspluatanta la subterajn ric'aj'ojn de polimetaloj je bazo plombon kaj zinkon.
Ekde la komencig'o de jaroj 80 la jara produkto de la metalurgio de plombo- zinko estas atinginta 2 milionoj da tunoj. Sur tiu bazo la kombinato metalurgia-h'emia centre en Zvec'an apud Mitrovico estas produktinta dekmiloj da tunoj je plombo rafinita, elektrolita zinko, rafinita arg'ento, oro, elektrolita bsmuto, zinka klorido, pirita koncentato, kadmium, akumuliloj je plombo ka.
La industrio de ellaborado de metaloj en Kosovo estis orientigita c'efe en la produktado de la tuboj per gluado ( Ferizaj) , de ladaj'oj zinkigitaj (Vushtri), de amortizatoroj ( Prishtine), de s'ang'pecoj por au'toj ( Peje), de aldonc'aroj por traktoroj ( Mitrovice), de kuirejaj ujoj ( Prizeren) ks; elektroindustrio estis orientigita en la produktado de elektromotoroj ( Gjakove), de gladiloj ( Ferizaj).
En Mitrovice produktig'is superfosfato kaj sulfura zinko, en Prizereno sintetikaj fadenoj, en Pejo medikamentoj. Industrio de konstrumaterialoj produktis ceramikon, cementon, kalkon kaj antau'fabrikaj'ojn en Gjakove, Han de Elez, en Kamenice, Kac'anik ka.
Industrio de ellaboado de ligno produktis lignaj'ojn, kompensaton kaj meblojn en Peje, Ferizaj, Prishtine ka, dum tiu de la papero ka kartono en Lipjan, tiu de teksaj'oj kaj konfekciaj'oj en Pris'tine, Gjakove, Prizeren, Gjilan ka.
Industrio de ledo kaj s'uoj en Peje, Prizeren, tiu de gumo en Suhareko, nutraj'industrio ( mueliga, konserva'oj, alkoholaj'oj, sukero, viandaj'oj, laktaj'oj, vegetala olio kc) en Peje, Prishtine, Ferizaj ka.
Agrikulturo
La tritiko okupas la kvaronon de semita agro. Oni semas ankau' maizon kaj sekalon. Inter la industriaj plantoj estas la sukerbeto , la sunfloro , tabako. Oni kultivas pomojn, plumojn, pirojn, c'erizojn kaj vinberon. La legomoj okupas 30 000 ha.
Brutbredado
La c'efan lokon okupas bovoj , la nombro de tiuj atingas 400 000. La s'afaro estas malpliigita ( en la jaro 1950 estis 650 000). Sed la kosova ekonomio post la Dua Mondmilito profilig'is lau' maniero ne rentabilitate ( per malalta akumulado kaj malmulta absorbeblo de la laborforto). C'irkau' la duono de energio foriris ekster Kosovon ne alportante profiton kaj poluante la medion. Je la fino de jaroj 80 la agrikulturo apenau' certigis la duonon de enlandaj bezonoj. Post la jaroj 90 , kiam oni maldungis 150 000 laboristojn , la senlaboreco atingis 90%.
Klerigado
En la universitato de Prishtinė estas diplomitaj c'irkau' 60 000 studentoj el kiuj 38 000 albanoj. Oni protektis pli ol 430 disertaciojn. Sed la klerigado estas ege atakita kaj batita de la serba reg'imo, samkiel tio okazis kun medicinista servo, sciencajn instituciojn, preson,eldonadon, masmedion, kc.
1.4.1. Mineraloj kaj Ercoj
Kosovo konsistigas unu el plej ric'aj zonoj de Eu'ropo pro mineraloj. Tio danke al g'ia bunta geologia-tektonika konstrukto kaj nova vulkanizig'o de terciaro. La ercoj de plombo kaj zinko estas ekspluatitaj de iliroj ( dardanoj) ekde 2000 jaroj antau'e. La ercejo de plombo kaj zinko en Trepēė apud Mitrovica estas la plej granda skarnohidroterma en Eu'ropo. C'irkau' 20 000 000 tunoj estas la rezervoj elkalkulitaj g'is nun . La ric'a enhavo ( 7% je plombo, 4 % zinko, 120 g/t argento, 3g/t oro, 120 g/t bismuto, 2 g/t kadmio, germanio, galio, talio, seleno,teluro). Tiu ercejo havas tre ric'an mineralogian enhavon ( sfalerito, siderito, pirito, piroto, pirotino, plombozo, arsenopirito, hedenbergito, dj'emsonito, kalkopirito, kvarco,kalcito, galenito, rodokrozito, dolomito, aktinolito, granate, magnetito kc. La mineralizig'oj estas en sia plejparto perfektaj kristalizig'oj je rara beleco , tial iliaj ekzempleroj konservig'as jam en multaj muzeoj de la mondo.
Estas ankau' similaj ercejoj en Tregu i Vjetėr ( Malnova Bazaro), Ajvali, Kishnicė, Novobėrdė , Cėrnac, Zhuta Perla, Koparic. Entute estas elkalkulitaj 85 milionoj da tunoj je rezervoj.
La ercejoj de nikelo silica trovig'as en Golesh kaj Ēikatovė. Ili havas 1.33-1.7 % kobalto. Estas c'irkau' 25 milionoj da tunoj. Feroboksidoj estas malkovritaj en Grebnik de Drenico ( 46-51 %) enhavantaj aluminion, feron, rarajn metalojn ( vanadio,skandio, galio, zirkonon,cerion).
Magnezitoj estas en Golesh, Strezovė kaj Dubovc ( 42-44% ).
Estas fres'aj olivinitoj je rezervoj 68 milionoj da tunoj ege demandataj por forsteritaj fajrorezistaj brikoj.
Estas bentonitoj (argiloj) je alta kvalito , ornamaj s'tonoj ( granitoj de Kraēevė , kvarcitoj de Stezovc kaj Koreticė , talko de Pejė ).
La mramorigitaj brekc'ioj apud Deēan konatas en la tuta eu'ropo por ornamaj platoj. Kalkaj'oj de Ēervenikė konatas por platoj en internaj surtavoligoj.
Perspektivhavaj estas la ferercejoj , tiuj de stibio, stano kaj aparte de kupro en la monto de Sharr, samkiel asbesto, borio, hidrargo,fluorito , borito.
La lignita karbo estas abundece, je dikeco 12-100 m tute apud la surfaco.
1. 4. 1. Komunikado
La g'enerala reto de a'totransporto atingas 4997 km el kiuj 1950 km estas vojoj je unua kategorio.
La fervoja reto komencig'is en la jaro 1872, hodiau' g'i atingas 333 km kun 60 c'efaj stacioj, g'enerale ne je alta samtempa nivelo..
La sistemo de telefonia- telegrafia servo estas relative vaste etendita.
Aeroporto je 17 km apud Pristine, en Slatine certigas la flugadon al c'iuj eu'ropaj centroj.
1. 5. La log'antaro
En la jaro 1994 estas registritaj 2 175 000 log'antoj au' 200 log'antoj/km² . La Kosovo- Kampo havas 600 log'antoj/km² . La averag'a ag'o estas 24 jara. Tiaj urboj kiaj Ulpiana, Theranda, Siparanti, Municipium DD jam komencis sian vivon antau' Kristo g'is ilin anstatau'is Prishtina, Prizeren, Pejė, Gjakova, Mitrovica ka. La ortodoksaj preg'ejoj ekzistintis antau' la alveno de slavoj. Albanoj estintis log'antoj je plimulto en Kosovo c'iamtempe. En la jaro 1690 , 20 000 el ili militis kontrau' au'stroj. La translokig'oj komencig'is kun la Rusa-Turka Milito 1876-78. El regiono de Prokuplje, Vranja, Leskovc kaj Nish albanoj estis forpelitaj en 650 vilag'oj kaj sep urboj ( Prokuplje, Kurshumli, Vranja, Leskovc, Nish, Pirot, Bella Pallanka). Nur el Toplica oni forpelis 30 000 albanojn -skribas la serba geografo Cvijic'. Inter ambau' mondmilitoj estis translokigitaj 300 000 albanoj ( 250 000 en Turkion kaj 50 000 en Albanion). Postmilite, g'is la jaro 1960 fug'is al Turkio pliaj 250 000 albanoj . Post la jaro 1970 , komencig;is amasa ekonomia elmigrado al Eu'ropo. Post la jaro 1981 , serboj lanc'is kruelan kampanjon por amasa mallog'igo inter albanoj. Oni maldungis 130 000 albanojn. En la jaro 1996 en diversaj okcidenteu'ropaj landoj petis azilon 340 700 personoj el Kosovo. En la jaro 1999 , dum krizo de Kosovo oni forpelis 730 000 albanojn ( 443 300 en Albanion).
Logxlokoj
Estas entute 1445 el kiuj 30 estas urboj. La urboj enhavas la trionon de la tuta log'antaro.
Prishtina : 250 000 log'antoj , 585 m super la marnivelo. Arkeologiaj trovitaj'oj en Graēanicė, apude, datig'as je 6000 jaroj antau' Kristo , dum en Prishtinė mem 3000-2500 jaroj antau'e.
Pejė : c'irkau' 100 000 log'antoj , estas dau'riganto de antikva Siparanto.
Prizeren : C'irkau'atas de montaj c'enoj je 2000 m super la marnivelo. Oni opinias ke la vivo de la urbo komencig'as kun Theranda de antikveco, centro de iliraj dardanoj , kiu estis 6 km apud Prizeren. La nomo de la urbo renkontig'as en XI jc , kiam sur la monteto de la urbo ekkonstruig'is fortreso je defenkaraktero. En la jaro 1019 oni mencias episkopejon de Bicanca Imperio. En la jaro 1570 g'i farig'as centro de sandj'ako (administra unuo dum Turka jugo) , dum en la jaro 1813 centro de vilajeto (pli granda administra unuo). En la jaro 1994 g'i enhavis 80 000 log'antoj.
Gjakovė : Starig'as je alteco 383 m .La ruinaj'oj malkovritaj en la okcidenta parto de Erenik , trans la ponto de Tabakoj, atestas pri antikva urbo Gabuleo, el I-IV jc. La nuna nomo menciatas de vojag'into Evliha Ēelebi en la jaro 1662 , kiam g'i havis 2000 domoj kaj 300 butikoj. Je komencig'o de jaroj 90 la urbo havis 75 000 log'antoj.
Mitrovica : Starig'as je alteco 508 m . La spuroj de ruinaj'oj en vilag'o Zhitkovc ( Karagaē) atestas pri sia deveno ekde praa neolito. La kontinueco de la ilira etneco pruvig'as ankau' per trovitaj'oj apud Sitnica , en vallas kaj en la bordoj de rivero Lushė. Konstruinte la fervojo en la jaroj 1873-1878 , Mitrovica havis notindan impeton en komercado, metiarto, minejoj kaj pligrandig'on kiel log'loko. Je komencig'o de la jaroj 90 la log'antaro atingis 75 000 personoj.
Gjilan : estas urbo en regiono de Anamoravo , fondita dum la dua duono de XVIII jc , post kiam iel perdis sian brilon la urbo de Novobėrdė. Post la jaro 1878en g'in enfluis rifug'intoj el Nish, Leskovc , Vranja. Je la fino de jaroj 90 la log'antaro atingis 100 000 personoj.
Ferizaj : Ankau' en Ferizaj enfluintis rifug'intoj el regiono de Nish, Prokuplje, Leskovc , Kurshumli kaj Vranja... En la jaro 1908 , La granda popola Kunveno kun 20 000 personoj notinde influis en Dj'on Turkan Revolucion kaj Deklaron de Konstitucio..
Kaēanik : trovig'as en la valo de Lepenc , je enirejo de la gorg'o de Kaēanik , kiu ligas la Kosovo- Kampon kun la valo de Vardar.G'i estas fondita je la fino de XVI jc kiel militcentron. En la jaro 1910 en la gorg'o de Kaēanik okazis sanguma batalo kontrau' turkoj.