Antau semajno en Kaunas aperis la unua chi-jara numero de dumonata ilustrita revuo de Litova Esperanto-Asocio "Litova stelo" pri Litovio kaj litova Esperanto-movado por enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Numero kiel kutime komencighas per mallonga redaktora vorto.Sekvas kvarpagha redakcia artikolo pri la 43-a kongreso de LEA kaj Zamenhof-Tagoj-2007.Poste sur tri paghoj oni povas legi pri litova skulptisto Stanislovas KUZMA kaj intervjuon kun li ( lia plenkolora foto ornamas frontkovrilon de la revuo ).Tion sekvas kvinpagha priskribo de la plej elokventaj eventoj en Litovio dum 2007. Pliajn tri paghojn okupas artikolo "Litovio, Papo kaj Esperanto" ( plenkolora foto de la nuna Papo estas metita sur la duan kovrilpaghon de la revuo ). Poste ni legas nekrologon de fama litova esperantisto Erikas LAICONAS ( 1928-2008 ) . Sekvas unupaghaj informoj pri la Tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj kaj pri BET-44, kiuj chi-jare okazos en Latvio. Kvar paghojn okupas artikolo "Lernu.net - jam 5-jara!". Poste oni povas legi artikolon pri 90-jarulo eminenta esperantisto el litova urbo Klaipeda Viktoras BANIULAITIS. Artikolo "Ankorau pri Japanio" okupas sekvajn du paghojn. Du paghojn okupas diversaj litovaj Esperanto-novajhoj. Estas mallongaj informoj pri forpasintaj esperantistoj Izabele OZIUNIENE kaj Jeronimas DICEVICIUS. Du paghojn okupas rubriko "Lingvaj demandoj". La numero finighas per humura pagho. Ghi estas ilustrita per multaj fotoj. La numero jam estas dissendita al abonantoj. Al chiuj interesighantoj pri Litovio kaj Esperanto-movado en tiu-chi lando ni rekomendas aboni revuon "Litova stelo". Sendepende de abontempo chiuj ricevos plenan jarkolekton. Revuo aperas plene en Esperanto. Oni povas aboni ghin pere de perantoj, kiuj estas en 19 landoj, pere de libroservo de UEA kaj rekte che redakcio de "Litova stelo" au en oficejoj de Litova Esperanto-Asocio en Kaunas au en Vilnius.Perantoj en aliaj landoj estas serchataj. Ghenerala abonprezo estas 14 euroj jare. Orienteuropaj kaj ekssovetiaj landoj havas konsiderindan rabaton. Pri chiuj demandoj informighu rekte lau retadresoj litova.ea@mail.lt au litovastelo@takas.lt . Nun la revuo aperas en 600 ekz. 6-foje jare. Ghi en chiu numero publikigas diversajn informojn pri Litovio, ghi helpos al Vi konatighi kun ankorau ne tiom vaste konata lando. La revuo aperas tre regule, ghi havas plenkoloran kovrilon. Ghi publikigas ne nur informojn pri Litovio, ghia historio, kulturo, sed ankau pri lingvaj demandoj, Esperanto-movado kaj ghia historio. Parto de la revuo chiam estas dedichita al belarta literaturo - originala kaj tradukita.
Povilas JEGOROVAS
________________________________________________________________
Litova Esperanto-Asocio
p.k. 167, LT-44291 Kaunas, Litovio
Tel. +370 37 208503, fakso +370 37 228616,
E-poshto litova.ea@mail.lt, retejo www.esperanto.lt,
Poshtelefono +370 687 12219
Filio en Vilnius: p.k. 178, LT-01003 Vilnius, Litovio
Tel. +370 5 2312313, fakso +370 5 2312313, poshtelefono +370 686 69875
E-poshto irenaa@takas.lt
p.k. 167, LT-44291 Kaunas, Litovio
Tel. +370 37 208503, fakso +370 37 228616,
E-poshto litova.ea@mail.lt, retejo www.esperanto.lt,
Poshtelefono +370 687 12219
Filio en Vilnius: p.k. 178, LT-01003 Vilnius, Litovio
Tel. +370 5 2312313, fakso +370 5 2312313, poshtelefono +370 686 69875
E-poshto irenaa@takas.lt
Send a message
Search for members
César Dorneles says:
Roberto Tresoldi says:
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says: