Antaǔ naǔdek jaroj unu fama ruso M. GORKIJ pensis pri Esperanto, ĉu ĝi estas utopio? Kiam ekvidis kaj pripensis tian aferon, faris respondon, ke Esperanto estas realeco. Sed nun denove multe da homoj pensas, ke Esperanto estas utopio, aǔ lingvo de stranguloj. Pli multe da esperantistoj estas strangaj homoj aǔ fanatikuloj. Sed tio estas vero? Ĉu ni denove konstruas Babelturon? Ho ne, ĉu ni rekonstruas Babelturon?! Ne ni, sed tiuj homoj, kiuj havas en la koro ŝtonon kaj diras, ke nur ili apartenas al plej granda nacio. Ekzistas hipotezo, ke Eǔropa parlamento kun la ŝtatunio konstruas novan Babelturon. Ĉu ĉiuj 27 landoj bone kontaktas inter si ? Verŝajne, ke ne! Trairis cent da jaroj, kaj Esperanto ne estas la plej aktuala lingvo en mondo. Ĉu ĝi estos? Ni havu esperon kaj kreu pacon en la mondo, kaj ni detruu la limojn kaj konstruu novan Babelturon inter la landoj.

ĈU ESPERANTO ESTAS UTOPIO?

La konservativa penso obstine pruvas, ke Esperanto estas Utopia projekto. La vivanta, leĝkonforme evoluanta realaĵo, ne rapidante, sed ĉiam pli decide, refutas la konservativulojn.

Antaǔ kvardek jaroj la plej multo de la homoj konsideris la elektro-energion je eretika elpensaĵo kaj freneza utopio; antaǔ dudek jaroj oni konsideris la aernavigadon je utopio; la telefono estas ankaǔ unu el la „utopioj", realigitaj de la homa menso; la sendrata telegrafado estis ankaǔ konsiderata frenezaĵo.

Sed, gajnante en la batalo kun la sekretaj naturfortoj venkon post venko, nia senlaca menso fariĝas ĉiam pli kuraĝa kaj starigas por solvado ĉiam pli „utopiajn", ĉiam pli „frenezajn" projektojn kaj problemojn.

La mezepokaj utopioj pri la „filozofia ŝtono" kaj la „viveleksiro" nun estas prilaborataj en la laboratorioj de la plej grandaj scienculoj de la mondo.

La plej bonaj homoj de Rusio penas efektivigi la plej frenezan „utopion" — la starigon de la socia justo en la mondo, kaj jam oni ne povas diri, ke iliaj penoj estas senrezultaj.

La historio de la kulturo elokvente parolas al ni, ke la plej sentimaj gvidantoj de la homaro sukcesis efektivigi ne malmultajn utopiojn kaj ĉiam pli ofte tiuj ĉi frenezaj revoj fariĝas laborhipotezoj de la scienco.

Nun al la efektivigo de la utopio aliĝas multe da miloj kaj milionoj da homoj, kaj nun la unueca, internacia lingvo estas pli ol iam ajn necesa al la homaro.

Se ni nur dezirus, ni povus multon fari. La neceseco de unueca lingvo por la internacia proletaro venas de la unueco de la klasaj deziroj kaj celoj de la proletaro.

Laǔ mia opinio Esperanto estas sana kaj tute kapabla pluevolui ĝermo de lingvo internacia. Jam nun Esperanto havas sufiĉe vastan literaturon kaj ĝi estas tre sukcese prilaborata teorie. Tiu ĉi laboro ekmarŝus multe pli sukcese kaj pli rapide, se al ĝi estus altirataj scienculoj-filologoj inter tiuj, kiuj estas konvinkitaj pri la neceseco de la unuigo de la homaro.

Oni diras: „La lingvo ne disvolviĝas artefarite".

Mi ne estas esperantisto, sed mi scias, ke tiu ĉi artefarita lingvo, evoluante sufiĉe rapide, fariĝas tute natura fenomeno, ĉar ĝi respondas al la neceso ankaǔ por la nuntempuloj trovi, krei komune komprenatan lingvon.

En 1910 j. mia konatulo Aleksej Semenoviĉ Jakutskij traveturis tutan Eǔropon, konante ne unun eǔropan lingvon kaj parolante nur Esperanton, sed li tion faris por persone kontroli, en kioma grado estis disvastigita la „artefarita" lingvo.

Mi estas profunde konvinkita, ke la organizita volo de la amasoj estas plene kapabla transformi la „artefaritan" lingvon en naturan.

Ja, ĉu nia tuta kulturo ne estas fenomeno ,,artefarita"?

Tamen, jen ni ĝisvivis la tempon, kiam la nekultura homo ŝajnas al ni fenomeno malamika al niaj celoj, malhelpo en la progreso de plua kresko de la kulturo.

Por la triumfo de la kulturo ni faras revolucion, elspezas ĉiujn fortojn de nia menso, por nia celo ni oferas nian personan liberecon, nian vivon.

Ĉu oni povas nei, ke lingvo, unueca por ĉiuj, donos potencan impulson al la progreso de la kultura evoluo?

Oni ne povas. Do oni devas rekoni, ke estas necese krei kaj evoluigi tian lingvon.

1919 jaro.

(El “Kurso de Esperanto”, Sofia, 1957)