Antaǔ naǔdek jaroj unu fama ruso M. GORKIJ pensis pri Esperanto, ĉu ĝi estas utopio? Kiam ekvidis kaj pripensis tian aferon, faris respondon, ke Esperanto estas realeco. Sed nun denove multe da homoj pensas, ke Esperanto estas utopio, aǔ lingvo de stranguloj. Pli multe da esperantistoj estas strangaj homoj aǔ fanatikuloj. Sed tio estas vero? Ĉu ni denove konstruas Babelturon? Ho ne, ĉu ni rekonstruas Babelturon?! Ne ni, sed tiuj homoj, kiuj havas en la koro ŝtonon kaj diras, ke nur ili apartenas al plej granda nacio. Ekzistas hipotezo, ke Eǔropa parlamento kun la ŝtatunio konstruas novan Babelturon. Ĉu ĉiuj 27 landoj bone kontaktas inter si ? Verŝajne, ke ne! Trairis cent da jaroj, kaj Esperanto ne estas la plej aktuala lingvo en mondo. Ĉu ĝi estos? Ni havu esperon kaj kreu pacon en la mondo, kaj ni detruu la limojn kaj konstruu novan Babelturon inter la landoj.
ĈU ESPERANTO ESTAS UTOPIO?
La konservativa penso obstine pruvas, ke Esperanto estas Utopia projekto. La vivanta, leĝkonforme evoluanta realaĵo, ne rapidante, sed ĉiam pli decide, refutas la konservativulojn.
Antaǔ kvardek jaroj la plej multo de la homoj konsideris la elektro-energion je eretika elpensaĵo kaj freneza utopio; antaǔ dudek jaroj oni konsideris la aernavigadon je utopio; la telefono estas ankaǔ unu el la „utopioj", realigitaj de la homa menso; la sendrata telegrafado estis ankaǔ konsiderata frenezaĵo.
Sed, gajnante en la batalo kun la sekretaj naturfortoj venkon post venko, nia senlaca menso fariĝas ĉiam pli kuraĝa kaj starigas por solvado ĉiam pli „utopiajn", ĉiam pli „frenezajn" projektojn kaj problemojn.
La mezepokaj utopioj pri la „filozofia ŝtono" kaj la „viveleksiro" nun estas prilaborataj en la laboratorioj de la plej grandaj scienculoj de la mondo.
La plej bonaj homoj de Rusio penas efektivigi la plej frenezan „utopion" — la starigon de la socia justo en la mondo, kaj jam oni ne povas diri, ke iliaj penoj estas senrezultaj.
La historio de la kulturo elokvente parolas al ni, ke la plej sentimaj gvidantoj de la homaro sukcesis efektivigi ne malmultajn utopiojn kaj ĉiam pli ofte tiuj ĉi frenezaj revoj fariĝas laborhipotezoj de la scienco.
Nun al la efektivigo de la utopio aliĝas multe da miloj kaj milionoj da homoj, kaj nun la unueca, internacia lingvo estas pli ol iam ajn necesa al la homaro.
Se ni nur dezirus, ni povus multon fari. La neceseco de unueca lingvo por la internacia proletaro venas de la unueco de la klasaj deziroj kaj celoj de la proletaro.
Laǔ mia opinio Esperanto estas sana kaj tute kapabla pluevolui ĝermo de lingvo internacia. Jam nun Esperanto havas sufiĉe vastan literaturon kaj ĝi estas tre sukcese prilaborata teorie. Tiu ĉi laboro ekmarŝus multe pli sukcese kaj pli rapide, se al ĝi estus altirataj scienculoj-filologoj inter tiuj, kiuj estas konvinkitaj pri la neceseco de la unuigo de la homaro.
Oni diras: „La lingvo ne disvolviĝas artefarite".
Mi ne estas esperantisto, sed mi scias, ke tiu ĉi artefarita lingvo, evoluante sufiĉe rapide, fariĝas tute natura fenomeno, ĉar ĝi respondas al la neceso ankaǔ por la nuntempuloj trovi, krei komune komprenatan lingvon.
En 1910 j. mia konatulo Aleksej Semenoviĉ Jakutskij traveturis tutan Eǔropon, konante eĉ ne unun eǔropan lingvon kaj parolante nur Esperanton, sed li tion faris por persone kontroli, en kioma grado estis disvastigita la „artefarita" lingvo.
Mi estas profunde konvinkita, ke la organizita volo de la amasoj estas plene kapabla transformi la „artefaritan" lingvon en naturan.
Ja, ĉu nia tuta kulturo ne estas fenomeno ,,artefarita"?
Tamen, jen ni ĝisvivis la tempon, kiam la nekultura homo ŝajnas al ni fenomeno malamika al niaj celoj, malhelpo en la progreso de plua kresko de la kulturo.
Por la triumfo de la kulturo ni faras revolucion, elspezas ĉiujn fortojn de nia menso, por nia celo ni oferas nian personan liberecon, nian vivon.
Ĉu oni povas nei, ke lingvo, unueca por ĉiuj, donos potencan impulson al la progreso de la kultura evoluo?
Oni ne povas. Do oni devas rekoni, ke estas necese krei kaj evoluigi tian lingvon.
1919 jaro.
(El “Kurso de Esperanto”, Sofia, 1957)

Send a message
Search for members
Dimitrije Janicic says:
Probable, Esperanto estas utopio.
Sed, ankoraux, dank al Dio, havas utopistoj.
Socio progresas dank al utopistoj.
Esti utopisto, ne estas peko, malbonajxo.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Eventuale: oni havas utopiistojn.
*Havi, havas, havis... * ltp. en Esperanto transitiva verbo.
Pri via mesagxo mi konsentas. Utopioj estas valoraj.
Amike
Blazio
Peter Bowing says:
(Eble antsataǔ ‘utopiistoj’ oni uzu ‘maleblistoj’)
Karulo says:
César Dorneles says:
Iam la sendependiĝo de multaj landoj estis... utopio.
Iam la virina balotado estis... utopio.
Iam la vojaĝo al la Luno estis... utopio.
Iam la konkero de la titolo pri Monda Ĉampiono de mia futbalteamo estis... utopio.
Evoluo estas simpla afero pri konkretigo de utopioj.
Karulo replies:
kvankam mi komprenas kaj konsentas kun la senco de via mesaĝo:
-daŭre ekzistas sklavoj (pli muktnombre sklavinoj se ni aliras la prostituan mondon). En multaj partoj de la mondo mastroj sklavigas laboristojn.
-Dependo kaj sendependo de landoj estas nestabila dubinda afero. Al mia lando ne estas permesata la sendependiĝo, eĉ ne popola konsulto pri tio. Krom tio, landoj kiel Kubo (kiel klara ekzemplo), sendependa, multe dependas de decidoj de aliaj landoj. Europaj landoj vojas al perdo de sendependeco favore al Eŭropunia (sendependiĝo?),
-Mi ne esploris sed mi ne kuraĝus diri ke en ĉiuj landoj virinoj rajtas baloti samfacile kiel viroj.
- Pri vojaĝo al la luno mi konsentu (eventuale ni povus starigi debaton pri la esprimoj utopio, revo, aspiro, ktp.). Ĉu la interkonsento de metro kiel mezurunuo estis antaŭe utopio? (cetere ankoraŭ ne tutmonda striktasence)
Ĉiukaze Esperanto, sen ajna dubo ne estas utopio, ĝi estas vivanta lingvo kaj tute plenumas sian komunikan celon. Nur la ideo ke iam la tuta homaro ĝin scipovos estas utopio sed mi tute fajfas pri tiu utopio, mi ne volas babili kun miliardoj da homoj, plej multaj el ili havantaj neniun koincidon kun miaj interesoj.
César Dorneles replies:
Sed ĉu plaĉus al ni reveni al la Mezepoko?
La mondo evoluas iom post iom, per antaŭeniroj kaj retroiroj, sed evoluas.
Historio montras tion.
Karulo replies:
Mi ne volas iri al mezepoko sed ankaŭ ne multe allogas min iri al la nuna Ruando, NordKoreio aŭ Irako.
Iasence ni vivas en mezepoko: "okcidento" estas la kastelo kun sia privilegia vivo kaj la cetero estas la "mizera plebo". Vidu la paralelismon pesto-ajdoso kaj kiu posedas la povon kaj la riĉecon.
Dorota says:
Karulo replies:
Laszlo Istvan TOTH says:
Luis Guillermo Restrepo Rivas says:
"Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan."
El La Vojo, far L. L. Zamenhof.
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
František Horáček says:
laú miaj 27-jaraj spertoj kun Esperanto mi opinias, ke gxia aktualeco estas unusence grandega!Kial? Cxar Esperanto allogas ordinarulojn, kiuj estigxas adeptoj de egalrajta vivo...
Marius Dyglys says:
Post persista rifuzo al adopto de esperanto kiel lingvo de Eŭropo, venas demandoj foje radikalaj , kelkaj sin demandante ĉu nia lingvo estas utopio ?[vidu dokumentoj kaj debato ĉe Marius Dyglys] aŭ ĉu la diverseco de la esperanto movado kulpas pri la malsukceso [vidu en LA SAGO artikolon de Vinko Markovo « Ĉu nur kune ni sukcesos ? »]
Unue utopio estas io kiu ekzistas en neniu loko, ne realaĵo. Evidentas ke esperanto ne estas utopio en la nuna epoko, la nombro de esperanto parolantoj, da libroj, da gazetoj, eĉ se la movado estas ja malgranda, pruvas sendube ĝian ekziston. Pri la nombradaj metodoj la opiniaj varias . Se oni limigas la enketon je la organizita movado, certas ke inter 30 000 kaj 50 000 homoj apartenas al diversaj esperanto asocioj. Se oni volas havi pli veran evaluadon, oni devas kalkuli kun ne videblaj esperantistoj, tiuj kiuj ne plu aliĝas al asocioj, la lernantoj, la ret lernantoj , ktp. Tiukaze, oni alvenas al ciferoj pli proksimaj al miliono kaj eĉ al du milionoj da homoj . Oni estas des pli malproksime de utopio ke fakte tiuj esperantistoj verkis kaj daŭre verkas [pli ol 20 000 libroj, centoj da gazetoj]
Kio mankas al esperanto por sukcesi, fariĝi la tutmonda lingvo, do atingi sian finan celon?.. Ne mankas al ĝi fakan vortaron kiel ne informitaj malamikoj volas kredigi.. esperanto uzas [laŭ la dekvinan regulon de la Fundamento] la permeson pruntepreni vortojn en la « komuna rezervo de la eŭropaj lingvoj » Pli oni eniras la sciencan kaj teknikan vortrezoron pli oni konstatas similecon en ĉiuj eŭropaj lingvoj inkluzive de la angla
Pli serioze venas la argumento laŭ kiu mankas al esperanto la praktikado de tiu riĉa vortrezoro. Entute, tio signifas ke esperanto ne povas esti akceptata ĉar la angla jam uzurpe prenis la lokon. Nenio riproĉenda por nia lingvo krom la fakto ke oni ne provis ĝian uzadon.. La teknika supereco de la sintaksa kaj fonologia strukturo ne valoras.. La angla venkis ĉar ĝi , pro simpla politika kialo, jam prenis la lokon.. Do la adopto de ponto lingvo por eŭropo estas simpla afero de politika povo…
Restas la nura valora argumento kiu estas la neceso de tempo por kreskigi la socian rolon de nia lingvo, la formado de instruistoj je internaciaj normoj.. Jes ja bezonus unu generacio. Sed ĉu oni devas tuj adopti esperanton.. ni ne tion postulas, simple oni donu al ĝi la eblecon valorigi iom post iom ĝiajn evidentajn atutojn.
La ideo ke la diverseco de la popolo esperantista, la esperantio kulpus pri la ne sukceso de esperanto, pri la ne alveno de la fina venko estas iom stranga . Sincere ĉu la kvazaŭ perforta neŭtraligo kiun volus, kelkaj aktivuloj bonvolemaj sed certe ne sufiĉe informitaj pri la veraj kaŭzoj de nia relativa ne sukceso alportus pli ? Laŭ mi certe ne, Ni ja estas diversaj sed ni parolas la saman lingvon pliriĉigante la uzadon de ĝia vortaro.
Daŭrigota
Getuls Francisko says:
ESPERANTO EKZISTAS POR KE DU PERSONOJ KIUJ NE HAVAS KOMUNAN LINGVON POVU PAROLI.
KIE ESTAS LA UTOPIO?
SE PERSONOJ NUR SENTAS LA NECESON PAROLI AL TIUJ KIUJ ESTAS APUD ILI, GXI ESTAS ILIA PERSONA KAJ PRIVATA AFERO.
EGALE SE PERSONOJ NUR SENTAS LA NECESON PAROLI AL TIUJ KIUJ HAVAS LA SAMAN LINGVON, GXI ESTAS ILIA PERSONA KAJ PRIVATA AFERO.
NU, SE ONI HAVAS LA IDEALON LEVIGI LA SPIRITUALAN NIVELON DE LA HOMARO, GXI ESTAS AFERO KIU EN LA KOMENCO APARTENIS AL LA ESPERANTA MONDO, SED POSTE LA ESPERANTISTARO MEM KREDIS KE PLI BONE ESTAS KE ESPERANTO EVOLUU EN ALIA DIREKTO.
LA INTERNA IDEO (AMIKECO, UNUECO, PACO, KTP...) NUNTEMPE RESTAS PLI EKSTER LA ESPERANTA MONDO OL ENE DE GXI.
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ replies:
Mirna Marino says:
Tie mi trovis interesajn vidpunktojn pri la "utopia Esperanto".
Ni estas la nunaj uzantoj kaj versxajne propagandistoj de tiu realajxo, kiu estas la ebla kaj taúga internacia lingvo Esperanto. Ni do faru la realajxon de Esperanto! Unue uzantaj gxin plenpotence kaj fervore. La kvanto da lernantoj de Esperanto estas ja multega sed tamen kiom el tiuj vere uzas la lingvon? Cetere, nur restas "utopio", tio, kio ne montrigxas reala, konkreta. Kiam mi rimarkas la agadon de la Cxinoj, ekzemple, mi ne kontraúargumentus, cxu Esperanto estas utopio? Vidu: esperanto.cri.cn ; same pri pluraj agadkampoj, kiel tiuj de Vinilkosmo, Oomotanoj, ktp.... Estus pli gxuste pensi, cxu la ideo de la monda akcepto de Internacia lingvo estas utopio?... Esperanto ja estas realajxo! Se nia realajxo do farigxos tia por la tuta mondo estas afero por la estonteco. Ni semu senhalte! Estas ni cxiuj la alportantoj de la verda flago tra la mondo. "Semu kaj semu konstante... ne flankigxante!"
Amike, Mirna Marino.
parolumondo.com
Jakvopro says:
Esperanto funkcias punktofino.
César Dorneles says:
Zbigniew Wybraniec says:
Tre prave Amiko. Mi tute konsentas pri tio ĉi. Tio ĉi montras ke vi konas la movadon bone... Jen unu el inter tiaj eksteresperantistaj ekzemploj de la "Interna Ideo" apliko en praktiko. Ĝii prezentiĝas ankaŭ en Esperanto:)
Vidu ĉe: www.esperlando.com
Andy says: