Antaǔ sep jarojn en litova Esperanto revuo “Litova Stelo“ estis interesa artikolo “Islamo en Litovio“ de Vytautas Šauklys pri la tataroj en Litovio kaj ilin historio. Tiu temo estas aktuala ankaǔ hodiaǔ, kiam estas dezirata dialogo kun kulturoj kaj religioj. Islamo en Litovio estas tolerema kun longa historio. Litovoj el islamo en antika tempo ricevis helpon por militi kun malamikoj. Kaj ili restis en Litovio ĝis nun. Mi invitas tion artikolon tralegi kaj enmeti siaj pensoj pri la interesa grupo da homoj en Litovio.
Muzulmana religio en nia respubiko estas ligita kun tatara nacio. Iom da islamanoj enmigris en Litovion dum periodo de soveta okupacio (depost 1940) el kaǔkazaj kaj mezaziaj respublikoj de SU, sed ilia nombro ne estas sciata, ĉar religia aparteneco dum tiu periodo oficiale estis ignorata. Al aparta persono pli sekure estis kaŝi sian religiecon. Kvankam soveta konstitucio agnoskas rajton konfesi ajnan religion, sed fakte personoj, publike praktikantaj religion, estis diskriminataj.
Tataroj en Litovio ekloĝis depost 1397 jaro laǔ invito de duko Vytautas la Granda. Li fondis tatarajn militajn centrojn ĉirkau la ĉefurboj Vilnius kaj Trakai, ankaǔ en aliaj lokoj por defendi de atakoj de germanaj kruckavaliroj. Nun en Litovio loĝas 4006 tataroj (laǔ statistiko de 1979 jaro). La religio savis ilin de totala asimilado. Ja dum jaroj de stalinismo kaj stagnacio tataroj timis, ke ilin povas trafi simila sorto, kiel tiu de Krimeaj tataroj - totala ekzilo. En Litovio estis likvidita tatara nacia muzeo en Vilnius, malaperis nacia biblioteko. Estis detruita moskeo kaj tombejo ĉe strato Lukiškės en Vilnius. En urbo Kaunas dum soveta reĝimo en moskeo estis fondita biblioteko por infanoj. Tiu moskeo estis konstruita en 1930 omaĝe al 500-jara memortago pri morto de Vytautas la Granda. Tio estis donaco de litovoj al tataroj pro ilia partopreno en batalo de Žalgiris (Grünwald) kontraǔ germanaj kruckavaliroj, en bataloj kontraǔ svedoj kaj aliaj malamikoj de la Granda Litova Duklando.
Litovaj tataroj ne partoprenis en kontraǔsoveta rezista partizanado. Tamen ili ne evitis ekzilon al Siberio.
En la rekonstrua periodo revekiĝis religia kaj nacia sinagnosko ankaǔ ĉe tataroj. Estis fondita Kultura Asocio de Litovaj Tataroj. Nuntempa registaro de Litova Respubliko ĉiamaniere helpas al la tatara malplimulto. En urbo Kaunas oni redonis al ili la moskeon, por ĝia rekonstruo estas destinita mono. Por fondi etnografian muzeon de tataroj en vilaĝo Raižiai, distrikto Alytus, la Registaro destinis 2,5 milionojn da rubloj. En tiu vilaĝo 70 % de loĝantoj estas tataroj. Tie funkcias moskeo, en la tombejo oni enterigas ne nur lokajn, sed ankaǔ tatarojn el aliaj lokoj de Litovio. En Raižiai estas imamo Daniel Makulavičius, kiu estis la unua prezidanto de loka kolĥozo, kaj nun - pensiulo. La moskeo tie ekzistas de la jaro 1883.
En Vilnius oni elektas lokon por konstruo de Centro de Islama Kulturo kun moskeo, biblioteko kaj koncerta salono.
Proksime de Vilnius situas urbeto Nemėžis. Tie loĝas 60 tataraj familioj, estas tatara tombejo kun renovigita moskeo. Por festoj venas imamo el Ivje, Belorusio. En vilaĝo "Kvardek Tataroj" ĝis nun funkcias ligna moskeo, konstruita en 16a jarcento, konserviĝis tombejaj monumentoj kun surskriboj en araba lingvo. En la vilaĝo estas 46 domoj de tataroj.
Nuntempe tataroj de Litovio, estintaj kavalerianoj kun orientaj glavoj, fariĝis bonaj plugistoj, legomkultivantoj, eniris en ĉiujn sferojn de vivo de la nova patrolando, uzante siajn kapablojn por realigo de siaj streboj.
Vytautas Šauklys, - Islamo en Litovio. Litova Stelo. 1991 j. Nr. 3. P.4.
Send a message
Search for members