Alvoko por membrigho.
Estis starigita la nova asocio Islama Esperanto-Asocio por
Interkultura Dialogo, kies celo estas grupigi islamajn
esperantistojn, kiuj kredas je la neceso dialogi kun homoj el aliaj
kulturoj kaj aliaj religioj, volas disvastigi Esperanton kiel rimedon
por chi tiu dialogo kaj volas konigi al la parolantoj de Esperanto la
islaman kulturon en la monda lingvo Esperanto.
Chiu interesighanto rajtas peti la statuton che la prezidanto, Saeed
Ahmad, kaj oni jam povas membrighi per pagado de kotizo de 5 euroj al
la konto de la asocio che UEA:
konto ieas-x de Islama Esperanto-Asocio. Validas la kutimaj
pagomanieroj al UEA (pagho 36-a de la Jarlibro 2007). Indiku kiel
pagocelon la jenan: "Kotizo 2008 IEA".
Samtempe vi bonvolu sendi vian nomon kaj adreson al la sekretario de
IEA: Saidnabi Saidilhomzoda <saidnabi@mail.ru>.
La prezidanto de IEA
Saeed Ahmad C/O Adnan Books, Dubai Plaza,
6th Road Chowk, Rawalpindi, Punjab, Pakistan.
Tel: 051-4417813 poshtel: # 0300-5234006
rete: <saeedfaranipk@yahoo.com>

Send a message
Search for members