17.30 Saluto kaj bonvenigo:
Maria Wodzyrińska - Walicka
(ambasadorino de Pollando),
Ina Marčiulionytė
(ambasadorino de Litovujo).

17.45 Mesaĝo de Probal Dasgupta,
prezidanto de Universala Esperanto Asocio,
legata de Claude Nourmont, vicprezidantino.

18.00 Enkonduko reprezentanto-Ĝenerala Direktoro de Unesko,
Mauro Rosi
(sekcio de la kreaj industrioj por disvolviĝo)

18.15 "Zamenhof kiel idealisto",
Louis Zaleski-Zamenhof, nepo de Lejzer Ludwik Zamenhof

18.45 "Zamenhof kiel lingvisto",
Henriette Walter,
honora profesoro ĉe Universitato de Haute Bretagne.

19.15 el la disko "Esperanto estas...": Leciono pri Esperanto

19.30 "Esperanto en la tria jarmilo",
Estelle Maria Loiseau,
Universala Esperanto-Asocio

20.00 Honorvino (salle des Pas Perdus).

À l'initiative de la délégation polonaise et avec le soutien de la délégation lituanienne, la personnalité de Zamenhof a été honorée au Siège de l'UNESCO à Paris, le 15 décembre 2008, jour anniversaire de sa naissance. Cette manifestation a été le coup d'envoi de la célébration de ses 150 ans. Le temps fort de cette année de jubilée sera le Congrès Universel qui se tiendra en juillet dans sa ville de naissance : Byalistok. D'importants travaux péparatifs ont déjà été entrepris dans cette ville avec le soutien d'un grand quotidien régional: campagne d'affichage dans la ville, DVD bilingue (polonais-espéranto) de présentation de l'espéranto distribué à 300 000 exemplaires avec le quotidien, web-TV avec des programmes réguliers, etc.

Au programme de la cérénomie au siège de l'UNESCO: allocutions des délégations de différents pays et la délégation générale de l'UNESCO, une allocution de la linguiste Henriette Walter et de Louis Zaleski-Zamenhof, petit-fils du "Doktoro Esperanto" ainsi que la présentation d'un film et buffet.

La fête s'est tenue de 17h 30 à 20h 30 au siège de l'UNESCO, place Fontenoy à Paris.



Laŭ iniciato de la pola delegitaro kaj subteno de la litova, Zamenhof estis honorata en la sidejo de UNESKO en Parizo je lia naskiĝtago la 15-an de decembro 2008. Per tiu ceremonio estis lanĉita jubilea jaro okaze de la 150 jaroj post naskiĝo de la iniciatinto de Esperanto. Pinta evento de la jaro estas la Universala Kongreso okazonta en lia naskurbo Bialistoko, en kiu gravaj preparlaboroj estas ekitaj kunlabore kun grava regiona ĵurnalo : tuturba informkampanjo, dissendo de dulingva (esperanto-pola) lumdisko prezentanta Esperanton - 300 000 ekzempleroj estis disdonitaj kune kun la ĉiutaga ĵurnalo, rettelevido kun regulaj novaj programeroj, ktp.

La programo de la ceremonio en la UNESKO-sidejo enhavis : salutojn de diverslandaj reprezentantoj, kaj de la ĝenerala delegitaro de UNESKO, festparoladon de la lingvisto Henriette Walter kaj de Louis Zaleski-Zamenhof, la nepo de Doktoro Esperanto, prezenton de filmeto kaj bufedo.

La festo okazis de la 17a 30 ĝis la 20a 30 en sidejo de UNESKO, place Fontenoy en Parizo.