"La juda Edzino" estas unu el la 24 scenoj de "Timego kaj Mizero de la Tria Regno", kiujn verkis Bertolt Brecht (Augsburg - 1898 / Berlin - 1956) inter 1935 kaj 1939 en ekzilo. Kelkaj scenoj estis luditaj 1937 en Paris. La primitiva titolo "Deutschland, ein Greuelmärchen" ("Germanio, Terurfabelo") montras en kian tradicion Brecht intencis envicigi la verkon. (Cf. "Deutschland, ein Wintermärchen" — "Germanio, Wintrofabelo" — de H. Heine) La scenoj estas skribitaj laŭ raportoj de atestantoj kaj laŭ gazetnotoj. Kelkaj estas tre precize situitaj loke kaj tempe, aliaj havas pli universalan karakteron, montras situaciojn, atmosferon, sekve danĝeron, minacon, kiuj neniel estas ligitaj al iu lando aŭ epoko, kiuj povis, povas kaj povos okazi ie ajn, iam ajn. Tiel "La juda Edzino", kies enhavo estas jam esence en la antaŭversoj :

Tie rigardu : Ĉi-tiuj nun venas
Kies edzinojn li krude forprenis
Kaj reedzigos en arja konformo
Nun do nek helpas blasfemo nek plendo
Ili eskapis el normo de l'gento
Ilin li ree enfrapas en normon.
Konstatiĝadas, ke la homoj funde plejofte ne estas malbonaj, nur malkuraĝaj : la plejmulto nur celas eviti maloportunaĵojn, timas perdi pozicion, monon, komforton, ktp. ("Jeder für sich und Gott gegen alle" — "Ĉiu por sin mem kaj Dio kontraŭ ĉiuj" — cf. "Einer für alle und alle fur einen" — "Unu por ĉiujn kaj ĉiuj por unu-n") Estas la ĉiama kuraĝomanko de la meza civitano, kiu nur pensas "meti sian ŝafidon en sekan lokon" ; ne povas aŭ ne volas vidi, kien kondukas aŭ eble kondukos lia egocentra sinteno. La diktaturo, la tiraneco, la teroro ja ne instaliĝas subite, kvazaŭ dum unu tagnokto. Estas iom post iom, inside, ofte preskaŭ nerimarkite, ne atentite kaj ne atendite. Eĉ detaloj en la ĉiutaga vivo povas havi la plej gravajn konsekvencojn : iom malpli da libero, iom pli da "oni ne faru tion" , iom pli da leĝoj. Ankaŭ ludas rolon la alkutimiĝo, iu fataleco, iu encirkliga optimismo, iu nekonscio, iu malscivolemo : Ne estos -ne povos esti-tiel grava ; estas ilia problemo ; preferinde ne miksiĝi en alies aferon. "Ĉiu prizorgu sian taskon kaj la ŝafoj estos bone garditaj" - - - aŭ ĉiujn (inkluzive la gardiston) manĝos la lupo ........
Ĝuste pri tio "La juda Edzino" estas frapa ekzemplo.
Dekunu.


Dekunu = 11 = elf = ELF = Erika Lagrange Frieß
La teatraĵon tradukis Erika Lagrange kaj ĝi estis prezentita de Sylvie Bonnet en la jaroj 1980-aj.