Hodiaŭ mi ekreveturis de Carcassonne al mia hejmo ĉirkaŭ la 5-a horo : tuj mi ekvidis en la sennuba ĉielo, malproksime strangan grizan nubon kun nur eta blanka parto en la supro. Evidente temis pri fajrego - hieraŭ iu diris al mi : "ĝis nun ne estis fajregoj!"-. Alveturante mian hejmon mi unue supozis ke brulas la vepraro sur la montflanko Alaric, tuj apud mia loĝvilaĝo (Fabrezan). Plu veturante mi konstatis ke ĝi situas pli malproksime. Atinginte Fabrezan mi iom pluveturis por proksimiĝi. Mi haltis ĉe la vilaĝfino de Thézan de kie mi vidis (kaj fotis) la fumonubon plukreskantan, kaj la baleton de la akvoĵetantaj aviadiloj kiuj kvarope revenis ĉ ĉiun dekan minuton por ĵeti akvon. Laŭ AFP-raporteto ili devis ĉesi je la 21-a horo pro la nokto kaj rekomencos morgaŭ en la mateno. Vidu AFP informon

Vendrede 29-a matene ĉ la 9-a 30 la fajrego estis "fiksita". Tamen fajrobrigadistoj plu priatentas kaj je la 14-a horo, radio anoncis ke unu el la du fajregoj revigliĝas ... ĉar ekestis en la sama tago ekde la 22-a 30, dua fajrego nur 15 km de la unua (en Fontcouverte). La unua detruis 450 ha-ojn la dua 150 (mi loĝas mezvoje de ambaŭ punktoj). En la reto legeblas raportoj de Europe1 kaj de le Journal du Dimanche

Finfine la fajrego estis plene estingita nur dimanĉe vespere : entute 500 ha-oj estas tute detruitaj kaj 920 ha-oj estis tuŝitaj.