Maria naskiĝis en Argentino en 1914 post kiam ŝia familio fuĝis la pogromojn en Belorusujo. Kvara el sep gefratoj, ŝi forlasis lernejon 14-jara por helpi nutri sian familion, uzante sian kapablon de 6 lingvoj laborante kiel plenuma sekretario. Dudekjara Mary studis pentrarton kaj desegnadon.
Tibor kaj Maria Sekelj en Mato Groso

Kiel sciigiita de Tibor Sekelj en "Tra lando de Indianoj", ili renkontiĝis en 1945 dum prelego de Tibor pri Esperanto. Kunparolinte dum dudek minutoj, Tibor skribis por proponi al ŝi iri kun li en la ĝangalon de Mato Groso. Same rapide kiel li petis, Mary respondis "Jes". Post reveno al Argentino ili geedziĝis. En 1948 ili denove eniris la brazilan praarbaron. Baziĝante sur tiu ekspedicio Tibor verkis "Donde La Civilizacion termina". Mi naskiĝis Diego Reinaldo Sekelj en Buenos Aires, en septembro de 1949.
Tibor kaj Maria Sekelj ĉe la Wajuru-oj en Guapore, Brazilo, 1950

En 1954 dum Tibor reveturis al Eŭropo, Mary iris al Usono por laborokialoj. Tie ŝi renkontis Morris Bernstein, mia estonta bopatro. Ili geedziĝis en 1955 kaj tiel restis ĝis la forpaso de Morris en 1990.

En 1984 mi kontaktis la Esperanto-societon kaj estis feliĉa ekscii ke Tibor baldaŭ estos en Nov-Jorko dum konferenco. Kiam li kontaktis min (ni renkontiĝis unufoje, en 1968) li demandis min ĉu Mary povus partopreni nian kunvenon, ideo kiun ŝi trovis plaĉa. Du tagojn poste Maria, Tibor kaj mi kore renkontiĝis en restoracio.

Dum mi ekreiris al laboro, mi rerigardis al la maljuna esploristo kaj lia kunulino. Dum ili marŝis malrapide mano en mano, ili ridetis, kaj mi ekpensis ke ili revivigis ĝangalajn aventurojn kiujn nur ili povis sperti.

Maria forpasis la 26an de februaro 1996.

Laŭ rakonto de Daniel Reinaldo Bernstein.

La filo, ricevinte la familinomon de la dua edzo de Meri, nun estas Daniel Reinaldo Bernstein respektata akupunkturisto kaj muzikisto vivanta en Novjorko.