«Okaze de Eŭropa Jaro de Tibor Sekelj, kiun proklamis EEU, organizi kaj stimuli landajn asociojn organizi multajn agadojn dediĉitajn al tiu granda Eŭropa esploristo kaj verkisto (rondaj tabloj, eldono de liaj libroj en diversaj lingvoj, ekspozicioj, prelegoj, literaturaj vesperoj, prezentoj de novaj libroj »

La prelego de Spomenka Štimec pri la mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto Tibor Sekelj (1912-1988) en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA 2011-11-26, estis filmita kaj ĝi estas nun spektebla en la Reta Kinejo de Universala Esperanto-Asocio. La 40-minutan filmon De Akonkagvo al Unesko redaktis Francisco L. Veuthey.

Esperanto-societo de vojvodina urbeto Senta organizis la 17-an kaj 18-an de Februaro en Domo de kreitaĵoj en Senta Tagojn de Tibor Sekelj.
Partoprenis esperantistoj el Senta, Subotica, Segedo kaj Beogrado. Estis malfermita ekspozicio pri Tibor Sekelj kaj pri tiu mondkonata esperantisto parolis Erĵebet Sekelj (vidvino de Tibor), Aranka Laslo, sekretariino de Subotica E-societo, Ljiljana Sekelj, filino de lia frato Antonije, Tereza Kapista, Boriša Miliĉeviĉ kaj Dimitrije Janiĉiĉ.
Restado en Sento, kovrita per neĝo, estis tre agrabla kun bona esperanta etoso. En Biblioteko de Senta, krome, estas ekspoziciita parto de muzeaj objektoj kiujn kolektis Tibor Sekelj. (Laŭ En urbeto Senta, Serbio: TAGOJ DE TIBOR SEKELJ)

  • Berlino Tibor-Sekelj-aranĝo la 27an de februaro 2012 je 19h30 en danziger50

Nia Tibor-Sekelj-aranĝo la 27an de februaro 2012 je 19h30 en Danziger 50 okazas enkadre de mondvasta omaĝo en diversaj lokoj sur la tero instigita de Eŭropa Esperanto-Unio por la Tibor-Sekelj-Jaro 2012.

De Mendoza ĉe la plej alta monto de Ameriko Akonkagvo, sur kiun Sekelj grimpis dufoje kun ekspedicio famiĝinte poste kiel ĵurnalisto, etnologo, mondvojaĝanto… ĝis Subotica en Serbio, kie li en la lastaj jaroj de lia vivo estris muzeon ordiginte trezoron da etnologiaj objektoj okazas kunvenoj.

En nia aranĝo d-ro Detlev Blanke rakontos personajn rememorojn pri Tibor Sekelj. Li ankaŭ aŭdigos sonbendojn kun partoj de prelegoj de Sekelj, kiujn li registris mem.

Tibor Sekelj en 1978 estis en Berlino kaj prelegis en la tiutempa „Club der Kulturschaffenden“, ( hodiaŭ Hamburger Landesvertretung in Berlin, Jägerstraße) pri siaj vojaĝoj „Tra kvin kontinentoj“.

Fritz Wollenberg prelegos superrigarde pri lia vivo kaj pri liaj verkoj kun bildoj kaj filmetoj el interreto.

De la kuratoro de la muzeo en Senta (Serbio) proksime de Subotica mi ricevis kelkajn fotojn. Tiu ĉi muzeo disponas pri ĉirkaŭ 600 etnologiaj objektoj, kiujn Sekelj hejmen kunportis el diversaj mondpartoj.

Pri la aktualeca de la agado de Sekelj Fritz indikos per kelkaj ekzemploj, nome la Guapore-projekto de la Etnologiaj Muzeoj en Berlin, Wien, Basel kaj Leiden, kiun priskribas d-ro Andreas Schlothauer en Kunst&Kontext eldono 01 2011 akcentante la signifon de la etnologiaj objektoj, el kiuj nur malmultaj estas ekspoziciataj, por la indigenaj popoloj, iliaj kulturoj kaj memkonscio. Li mencias verkon de Sekelj, kiu esplorekspediciis ankaŭ tra kelkaj regionoj en Sudameriko.

La Berlinale-filmo „Xingu“ rakontas pri fama indiana teritorio en Brazilo kaj pri la malkovroj kaj penoj de esploristoj gardi la indianojn kaj ĝiajn kulturon kaj landon.

Tiu ĉi brazila filmo antaŭ la „Umweltgipfel Rio+20“ estos montrata en la kinejoj de Brazilo.

Sekelj apartenis al la fruaj malkovrintoj de tiu ĉi regiono kaj priskribas multon proprasperte. Rivero en tiu teritorio nomiĝas laŭ li Tibor.

El lia abunda verkaro estos voĉlegata dum la aranĝo. Liaj vojaĝpriskriboj, rakontoj kaj poeziaĵoj priskribas eksterordinarajn proprajn travivaĵojn, aventurojn, vivspertojn ofte enhavantajn interesajn etnologiajn detalojn.

Kelkaj origine ekestis en Esperanto kaj estis tradukitaj en aliaj lingvoj, kelkaj ekestis en aliaj lingvoj kaj estis esperantigitaj.

Kun kelkaj ankaŭ hodiaŭ legindaj libroj de Sekelj vi konatiĝu au refreŝigu vian konatiĝecon dum la aranĝo: „Mondo de travivaĵoj“, „Tra Lando de Indianoj“, „Ĝambo rafiki“, „Nepalo malfermas sian pordon“, „Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo, „Kolektanto de ĉielarkoj“, ankaŭ gemanlingva libro “Durch Brasiliens Urwälder zu wilden Indianerstämmen“ kaj aliaj.

D-ro Detlev Blanke klarigos la gravan laboron, kiun faris Sekelj per eldono de Geografia Revuo kaj per kunlaboro en muzeologia vortaro Dictionarium Museologicum.

„Ĝuste la grandnombro da internaciaj renkontoj min instruis alte taksi la valoron de komuna lingvo…ni povas postuli de ĉiu klera homo lerni unu lingvon facilan, neŭtralan, kiel dua lingvo por ĉiuj.“ skribis Sekelj.

Komparu la vikipedian artikolon pri Tibor Sekelj!

  • Subotica : inter la 18-a kaj 20-a de majo 2012 : Ronda Tablo: vivo kaj verko de Tibor Sekelj Subotica 18a-20a de majo 2012.... kun pluraj akompanaj programeroj. Vidu bildojn
La laborojn de la ronda tablo eblas rete sekvi sur la retejo de la urbo Subotica. Djordje Dragojlovich kaj Mile Tasić surbendigis serblingvan interparolon por la loka televido en Subotica, City, iuspecan talk-show, dediĉitan al la centjara datreveno de naskiĝo de Tibor, kaj (partete) al la Tago de libro.. Kiu ajn interesiĝas, povas rigardi ĝin sabaton, la 10-an de decembro, je 22,30 laŭ la mezeŭropa tempo -- jen la adreso: www.rtvcity.com/rtv-city-streaming/gledajte-tv
Djordje malkaŝis kelkajn detalojn rilate la programon kiun oni preparas por majo 2012-a, kvankam ne ĉio estas ankoraŭ fiksita.
  • Saint-Aignan, nacia franca kongreso, 25a ĝis 29a de majo 2012: ekspozicio kaj omaĝa programero
  • Mendoza, Argentino: «Okaze de la centjariĝo de Tibor Sekelj, -kiu loĝadis en Argentino dum 15 jaroj- ni komencis prepari ankaŭ eblan omaĝon... ĉefe ĉi tie en la urbo Mendoza, proksime de la monto Akonkagvo, kiun li heroe surgrimpis du fojojn
    (vidu "Tempesto-ŝtormo-super Akonkagvo") kaj plantis en la pinto la verdan flagon. », Roberto Sartor
  • TIBOR SEKELJ EN HANOJO
Esperantistoj ofte ŝerce diras ke Eperanto ŝajnas esti vere bona kaj forta afero se esperantistoj ĝis nun ne sukcesis detrui ĝin. Ĉi foje mi diru tute inverse: ŝajnas ke Esperanto estas vere bona ideo ĉar dum ĝia relative ne longa historio ĝi sukcesis altiri tiom multe da eksterordinaraj homoj. Tibor Sekelj kaj Ivo Lapenna apartenas certe al tiu nobla grupo. Pro tio estis preskaŭ kortuŝe vidi tiujn du samklubanojn, kaj ne ĉiam samideanojn, denove kunligitajn. Ĉi foje dum la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo.
Nome la prelego „Tibor Sekelj – la semanto“ okazis lundon, la 30-an de julio en salono Lapenna. Jam en enkondukaj frazoj Judita Rey Hudeček, multe pli juna zagreba samklubanino de Sekelj kaj Lapenna, diris ke ŝi deziras paroli nek pri Tibor verkisto, nek pri
Tibor esploristo, nek pri poligloto, nek pri E-diplomato sed pri Tibor ci-amiko de la mondo, kaj pri homo kiu dum sia tuta vivo semis ideojn kaj agojn kiuj ĝis hodiaŭ fruktas. Multaj landaj asocioj en la mondo rajtas paroli pri „Tibor la nia“, kroata ĉefurbo Zagreb aparte ĉar tie liaj ideoj trovis la plej fekundan grundon.
La prelegon de J.R.H tre trafe pliriĉigis s-ro Ivo Osibov (ankaŭ iama membro de la sama zagreba klubo) per klarigoj pri malsameco de karaktero de Tibor Sekelj kaj Ivo Lapenna kiuj siatempe rezultis per nekunlaboro kaj miskomprenoj. Inter multaj landoj en kiuj Tibor Sekelj aktivis Nepalo havas tre apartan lokon. Sekelj sukcesis ne nur eniri tiam por eksterlandanoj preskaŭ fermitan landon, sed ankaŭ tie fondi E-klubon, skribi libron pri ĝi kaj postlasi spurojn al ekstermovada vivo. S-ro Bharat Ghimire el Nepalo analizis libron „Nepalo malfermas la pordon“ kaj parolis pri ĝia graveco por Nepalo ĝenerale.
Estis ĝojige audi ke Tibor Sekelj ankaŭ hodiaŭ inspiras homojn je multaj aferoj. Estrarano Amri Wandel prezentis sian ideon konkeri ĉiujn montpintojn kiujn konkeris ankaŭ Tibor Sekelj, kaj tiasence montris fotojn de la de li jam sukcese efektivigitaj grimpadoj. Kvankam ŝi ne estis persone en Hanojo, Spomenka Štimec donis ankaŭ sian kontribuon al UK-programero rilatantan al Tibor Sekelj, Nome, ŝian prelegon okazintan novembre 2011 en Centra Oficejo, tre bone prilaboris s-ro Francisco I.Veuthey. La dokumenta filmo „Tibor Sekelj de Akonkagvo al Unesco“ estas pliriĉigita per unikaj fotoj, mapoj kaj desegnaĵoj. La filmo estis prezentita ĵaŭdon la 3-an de aŭgusto en la salono Matland.
Judita Rey Hudeček
  • RENKONTIĜO DE VERKISTOJ DEDIĈITA AL TIBOR SEKELJ
KROATA ESPERANTO-LIGO (esperanto@zg.t-com.hr) kunlabore kun Esperanto-Societo „Trixini“ Hrašćina invitas al renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj en vilaĝo Hrašćina-Trgovišće en norda Kroatio la 15-an de septembro 2012. La renkontiĝo estas dediĉita al 100-jaroj de Tibor Sekelj.
Programo:
14.30 Saluto de la prezidantino de KEL Judita Rey Hudeček
Pri Tibor Sekelj parolas Zlatko Tišljar (HR),
Heredaĵo de mia edzo Tibor Sekelj. Parolas Erzsebet Sekelj (HU)
Poezion de Tibor Sekelj analizas Zlatoje Martinov (SR)
Francan tradukon de „Kumeŭaŭa –filo de la ĝangalo“prezentos A. Jaucions (FR)
Kroatan tradukon de „Kumeŭaŭa“ prezentos aktoro Ivan Ožegović
18 h Koncertas Neven Mrzlečki
Spomenka Štimec
Eŭropa Bulteno Julio-Aŭgusto 2012, No 118
  • SOMERAJ OMAĜOJ AL TIBOR SEKELJ
Dum la 9-a kongreso de EEU en Galivo (Irlando, pri Tibor Sekelj kaj ĉefe lia vivfilozofio prelegis Zlatko Tišljar. Ĉeestis kvindeko da kongresanoj.
  • Fritz Wollenberg faris prelegon pri Tibor Sekelj dum Komuna Dana-Pola-Germana Esperanto-Kongreso en Berlino en majo. En la gazeto de la Kulturasocio Prenzlauer Berg r. A. „mittendrin“ 3/2012, paĝoj 6-7 aperis germanlingva artikolo pri Sekelj kaj nia Sekelj-omaĝo.
Zlatko Tišljar
el Eŭropa Bulteno Julio-Aŭgusto 2012, No 118

Bonvolu sciigi aliajn iniciatojn