Vilhö (1889-1969)
meteorologo
Yrjö (1891-1971)
astronomo
Kalle (1893-1968)
matematikisto

Vilhö, Yrjö kaj Kalle Väisälä estis tri fratoj, respektive meteorologo, astronomo kaj matematikisto. Ili ĉiuj tri estis esperantistoj. Yrjö estas la plej mondfama : du asteroidojn inter la 128 malkoviritaj de li, li nomis 1421-Esperanto (1936) kaj 1462-Zamenhof (1938). Iu kratero sur la Luno, iu asteroido (1573 Väisälä) kaj la astronomia fako de la Universitato de Turku estas nomitaj laŭ li. Artikoloj pri Yrjö ekzistas en 14 lingvoj en Vikipedio.

Rimarkindaj estas la vivtempoj de la tri fratoj : ili naskiĝis kun preskaŭ 23-monata intervalo (respektive 708 kaj 713 tagoj). La du plej aĝaj mortis en precize la sama aĝo: 79 jaroj kaj 318 tagoj (47 tagojn antaŭ siaj 80-jariĝoj). La plej juna mortis 11 monatojn antaŭ sia plej aĝa frato, 75 jarojn kaj 1 monaton aĝa.

  • Oman tien kulkijat, veljekset Vilho, Yrjö ja Kalle Väisälä (Sekvante propran vojon, fratoj Vilho, Yrjö kaj Kalle Väisälä), Olli Lehto, Ilmoitettu julkaisupäivä/vuosi: 2005, ISBN: 9789511196310
  • Recenzo : Leginda verko pri fratoj VÄISÄLÄ, Jorma Ahomäki