1931

Erika naskiĝis en Schlitz, Hessen, sur la flanko de Vogelsberg (la "birdomonto") de Margret Kraft kiu naskiĝis en Dresden, el kies regiono elvenis ŝia patrino kaj ties tuta praularo. La patrino de Margret migris en tiun regionon sekvante sian edzon -la avo de Erika- kiu venigis ŝin al sia hejmlando: la Schlitza lando. La patro de Erika, Heinrich Frieß elvenis el Taunus-regiono kaj estis dum sia tuta profesia vivo instruisto por infanoj en kamparaj lernejoj. Li sufiĉe ofte (pli malpli ĉiun trian jaron) ricevis postenon en alia vilaĝo, kaj la tuta familio devis translokiĝi. Erika malŝategis tiujn tro oftajn translokiĝojn kiuj devigis ŝin forlasi ŝatatajn lokojn, geamikojn, hejmon, kutimojn,... Krome ŝi certe ĉiufoje devis partopreni en la penoj de la translokiĝo (helpi rearanĝi la novan hejmon, ks). Mi ne memoras ĉiujn lokojn sed nur kelkajn : Sickendorf, Dauernheim, Dudenhofen, Bensheim, ...


La bonkora avino

Ŝi naskiĝis en Schlitz kie ŝia patro ne instruis, sed ĉar tie loĝis ŝia avino: Margret por naski sian unuan infanon trovis iom da paco kaj da helpo ĉe sia patrino. Dum sia tuta infanaĝo Erika foje feriis ĉe tiu ŝia kara avino kiu dorlotis ŝin: Erika dum sia tuta vivo konservis grandan nostalgion pri Schlitz, kolektis bildojn, memoraĵojn kaj librojn pri la mezepoka urbeto, rekonebla per sia pinta sonorilturo, runda turo "Hinterturm", kaj trabarmuroj.


Schlitz

Julio 1940

Familio Frieß 1943

Kontraste ĉe la gepatroj ŝi havis penigan vivon: eĉ antaŭ ol ŝi fariĝis dekjara, ŝiaj gepatroj postulis de ŝi, ke ŝi vartu la gefratojn. Erika estas la plej aĝa de sesopa gefrataro, kaj ŝi ĉiam priskribis ke tiuj jaroj estis penigaj, ke ambaŭ gepatroj estis tre postulemaj al ŝi, ke ili ege laborigis ŝin dum ŝiaj pli junaj gefratoj estis dorlotitaj. Ŝia sento pri maljusto plikreskis kiam al ŝi, bonega lernantino (ŝia patro postulis ke ŝi, filino de instruisto, estu modela), estis malpermesite studi dum tri el ŝiaj pli junaj gefratoj rajtis studi. Erika estis 11-jara kiam la mondmilito komenciĝis, tamen vivante en kamparaj vilaĝoj, ŝi preskaŭ ne suferis pro ĝi.


Gefratoj Frieß 1951

La plej frapaj memoraĵoj de la milito por ŝi estis la francaj kaptitoj kiuj laboris en farmbienoj kaj ŝajne estis relative bone traktitaj. Tamen teruran aferon de la milito ŝi travivis - de iom malproksime - estis bombado de Darmstadt dum kiu ŝi vidis la ĉielon flamiĝi. Pli malfacilajn tempojn ŝi travivis en la jaroj kiuj sekvis la finon de la milito kiam multo mankis.


1944

1946

Erika konatiĝis kun Esperanto de sia patro, kiu ne estis aktiva movadano, sed "kabineta Esperantisto", kiu multe legis, kaj korespondadis. -Inter alie li korespondis kun dekoj da samideanoj en la tuta mondo dum la ata-ita disputo : li estis fervora at-isto kaj akre argumentadis kun siaj korespondantoj pri la temo-. Tamen la patro ne sukcesis instrui Esperanton al eĉ nur unu el siaj ses gefiloj : ĉiuj aŭdis pri ĝi kaj neniu enprofundiĝis, krom Erika kiu fariĝinte junulino scivolis iom pli pri Esperanto, rimarkis anoncon en loka gazeto ke okazos kurso. Sed ŝi estis la sola enskribiĝinto kaj la kurso ne okazis des pli ke la kursgvidonto devis esti ... ŝia patro mem.

Erika vizitis lernejojn por fariĝi bona mastrumantino, kaj flegistino. Ŝi laboris malmultajn jarojn en Germanio, kaj rapide (ĉirkaŭ sia dudeka jaro) eklaboris en Francio, kiel hejma infanvartistino en familioj komence en Loreno, kaj poste en Parizo. Dume ŝi eklernis la francan kiun ŝi tute ne konis alveninte en Francion, kaj -mi ne scias kiel- ankaŭ fine lernis Esperanton -verŝajne precipe memstare-.


Ora Libro de la Tri Koboldoj

En Parizo ŝi ekvizitadis la kabaredon "la Tri Koboldoj" gvidatan de Raymond Schwartz : tie unu fojon ĉiumonate kelkdekoj da bonhumoruloj gaje kantis, deklamis, ludis skeĉojn, amuziĝis. Mi lastsomere trafis la orlibron de "la Tri Koboldoj" kiu sentigas la etoson de tiu "ĝoja podio". Pluraj aludoj komprenigas ke la virina ĉarmo de Erika kapturnis plurajn virojn en la kabaredo.


Geedziĝo 1953

Familio Lagrange 1958

Sed okazis ke kun Georgo Lagrange ŝi amindumis, kaj ĉar ŝi gravediĝis, la juna paro subite ĉesis viziti la kabaredon kaj komencis seriozan vivon : ili geedziĝis, translokiĝis al Creil (60 km for de Parizo kio tiutempe devis ŝajni granda distanco), unue kunloĝis kun la bopatrino. Sed Georgo trovis stabilan postenon en Saint-Germain-en-Laye, kaj ili tie translokiĝis al aĉa loĝejeto : tie naskiĝis la du unuaj filoj Patrick kaj Bernard. Kiam trian fojon en tri jaroj, Erika estis denove graveda, ili esploris pri pli granda loĝejo. La patrino kaj la onklino de Georgo posedis domon hereditan de siaj gepatroj, kiun tiam liberigis la antaŭaj luprenantoj. Estis la domo en Saint-Brice, kie naskiĝis la tria filo Arno, kaj kie la familio restis ĉirkaŭ dudek jarojn.


Erika kaj filoj 1964

La domo estis konstruigita de la pensiiĝintaj geavoj de Georgo al kiu eta domo sufiĉis. Sed por kvinopa familio ĝi estis multe tro malgranda. Tial Georgo kaj Erika decidis pligrandigi la domon kunlaborigante la filojn 11 ĝis 13-jaraj en la komenco, 15 ĝis 17-jaraj en la fino de la konstrulaboro. La vivo de Erika dum tiuj jaroj estis okupita de la dommastrumado (kio fariĝas preskaŭ neebla en konstruata domo), kaj de la edukado de tri knaboj preskaŭ sole (la patro forestis por laboregi dum la tuta tago, dum la tuta semajno).


1978

En la jaroj 70-aj Erika ekribelis kontraŭ vira subpremo - la patra, poste la edza. Ŝi ekvizitis kursojn por plenkreskuloj por fariĝi kontistino. La edzo supozis ke ŝi planis prizorgi la kontojn de lia entrepreno, kaj la paro akre interdisputadis kiam Erika firme decidis ke ŝi dungiĝos por ricevi propran salajron, kiun ŝi rajtu uzi por kontentigi siajn dezirojn. Ŝi dum deko da jaroj laboris kiel kontistino kaj ankaŭ teĥnika tradukistino (germana, angla, franca).

Disputoj en la geedza paro fariĝis pli kaj pli akraj, la paro malakordiĝis kaj Georgo forlasis la hejmon. Dume la filoj plenkreskiĝis kaj ankaŭ forlasis la familian domon. Erika troviĝis sola en tro granda domo; post kelkaj jaroj la paro vendis la domon, divorcis, kaj Erika ekhavis propran loĝejeton en Ecouen, kie ŝi vivadis sola dum dudeko da jaroj. Ŝi havis multajn planojn: aranĝi la loĝejon laŭ sia gusto, ordigi sian bibliotekon. Ŝi estis aktiva kungvidantino de kinoklubo. Ŝi laŭmende tradukadis teatraĵojn, (vidu ekzemple La Juda Edzino ) tekstojn (precipe el la germana al Esperanto). En tiuj jaroj, mi loĝis en Sudfrancio (en Figeac, Lot) kaj vizitis Parizon pli malpli unu fojon en ĉiu jaro : ĉiufoje mi renkontis mian patrinon, ĉu en Parizo kie mi ekzemple prezentis teatraĵon - al ŝi tre plaĉis ke mi aktoris-, ĉu en sia hejmo, ĉu ĉe la gepatroj de Solen', mia tiama kunulino kaj patrino de miaj du filinoj. -Erika konatiĝis kun Gino, la patro de Solen', jam en "Tri Koboldoj"-.


2008

Ĉirkaŭ la jaro 2000, mi rimarkis ke ŝi ne plu havis entuziasmon, ne plu sufiĉe da energio por finrealigi siajn revojn. En 2002 pluraj malkvietigaj eventoj konsciigis miajn fratojn kaj min ke ŝi ne plu povas vivi sola en sia hejmo. Ni do sukcesis akceptigi ŝin en maljunulejon kie ŝi estis bone dorlotita: ŝi tie revigliĝis, retrovis gajecon. Tamen ŝi jam estis perdinta la konscion pri tempo kaj spaco. Laste kanceraj tumoroj ekdifektis ŝian sanstaton, kaj post nur kelkaj semajnoj da malsaneco, ŝi «kviete estingiĝis» (laŭ la vorto de la kuracisto).


"La promenanta familio"
Unu el la tre koloraj kaj tre fantaziaj bildoj kiujn ŝi desegnis en la lastaj jaroj.


Dum vizito
al mia tiam konstruata domo en 2006.


Erika Lagrange
en Vikipedio