Iu energiplena Esperantistino lanĉis diskutojn en pluraj franclingvaj politikaj forumoj. Iu el tiuj diskutoj kun titolo " Quelle langue commune en Europe? Esperanto? Anglais? autre?" (Kiu komuna lingvo en Eŭropo? Ĉu Esperanto? Ĉu angla ? Ĉu alia ? ") estas tre sukcesa: jam 65 paĝoj, 956 reagoj 6889 vizitintoj kio estas 14% de la trafiko sur la tuta forumo. Pluraj partoprenantoj en la forumo post akraj diskutoj anoncas ke ili decidis eklerni Esperanton. Unu partoprenanto eĉ kreis klavararanĝon tre oportunan por tajpi Esperanton kaj multajn specialajn literojn por la franca. Ĝis nun mi plej ofte uzis Ek! sed nun mi ofte elturniĝas per tiu nova rimedo.

Per tiu klavararanĝo supersignaj literoj estas atingitaj per ^ + litero (^+c = ĉ, ^+G=Ĝ kaj ^+w=ŭ). Por iu kiu tajpas en la franca aŭ la germana la aranĝo oportune provizas « œ æ ù Ç É È ß ö ü » kaj kelkaj aliaj.

La klavararanĝo estas elŝutebla je :http://www.blary.eu/images/divers/

Taŭgas por W98, 2000, XP et Vista, procesoroj Intel kaj AMD, 32 kaj 64 bitokaj.
1) Malkompakti la zip-dosieron
2) Lanĉi setup.exe.
3) En la stirpanelo malfermu « regionaj kaj lingvaj opcioj», ĉe « lingvoj » alklaku « detaloj », elektu la lingvon « français étendu - esperanto », enigu.
4) Reekigu Vindozon. Jen finite. Nenio ŝanĝita en tajpkutimoj nur aro da novaj tajpkombinaĵoj antaŭe senefikaj por aliri novajn eblecojn.
Detaloj en la dosiero kbd_esperant.doc

Blogaĵo proponita por E@I blogo kiu ne jam taksis ĝin sufiĉe interesa por publikigi ĝin