kiam mi estis en mia urbo Nanchang, cxefurbo de Jiangxi provinco, mi ankoraux ne sentis la seriozecon de la negxa katastrofo en sudcxinio. cxar mi estas universitata profesorino  gxuste en la ferio kaj ne bezonas iri eksteren, nur mia edzo, esperantisto ankaux, acxetas mangxajxojn cxiutage.

    Cxiujare ni revenas al urbeto Fuzhou, hejmloko de miaj bopatroj,  100km  malproksime de Nanchang, por pasigi la printempan feston kun liaj gepatroj kaj gefratoj. Laux la prognozo de la  meteologia stacio, la 3-a de Februaro estas suna tago, ni elektis tiun tagon por veturi al Fuzhou, felicxe la negxaro sur la vojo jam estis  forigxita, tamen ni ne kuragxis rapidigi la auxton.

    Alveninte al la urbeto, ni trovis ke la negxo estis plipeza ol en Nanchang, multaj brancxoj estis rompitaj de la pezaj glacioj. Ni unue atingis la hejmon de lia fratino, kiu informis nin ke mankas al ili dum kelkaj tagojn elektro kaj akvo pro la katastrofo, la urbo havas limigon de la uzo de elektro, estas tro malvarme. mia bofratino arangxis ke ni logxas en la hotelo. La hotelo estas la plej granda kaj jam plenigxas de gastoj.

    Ege felicxe, kiam ni atingis tiun lokon, sunigxis du tagoj kaj forigxis la plej parto de la amasnegxo.

Ho ve,   Jxus mia edzo revenis al la hotelo kaj diris al mi ke negxas denove ecx negxegas! mi tuj proksimigxis al la fenestro kaj trovis ke la negxaro flugas sur la aero. 

vidu miaj fotoj.