Arka

Arka, montpinto en mateno*
siluetas je dokta belo.
Cxiam strebo por nova celo,
nova ating' per nova peno.

Homa vivo estas areno,
ne mankas missorta kruelo.
Arka, montpinto en mateno
siluetas je verda belo.

Songxojn realigas en beno
sxi per diligent' de abelo
kaj persistemo de kamelo,
gxis pompa doktorigxsoleno.

Arka, montpinto en mateno!

* Lauxsenca traduko de sxia nomo