Invito al brazilaj esperantistoj

En la nacia tago ne forgesu esperanton!
La 7-an de septembro, okazu granda brazila agado!

Mi invitas vin, kaj al ĉiuj samlandanoj, aŭskulti la tuttempan tutesperantan retradion dum referenca tago por nia nacio. Vi simple devas musklaki sur unu el la jenaj ligiloj kaj havi iomete da tempo por aŭskultado.

http://esperanto-radio.com
http://muzaiko.info
esperanto-radio.com/muzaiko
www.radionomy.com/fr/radio/muzaikoinfo

Por ke ni poste kontrolu nian tagan atingon sur la paĝo "Statistikoj" de Muzaiko:

http://muzaiko.info/pri-muzaiko/statistikoj

Laŭ muzaikaj statistikoj la maksimuma nombro de aŭskultantoj estas 66.
Ĉu ni brazilanoj sukcesos superi tiun markon en la nacia tago?
Jes! Se vi simple musklakos Muzaikon por iomete aŭdi en la 7-a de septembro.

Muzaiko la tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio-kanalo.

ĉe facebook: https://www.facebook.com/events/436083369840852/

Tre dankas vian kontribuon,
Ario