"Kelkaj aferoj okazas en nia vivo, kaj ni ne volas, ke ili estu forgesitaj. Ĉi tie en forma de artikolo, mi provas arigi eton de miaj spertoj koncerne al esperanto. Mi jam aŭdis ĉion neimageblan rilate al esperanto, fojfoje kun antaŭjuĝa moko sen ajn respekta konsidero: mikso de ĉiuj lingvojn; patrino de ĉiuj lingvoj ekzistantaj; latina fratino; de la sannoma sekto esperanto; lingvo de la spiritoj, anĝeloj, anarkiistoj, komunistoj, judoj, spiritistoj, ateistoj, robotoj, spiritistoj, framasonoj, lingvistoj... de la diablo!" -- "Ĉi tiu estas ankoraŭ freŝa artikolo, do trafebla de korektoj. Mi dankas helpojn kaj sugestojn!"
Inter ni estas jam tre sciigite, ke granda parto, eble la plejmulto, da brazilaj esperantistoj estas spiritistoj. Inter la ceteraj troviĝas ateistoj -- la plej multon la ateistoj kiujn mi konas troviĝas inter la esperantistoj. Alia granda parto de brazilaj esperantistoj estas evidente katolikistoj. Sed esti katolikistoj en Brazilo, signifas parte estis tradiciaj (laŭŝajne ortodoksaj); parte "dikredante" inklinaj (karismantoj); parte spiritualisme inklinaj (budhismo, spiritismo, afrikdevenaj religioj kiel umbando kaj kandombleo, k.a.). Al konsiderinda parto de la katolikistoj, oni nomas la "ne-praktikantoj", al kiuj ne gravas la "religiaj gvidiloj", kaj religio praktike resumiĝas je la katolikaj baptofesto, la nuptofesto kaj la funebra meso (post-septaga meso), krom festoj laŭ la sanktuloj, tre intime ligitaj kun la folkloroj festoj, ekzemple juniaj festoj dum kiu oni omaĝas Santkajn Johanon, Josefon kaj kaj Antonon.
Tial konsente aŭ ne konsente estas grava "kontraŭkredeco" laŭ la pensmanieroj de la tiel nomataj "dikredantoj", homoj el diversaj varioj el la protestanta eklezio. Tiuj lastaj fervore kredas laŭlitere ĉiujn liniojn de la kristana biblio: Adamo kaj Eva; Jonas kaj la Baleno; La Ŝipo de Noa; Turo de Babelo; ktp. La nura mirinda biblia epizodo kiun ili ne kredas temas pri la virgeco de Maria, kiu estas konservita de la katolikistoj.
Mi devenas de familio grandparte katolika, sed ĉia katolikisto aŭ ne citita supre troviĝas en mia familio. Tuŝante la katolikan flankon ekzemple, estas tiuj pli fervoraj kiuj kulturas surgenuiĝi antaŭ sanktaj portetroj ĉiutage, dum estas aliaj kiuj lasas la infanojn ludi sanktajn statuetojn kiel pupojn. Estas aliaj kiuj ne kulturas sanktaĵojn, tre simile al la "dikredantoj", tamen estas aliaj kiuj ne kredas miraklojn, sed tion la "dikredantoj" forte kredas! Multaj kredas reenkarniĝon kiel la "spiritualistoj".
Tiel oni povas aserti, ke ekzistas reale granda motivo por ke esperanto estu ne favore konsiderata far la fervoraj "dikredantoj". Unue, grava parto de esperantistoj estas spiritistoj. La dikredantaj radioprogramoj anoncas ĉiutage, ke spiritismo estas afero de la diablo. Do, kiel dirite, la spiritistoj "enmetas la diablon en la homoj kaj ili forpelas". Alia granda parto kiu estas katolika estas la "idolistoj" (ankaŭ idolumadoj kiel al Kardek, al Budho inkluziviĝas, eĉ Zamenhof). Laŭ ili la sola idolo adorinda estu la "Sinjorido", neniu rajtas ankaŭ esti tia.
Tial mi klopodis klarigi la situacion, bazinte grandparte sur mia propra familio, najbaroj, laborejo kaj lernejo, por enkonduki la titola temo "La Diablo kaj Esperanto", koncerne precipe la dikredantojn (de protestant-idaj religioj foje nomataj elektronikaj religioj, pro amase rimedi per la elektronikaj medioj) kaj homoj al tiuj eklezioj inklinaj. Oni povas resumi la dikredantojn je homoj kiuj laŭlitere kredas la kristanan biblion: ekde Adamo kaj Eva ĝis Apokalipso, kredi Noan kaj Babelan Turon. Ĉu tio tre malfavoras al esperanto?. Eble ne, dependas de intereso!
Iam mi eniris beletran fakultaton, tamen nur ĝis la mezon ĉar mi tuj alivojis al komputikan fakon. Tuŝi esperanton ĉe lernejo (same kiel en diversaj aliaj ejoj) en Brazilo estas kiel dividi en du rivalajn futbalajn apogantarojn, almenaŭ inter tiuj kiuj ion scias pri (ĉar multaj eĉ neniam aŭdis pri la vorto esperanto, do tuj rezignetas). Parto tre favoras, kvankam ne interesemas, parte malfavoras, ne malofte per radikala sinteno (kredeble temas pro la minaco kontraŭ ties granda strebo lerni la anglan -- mi jam konstatis). Sed ne gravas; ĉar mi ne emas ĉiaoportune fanfaroni pri esperanto, miaopinie tio estas kibica sinteno; tamen ili mem malkovris pri esperanto; do tiel mi diris ke mi bonege scias pri esperanto; do multaj mokvolis testi mim per tre strangajn konstruojn; "Kiel diri tion en esperanto?"; tiasituacie mi neniel hezistis; esperantigis fierege kion ajn petitajn; Krokodile! kial ne? Inter neesperantistoj mi estas doktoro; tio estas pro imponeta respekto.
Jen iu hejma tasko por la fakultato, kompreneble en iu sabata tago venis mian hejmon klaskolegon por ke ĝin ni faru. Tiu deklarita "dikredanto", ekvidinte la "Esperanto" skribitan sur mian librobretaro... Bone! Mi ekaŭdi verediktan komdamnon kontraŭ esperanto. Esperanto estas afero de la diablo. Kial? Mi kuriozis. Kompreneble pro nia granda rilanto dum du jarojn la sama fakultato, kun pli la intima kuraĝo interparoli, li do komencis klarigi al mi:
"Jes, Ja! Esperanto fakte estas tre mirinda kaj bela lingvo, tre inteligenta sendube. Tamen la diablo estas egege inteligenta. Li povas krei aferojn konsentinde tre mirindajn kaj allogajn. Sed tio estas por altiri la homajn mensojn por poste konduki al la infero. Tial, orinaraj homoj ne kapablas vidi la diablajn aferojn, ĉar la diablo estas tre inteligenta kaj tial granda trompomajstro [...] En mia eklezio, mi, kiel inter la pli kleraj homoj, kun kune aliaj gravaj homoj de la preĝejo, partoprenas en speco de sekreta agentejo por malkaŝi la diablajn aferojn, kiuj ekstere konvikas ke temas pri tre bona kaj bela afero, sed interne estas inteligenta trompaĵo de la diablo por altiri la homajn animojn. Vi ne povas vidi, sed nia agentejo estas specialista pri tio." Bone! Respekte al tiu detektiva klera amiko, mi lasas skribi plu... sufiĉas. Kompreneble ankaŭ li ĉefe tuŝis pri la Turo de Babelo, ni ne rajtas rekonstrui ĝin!
Sed ni ne malĝoju ĉar nia amiko pensas/opinias malsame. Kiel esperantistoj, ni ĉiam estu toleremaj kaj respektemaj, ĉu? Al mi granda eco fojfoje trovata inter la esperantistoj. Male, kiun motivon ni havas por lerni esperanton? Por grupigado de similulojn? En la praktiko oni atestas, ke tute ne. Do vivu nian diversecon! Ne ĉio estas nefleksebla, jen alies opinio far alia homo el sama aŭ similega eklezio:
Sankta Semajno. Rekontiĝo de kelkaj esperantistaj amikoj dum tiuj feritagoj ĉe akvofaloj ene de la naturo. Nokto de plenstela ĉielo kaj intimaj paroloj ĉirkaŭ lumiga fajro. Esperantista edzino dikredantino manisfestis sian opinion pri esperanto: "Mi apogas esperanton, ĉar en la biblio diriĝas, se estis la deziro de dio ke la homojn ne parolu la saman lingvon, do esperanto aperis por ke la angla ne fariĝu unu sola lingvo por ĉiuj. Kaj Zamenhof estis judo, el la elektita popolo de dio." - Kompreble ŝi agordis siajn pensojn por pravigi la edzon favoran al esperanton, ĉar psikologie ni homoj havas grandan facilecon agordi niajn pensojn al la plej favoraj kaj avantaĝaj cirkonstancoj, male ni freneziĝus.
Bedaŭrinde mi neniam plu vidis mian kleran detektivan amikon. Nun mi nur imagas kion okazos se mi estus koninta la dikretandinon antaŭ ol lin. Ĉu esperanto kontraŭas aŭ ne la Turon de Babelon? Ĉu ĝi estas aŭ ne diabla afero?
Tamen trian kaj kvaran gedikredantoj mi surprizigis per alian pensmaniero, ke.ne temas pri diabla afero: estas dia rekompenso ke la angla estas la esperanto kiu venkis! Sufiĉas rigardi kiel dio favoras al Usono, ĉar la plejmulto estas "dikredantoj" aŭ "elektitoj" (ne katolikistoj nek spiritistoj nek budhistoj, nek islamano...). Male vidu Afrikon kaj la indiĝenaj popolojn, kiom da sufero kvankvam multaj dioj.
Post kiam mi raportis tiuj okazoj al du amikinoj el germanio kaj svedio, ankaŭ al samideano el Usono. Mi denove miris pli iliaj opinioj rilate al esperantoj. La usonano ekzemple, lernis esperanton por fini la malavantaĝon ĉar multaj eksterlandanoj, eĉ devige, parolas du lingvojn (ordinare nacian kaj anglan), ĉar li denaske parolas la anglan, do kial ne esperanton por la dua? Pri la eŭropaninoj, devenintaj el protestantaj familioj, trivas ke ilia pensmaniero, inklusive rilate al esperanto, pli similas al la miaj (samideano el katolika familio) ol de la brazilaj protestantoj. Kaj ambaŭ junulinoj opiniis, ke male mi (kiel multaj aliaj brazilaj katolikistoj) estas tre ateisma por esti konsiderata katoliko far la eŭropaj katolikistoj. Ĉu vere? Ĝis nun mi ne scipovas. Per esperanto mi ankaŭ havis bonan rilaton kun polaj gejunuloj. Religie nia diferenco estas nur noma kaj devena (unu Vatikana, alia Ortodoksa), ĉio dependas nur de generacioj: la avoj estas fervoraj, la patroj laŭvolaj, kaj ni liberaj kaj toleraj. Tamen el ĉio ĉi ni kune havas similan probolemon: la antaŭjuĝon kontraŭ esperanto.
Konklude, antaŭjuĝo ne bezonas koherecon, sufiĉas ke oni volu havi ĝin.
Ĉar mi kredas, ke ni povas tiri el malprofitoj profitojn, igi malavantaĝon en avantaĝon, do mi eĉ dankas la antaŭjuĝantojn de esperanto. Almenaŭ tiel ili kontribuas por plifortigi la rilaton inter la esperantistoj, konsekvence lernigas nin estis toleremaj kaj kunvivi kun la diverseco. Ju pli oni antaŭjuĝas esperanton, des pli ni ankoraŭ indikas, ke ni ne sufiĉe sukcesis starigi la respekton pri ĝi. Miaopinie ni havas, antaŭ ĉio, tre da laboroj por starigi la necesan respekton pri esperanto, pli ol "devigigi la lingvon de la diablo".
Delonga amiko mia (laŭ li amanto de la kaj luterana kaj prebisterana eklezioj - mi nur diris bone!), diris, ke mi estas kuraĝa tuŝi tiklan punkton. Do fidinte, ke mi honeste tradukis nacien al li, li nur avertis, aŭ konsilis, ke mi ne uzu la vorton "dikredantoj" por tiuj varioj de protestant-idaj homoj (eble ne nur ) de Brazilo. Ke prefere mi uzu simple "kreduloj". Ĉar "dikredantoj" ĉiuj religuloj estas, ĉar ĉiuj religioj kredas dion. Ĉar eble mi ne tujos korekti la tekston, do mi pardonpetas kaj lasas ĉi tiun noton.
Li bedaŭris ne scii esperanton! -- Kaj mi nur diris, bone!*
Sign-in to post a comment.