January 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

November 2008 (2)
September 2008 (1)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (4)
February 2008 (1)
January 2008 (7)

January 2nd, 2008

Kruela disigxo

 

 

 

Kruela disigxo

__laux cxinesko Sopir'al sudo

Printempo
ankoraux frida
vi diris,ke vi iros
kun adiaux' perfida
jxaluzo rida

Cxu vere?
vi ne diris foriri
dum lasta amrenkonto
vi hastas ja foriri?
mi jam kapgiris.

Jam palas
vizagxo via
Kapkline mi amsopiras
vin kun amkoro pia
jam tre ebria.

Matene
mi vokis ne vin
neniu diris al mi
al kie mi vidus vin
Mi vokis plu vin

Sendanke
kaj senkompate
Vi trafas mian koron
per glavo sangobata
Sen spur'korbata.

 

Published at 01:23 / 0 comments / 223 visits
This post is public

January 2nd, 2008

viro pasxanta nokte

viro pasxanta nokte
---laǔ cxineska Tianjinsha

sur dezert' serpenta
pasxis vir' trist-senta
frido, trist' turmenta
nokt' silenta
ehxas vocx' lamenta

Published at 01:27 / 0 comments / 141 visits
This post is public

January 2nd, 2008

Responde al S-rino K

Responde al S-rino K (夜行船.答K女士)

__laǔ cxinesko Yexingchuan

 

galopis vagonaro

en pluvo

larmvualo 

nebuligis

du okulojn

cxe mi nur amaro

  

cxielo, sur altaro

vi bontenu

karan paron

ne  disigxu

tempo pasis

sopir' en pensklaro
Published at 01:33 / 2 comments / 751 visits
This post is public

January 6, 2008

Ĉinesko furoras en Ĉinio

Ĉinesko furoras en Ĉinio Okaze de la 7-a Ĉina Esperanto-Kongreso okazinta en Kantono, je la 9-a de decembro, la 1-a Seminario pri Ĉinesko okaziĝis kun pli ol 50 partoprenantoj el diversaj partoj de Ĉinio. Tiu prizorganto de la forumo “lernado de Esperanto”,ankaŭ fama ĉineskisto Vejdo prezidis la Seminarion.fama verkisto kaj ĉineskisto Guozhu prelegis ĉefteme. Li, kun granda emocio, resumis atingojn akiritajn dum 33 jaroj en pionira kreado kaj tradukado de ĉineskaj poemoj. Laŭ la statistiko en lia prelego, ĉineskistoj jam elbakis 631 titolojn kun pli ol 1400 poemoj per 94 diversaj ĉineskaj skemoj dum 33 jaroj. Post lia prelego, oni okazigis la premieran ceremonion de kvin libroj pri ĉinesko. La prelegon sekvis memvolaj paroladoj. Inter ili troviĝis konataj vizaĝoj de ĉineskistoj Even, Sceto, Li Weilun k.a.

Ekde la pasinta jaro Vejdo fondis rubrikon “Ĉinesko”en la forumo “lernado de Esperanto”,en kiu sinsekve aperis kelkaj verkantoj de ĉinesko,ili provis uzi la fiksforman poetikon verki poemojn,kiuj estis publikigitaj en la forumo,poste S-ro Vejdo kompilis kelkajn elektronikajn librojn de ĉineskoj.iom post iom la verkantoj de ĉinesko pli multiĝas, ĝis nun ĉirk.25 personoj aliĝis al la teamo de ĉineskistoj.Espereble la ĉineska verkado en ĉinio prosperas glate, ĉinesko fariĝos kiel literatura skolo en Esperantujo. ------------------------------------------------------------- P.S.kvin libroj pri ĉinesko: Ŝlosilo de Ĉinesko (Guozhu), Sekretaj Ĉineskoj (Lily), Ezopa Saĝo (Vejdo),300 Sopir-al-Sudoj kaj Ĉineske (1973-2007.10.) (ĉiuj elŝuteblaj ĉe www.elerno.cn/elibroj.htm).

Published at 12:17 / 4 comments / 826 visits
This post is public

January 7, 2008

Al S-ro Imre Szabo

Al S-ro Imre Szabo

laŭ ĉinesko Yexingchuan

 

 

hej, poeto abela

hungara

altnivela

donas al ni

ĉineskversojn

kun pejzaĝ’ fabela

 

poemo via bela

priskribas

per lumhela

zorga tuĉo

versimilon

de kreaĵ’ ĉiela

 

 

Kara Imre Szabo,nun mi transdonas tiun cxineskon al vi,kiun nia cxineskisto Vejdo skribis al vi.Li estas fama verkisto precipe en Cxinesko,pardonon al mi,cxar mi kopiis viajn cxineskojn ,kiujn mi publikigis en nia forumo Cxinesko,tio tre kuragxigas niajn legantojn,Koran dankon al vi!

 
 
Published at 15:06 / 2 comments / 584 visits
This post is public

January 29, 2008

Frosta nokto en vintro

Senventaj kaj frostaj kaj negxaj tagoj dum la vintro,jam malfrua vintro,baldaux alvenos la printempo,post nur kelkaj tagoj.Nun estas glacirivera ,ecx kovrita de blanka negxbloko la vasta ebenajxo,homoj haste iras sur la stratoj aux sur la vojo apud la blanka kampo,tiu bela pejagxo estas videbla en nuntempa Cxinio.

Mi revenis de proksima urbo,la radobendo de auxtomobilo griigis la frostigxan negxblokon sur la vojo,pro tio mia auxtomobilo tremis kaj gxi kuris malrapide,hejmreveninte  jam estas la nauxa horo de la nokto.

ekstere estas glaciigxanta mondo, oni ne vidis la lunon, sed la nokto estas blanka kaj magia pro la negxo,tiu bildo oni vidis sxajne en la songxo,ne tiel klara.

mi deziras demandi,kie estas sama vetero kiel en la mia ? Mi  miras,kaj gxuas la eksciton de la vintra nokto.

 

Published at 13:34 / 4 comments / 932 visits
This post is public

January 30, 2008

Rememoro pri rara Lampiro

http://www.elerno.cn/bbs/UploadFile/2008-1/200813001493683.jpg

 Rememoro pri rara Lampiro

  --- Laŭ ĉinesko Busuanzi
 
per persona pen'
nia pionir'
sendis lumon de lampir'
kun persistaspir'.
 
fama veteran',
verda la lampir'
brilas ĉie kun admir',
restas la eskvir' .

En 1983,mi estis 19jara esperantisto,kaj senlaborulo,mi kaj kelkaj kunlernantoj kunredaktis mimeografian revueton "La verda stelo",kiun eldonis monate kiel dulingva informilo de nia grupo,sxajnas al mi la preskvanto de la revuo je 80 ekzempleroj,ni sendis tiujn al aliaj E-grupoj por intersxangxo de Esp-tajxoj,laux mia memoro,ni ricevis cxirk.50 gazetetojn ,kiujn aliaj esp-tistoj eldonis en aliaj lokoj.

laux mia impreso la plej bela el tiuj ricevitaj gazeteoj estas "La verda lampiro",kiun redaktis kaj garvuris (mimeografie)kaj eldonis unu sola individuo,Lia nomo estas Zhang linrui,nun li jam estis forpasinta,li eldonis cxirk.250 numerojn ,kiujn la legantoj  de la gazeteto bone konservis  por foliumado ,cxar gxi estas tro bela kiel rara memorajxo. 

 

Published at 14:24 / 1 comment / 772 visits
This post is public

( 7 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...