Cxi tie jam estas frosta vintro,
Mi revenis de alia loko,nun estas malvarma vetero ekster la domo,certe mi estas tremanta pro la malvarmega atako....
Nun estas varma kaj komforta en la domo,la varmfluo de la varmejo varmigas tiujn cxambrojn,en kiuj mi kaj miaj kolegoj laboras cxiutage,tio estas komforta kaj plezura afero.
Neniu volas iri eksteren por sperti la malvarmegan veteron,malgraux brilas la suno, kaj homoj haste pasas sur la stratoj,cxio estas orda kaj regula...
cxi tie estas nordokcidenta parto de Cxinio,nun jam estas profunda vintro,ankoraux ne negxis ecx unufoje.
Nun mi estas iom okupata pro diversaj aferoj,kiujn mi devas plenumi gxustatempe,mi deziras resti nur en varma cxambro kun gxojoj kaj varma etoso ,elkore mi esperas,ke vi estu ankaux gxoja kaj felicxa en via varma cxambro....
Send a message
Search for members
Genoveva says:
Ĉi-tie,ne ankoraŭ alvenas la vintro.
Staras agrabla temperaturo por promeni tra la arbaro.
Amike
Ardo says:
Oni deziras resti en komforta cxambro kun plezura humoro,certe jes.
Nun cxi tie noktigxas, ekster domo pluvas ,negxas kaj ventas...
Mi revenis en mia hejmo,kaj ekstarigis mian komputilon por tajpi...
videbla pejzagxo estas ekster fenestroj...
iom flavaj kaj brilantaj lampoj dissendas lumon ..homoj pasas haste sur la stratoj...auxtoj kuras fulme...la pluvgutoj aux negxeroj flosas dense...cxu nebulo en nigra nokto ,kiu vualis belan pejzagxon....