About this blog

  • 25 posts
  • 9 874 visits
November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

November 24, 2008

Jarfine (浣溪纱、岁暮)

laǔ ĉinesko Huanxisha



Alternis la sezonoj

jam pasis jar’ sen tono

mi vivas sen la krono



Novjaro baldaǔ venos

mi volos fari bonon

sed ĉasos sen redonon

Published at 07:36 ( 2 comments / 702 visits )
This post is public

November 20, 2008

Jam estas frosta vintro

Cxi tie jam estas frosta vintro,

Mi revenis de alia loko,nun estas malvarma vetero ekster la domo,certe mi estas tremanta pro la malvarmega atako....

Nun estas varma kaj komforta en la domo,la varmfluo de la varmejo varmigas tiujn cxambrojn,en kiuj mi kaj miaj kolegoj laboras cxiutage,tio estas komforta kaj plezura afero.

Neniu volas iri eksteren por sperti la malvarmegan veteron,malgraux brilas la suno, kaj homoj haste pasas sur la stratoj,cxio estas orda kaj regula...

cxi tie estas nordokcidenta parto de Cxinio,nun jam estas profunda vintro,ankoraux ne negxis ecx unufoje.

Nun mi estas iom okupata pro diversaj aferoj,kiujn mi devas plenumi gxustatempe,mi deziras resti nur en varma cxambro kun gxojoj kaj varma etoso ,elkore mi esperas,ke vi estu ankaux gxoja kaj felicxa en via varma cxambro....

Published at 03:27 ( 2 comments / 293 visits )
This post is public

September 8, 2008

Sentitolo

Jam forpasis tiom da tagoj.

Cxe mi okazis multaj aferoj,kaj mi estas tre laca,mia penso svenis pro tiuj postlasitaj memoroj pri pasintaj aferoj,kun gxojo kaj malgxojo,kun embaraso kaj espero mi pasxis piedo post piedo,unu revo vaporigxis,sekvis la novan revon,cxu kelkaj el tiuj revoj efektivigxus?fakte parte sukcesis....

Mia filo eniris al iun universitaton,kiun li ne preferas kiel ia ideala loko por plua studado...sed nun li estas gxoja ,cxar li vivas gaje kun multaj studentoj(nove konataj ).

Nun mi kaj mia edzino estas iom solaj,ni sidas mute en mia hejmo,sxajne cxio sxangxigxis alispeca en la vivo.la ardaj sopiroj kun veraj amoj al mia filo regas nian koron...

Published at 11:00 ( 0 comments / 284 visits )
This post is public

August 8, 2008

partoprenantoj de la 7a ĉina tutlanda kongreso de Esperanto

 

DSC 0263
DSC 0263
  

Chen Haosu (prezidanto de CxEL)parolas en kongreso
Chen Haosu (prezidanto de CxEL…

en kongresejo
en kongresejo

alia foto pri la inauxguro
alia foto pri la inauxguro

Lauxlum (Akademiano de UEA) kaj Pollanda esp-tistino
Lauxlum (Akademiano de UEA) ka…

Du Esp-verkisto babilis arde
Du Esp-verkisto babilis arde

Vandant kaj mi .
Vandant kaj mi .

Tempo:la 6a ĝis 10a de decembro 2007

Loko:Guangzhou,ĉefurbo de Guangdonga provinco

Partoprenantoj:ĉirk.300 geesp-tistoj el diversaj provincoj de Ĉinio,ankaŭ kelkaj el fremdlando.

Published at 01:53 ( 0 comments / 197 visits )
This post is public

July 4, 2008

Tro okupataj tagoj

La vento blovis kaj pluvo flosis dum pasintaj tagoj de junio,la tempo rapide pasis,ankuax mi preterpasis ĉe mia blogo kaj ne eniris por legi mesaĝojn,kiujn geamikoj skribis al mi.

Tro multaj aferoj okazis al mi,mia filo devas partopreni la ekzamenon por sin aligi al universitato,tio estas grava afero en nuntempa ĉinio,kiel konkuranto li devas fari sufiĉan preparon en la lernejaj taskoj,ĝis nun li finis la ekamenon,la rezulto de la ekzameno estas konforma por sin aligi al universitato ĝeneraliga,sed ne la fama.la plej malfacila afero estas la elekto de universitato. ĉirk.300 miloj da ekzamenantoj svarmas por sin aligi kiel studentoj en limigaj universitatoj.Mi embarasas pro la sencela elekto.

Alie mia patrino enhospitaliĝis pro la kormalsano.miaj familianoj alterne akompanis ŝin ĉe la malsana lito.nun ŝia malsano estis iom boniĝanta.

Ankaŭ urĝas multaj oficaj aferoj,kiujn  mi devas fari en datitaj tagoj.ŝajne mi estas energia kaj kapabla.

Vere tro okupataj tagoj en junio,eĉ ĝis la fino de julio...

 

Published at 01:25 ( 2 comments / 288 visits )
This post is public

May 31, 2008

la tero ankoraux skuigxas senhalte

Jam 18 tagojn post la tertremo de Wenchuan,oni ankoraux ne eliris de la konsternigxo de la katastrofo.gxis nun la tero skuigxas senhalte,laux la statistiko de iu institucio la postaj tertremoj okazis je 9304 fojoj,interalie 189 fojoj superis 4an  gradon.jam konfirmitaj viktimoj pro la tertremo estas 68858 homoj,ankoraux 18618 homoj  ne estas trovitaj .

Kia terura kaj kruela katastrofo!kiu donis al cxinoj grandan perdon kaj doloron,multaj bonkoraj homoj ,kaj iuj organizoj kaj registaraj institucioj ofereme helpis tiujn plagintojn,tio estas kortusxa  amo kaj entuziasmo ,ni cxiuj bone memoras pri tio enkore cxiam.

La tretremo ne haltis,jxus mi sentas ian skuadon,cxu ankoraux alvenus iom pli forta tertremo?neniu scias tion.ni ne estos tiel konsternigxa,cxar ni povos elteni la atakon.

Published at 02:56 ( 2 comments / 331 visits )
This post is public

May 13, 2008

Forta tertremo skuis duonan parton de Cxinio

Je la 28 minutoj post 14a de la 12a de majo skuigxis diversloke de dekkelkaj provincoj en Cxinio,tiam oni tuj konsciis ,ke la tertremo okazis.Poste la registaro elsendis informon:la forta tertremo je la 7.8 grado okazis en Wenchuan gubernio de provinco Sichuan ,kie estas multmonta regiono,la trafiko ne estas tiel flua ,precipe post la tertremo la vojoj kondukantaj al la centro de tertremo  estis interrompitaj.

La tertremo ondis al kelkaj dekaj provincoj de Ĉinio , ekz:Pekino, Ŝanhajo, Tianjing, Chongqing, Ningxia, Gansu, Qinghai, Shaaxi, Shanxi, Shandong, Henan, Hubei, Hunan, Guizhou, Yunnan, Tibeto, Jiangsu, Zhejiang, Hongkongo kaj Tajvano ,ecx ankaux al Vejtmanio kaj Tailando.

Gxis nun ni jam informigxinte ,ke tie mortis cxirk.10000 homoj pro la forta tertremo,tiuj senditaj help-savantoj de la registaro ne sukcesis proksimigxi al la tertrema centro gxis nun.Imageble, (laux la tertrema grado) la nombro de mortintoj ankoraux pligrandigxos .

Tio estas tre granda katastrofo en Cxinio, ankaux ecx tra la mondo,La cxina registaro plenenergie faras la savadon al plagintoj.

 

tertremo
tertremo

<embed .http://news.qq.com/zt/2008/dizhen/topic_html/yanshi.htm../>

Published at 01:28 ( 3 comments / 526 visits )
This post is public

May 4, 2008

La reprezentanto de Dalai ekvizitas Pekinon

Hodiaux tagmeze la reprezentanto de Dalai  lamao ekvizitas Pekinon por interkonsiligxi pri la tibeta problemo kun la cxina registaro .Ekde la jaro 2002 gxis nun sinsekve okazis jam je 6 fojoj tiaj konsiligxaj kunvenoj kun la registaro,kiu cxiufoje arangxis vojagxojn kaj renkontojn en Tibeto por faciligi ilin kontaktigxi kun lokaj tibetanoj.

Tiaj kontakttigxoj tre utilis ilin kompreni la staton de nuntempa tibeto.la socia kaj ekonomia evoluo de Tibeto dum 50jaroj havas grandajn sxangxojn ,la popola vivo plibonigxis kaj la socia demokratio estas pliperfekta.la tibetanoj  plenkore spertas la kontenton de la moderna socio en Tibeto.

Published at 06:51 ( 0 comments / 218 visits )
This post is public

April 25, 2008

Diskuton pri Tibeta problemo okazigis ĈRI

 

Diskuton pri Tibeta problemo okazigis ĈRI
 
La 25-an de aprilo Ĉina Radio Internacia okazigis per sia retejo diskuton pri la tibeta problemo por ke ĉiuj aŭskultantoj kaj legantoj pli bone konu fakton de la tumulto en Lasao. La diskuto okazis frumatene de la 2-a horo ĝis la 4-a, laŭ la pekina tempo (GMT+08:00), en speciale starigita babilejo subtenanta la germanan, francan; portugalan, hispanan, italan kaj Esperanton. ĈRI gastigis en babilejo esploriston el la Ĉina Tibetologia Esplorcentro Lian Xiangmin kaj tibetanon Dawa Tsering.Ili konigis al esperantistoj aferojn pri Tibeto kaj respondis tezitajn demandojn.
Jen la protokolo:
 

v Lian Xiangmin
Tuĝjaano, naskiĝis en 1963 en Luxi, gubernio de ĉina suda provinco. Vicesploristo de scienc-esplora administra oficejo sub la Ĉina Tibetologia Esplor-Centro.
v Dawa Tsering
Tibetano kaj laboras en la Ĉina Tibetologia Esploracentro.

Karaj amikoj! Ĉu vi vizitis Tibeton? Ĉu vi deziras koni Tibeton? Tibeto, troviĝanta en la okcidenta parto de Ĉinio, estas mirinda kaj bela regiono. Multaj ĉinoj rigardis ĝin kiel la homan paradizon. Tie estas grandioza Potala-palaco, pitoreska turismejo Ŝangrila, gastamaj indiĝenoj kaj ebriigaj dancoj. Pro funkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo Tibeto prosperas en la turismo kaj tiras al si pli kaj pli multajn fremdlandajn truristojn.
Lastatempe pro la tumulto en Lasao kaj ĝenado al la torĉa stafetado fare de iuj pledantoj por "tibeta sedependeco" en Londono kaj Parizo, Tibeto fariĝis la enfokusiĝo de la internacia socio. Amaskomunikiloj de iuj okcidentaj landoj faris grandan nombron da falsaj raportoj. Niaj aŭskultantoj kaj legantoj sendis al ni leterojn aŭ mesaĝojn. Ili deziras koni disvolviĝon de la evento en Tibeto. Hodiaŭ ni gastigas ĉe ni esploriston el la Ĉina Tibetologia Esplorcentro Lian Xiangmin kaj tibetanon Dawa Tsering. Dum la dialogo ili konigos al vi aferojn pri tibeto kaj respondos viajn demandojn.
Nun ni komencu la dialogon. Bonvolu prezenti viajn demandojn!
La unua demando venas el Kalle Kniivilä: Kial eksterlandaj ĵurnalistoj estis forpelitaj el Tibeto? Se oni volas ke la mondo havu precizan kaj multflankan bildon pri la okazaĵoj tie, ĉu ne ĝuste la ĉeesto de multaj profesiaj ĵurnalistoj el diversaj landoj devus esti la plej bona elirpunkto por tio?
Specialisto: De kie vi informiĝis pri la forpelo de fremdlandaj ĵurnalistoj? Fakte tuj post la evento la ĉina registaro organizis grupon de en- kaj ekster-landaj ĵurnalistoj al Lasao por ke ili konu la fakton de la evento en Lasao. La vizito de fremdlandaj ĵurnalistoj al Tibeto estas tute libera.
(Jam kelkaj retumantoj elmetis siajn demandojn kaj niaj specialistoj respondas unu post la alian, do bonvole pacience atendu!)
Hispana retano Deogracias López Ros demandis: Kun kia sistemo de nacieca aŭtonomeco estas en Tibeto?
Lian Xiangmin: La ĉina konstitucio kaj leĝoj pri aŭtonomeco de naciminoritatataj regionoj preskribas, ke sub la unueca gvidado de la ŝtato en naciminoritataj regionoj oni praktiku la aŭtonomecon, fondu aŭtonamajn instituciojn, kaj plenumu la aŭtonomecon, por administri proprajn aferojn. Tibeto estas unu el ĉinaj aŭtonomaj regionoj; politike per elektado fondas la Popolan Kongreson kaj registaron, kaj tibetanoj enoficiĝas kiel prezidanto de la konstanta komitato de la popola kongreso kaj prezidanto de la popola registaro.
Kulture, tibetnaciecanoj uzas ambaŭ ĝenerale uzatan ĉ
inan lingvon kaj tibetajn lingvon kaj skribaĵon, oni respektas tradiciajn kulturojn kaj kutimojn de tibet-nacieco kaj protekti kaj disvolviĝi tradicia kulturo. Samtempe,civilanoj ĝuas sufiĉan liberecon en kredo de religio.
La ĉina centra registaro finance donas subtenon al Tibeto, akcelas tibetan ekonomian, socian kaj kulturan disvolviĝon kaj protektas tibetan naturan medion.

Itala retano Gabriele Licitra: mi vidis, ke Tibeto havas sian landlimon en mapo, do kial Ĉinio emfazas sian okupon en Tibeto?
Dawa: En la mondo neniu registaro agnoskas, ke Tibeto estas sendependiĝinta lando. De la 13-a jarcento, post kiam la centra registaro de Ĉinio komencis praktiki jurisdikcion al Tibeto, Tibeto neniam sendependiĝis el Ĉinio, tial oni ne povas konfesi, ke Tibeto havas propran landlimon.
 
Nun ni respondu la demandon el esperantisto Fernando, Ĉu ĉielo de Tibeto ankoraŭ estas blua kaj Klara?
Specialisto: Kompreneble la ĉielo de Tibeto estas ankoraǔ blua kaj klara, eĉ pli. Se vi havos ŝancon, vizitu ĝin kaj vi mem sentos la ĉarmon de Tibeto.
 
Germana retano Siegbert: Ĉu estas internacia leĝo pri tio, ke Tibeto estas parto de Ĉinio? Kio signifas la "Aŭtonoma Regiono" de Ĉinio?
Lian Xiangmin: Multaj landoj de la mondo agnoskis, ke Tibeto estas unu el la partoj de Ĉinio, neniu registaro publike agnoskas, ke Tibeto estas sendependa ŝtato. Ekde la 13-a jarcento, ĉina centra registaro komencis fari administracian superregon al Tibeto. Ekde tiam, ĉiuj aferoj, rilataj al Tibeto, devas esti solvitaj de ĉina registaro. Tio estas konsentita de ĉiuj landoj. Internacia leĝo reguligas integrecon kaj suverenecon de ŝtato, oponas kontraŭ iu ajn parto de iu lando sendependiĝi.
Ĉinio estas lando kun 56 naciecoj. La konstitucio kaj legxoj difinas, ke sub gvido de la sxtato, oni plenumu naciecan regionan auxtonomecon en regionoj amase logxataj de naciminoritataj naciecoj. Regiona auxtonoma registaro administras regionajn aferojn. Regionoa auxtonoma registaro unuflanke posedas rajtojn de unua-nivela provinco, aliflanke posedas auxtonomajn rajtojn en politiko, ekonomio kaj kulturo.
 
Nun venas la 6-a demando, Germana retano Helmut demandis: Laŭ mi la problemo pri Tibeto jam disvolviĝis kiel agitado kontraŭ la ĉina registaro. Do, kion vi opinias pri tiu ĉi problemo?

Dawa Tsering: Laŭ mi Tibeto nun troviĝas en la plej bona stadio historie. Tibetaj loĝantoj, inkluzive de tibetanoj penas konstrui sian propran hejmlokon sub la gvidado de la komunista partio de Ĉinio. Laŭ fidindaj donitaĵoj, la produktada nivelo de tibetanoj impetis kompare kun tiu antaŭ la jaro 1959, kaj la religia libereco estas garantiata.
ajne nia diskutado estas tre varma. Dankon pro via entuziasma partopreno en la aktivado! Jen estas demando el itala esperantisto.)
Itala esperantista-retano Gabriella: Kiun lingvon tibetaj lernejoj uzas?
Dawa Tsering: Tibeta Aŭtonoma Regiono reguligis specialan leĝon por garantii uzadon de tibeta lingvo. Tibetaj lernantoj ne nur lernas tibetan lingvon, ĉinan lingvon, sed ankaŭ la anglan lingvon!

(Nia specialisto Dawa estas tibetano, li havas profundan senton pri la evento okazinta en Lasao kaj la naciminoritataj rilatoj.) 
Portugala retano Helder demandis: Kial okazis protesto de tibetanoj kontraŭ la ĉina registaro? Ĉu la protesto celas han-anoj en Tibeto?
Dawa Tsering: Antaŭ nelonge en Tibeto kaj partaj tibeta-naciecaj regionoj okazis krima agado pri batado, frapado, rabado kaj bruligado kaj nun en Tibeto la situacio estas stabila. Tiuj malmultaj perfortuloj damaĝas han-anojn kaj tibetanojn. Ilia perforta agaĉo estas kondamnata de tibetaj divers-naciecaj popolanoj, inkluzive de tibetanoj.
 
(Karaj amikoj, ĉifoja surreta dialogo pri Tibeto subtenas ankaŭ la germanan, francan; portugalan, hispanan kaj italan lingvojn. Do ankaŭ multaj retumantoj el landoj de tiuj lingvoj partoprenas en la aktivadon. Jen estas demando el franca retano.)
Celine demandis: Kiom da proporcio okupas tibetanoj en la loĝantaro de Tibeto?
Dawa Tsering: Laŭ donitaĵoj, en Tibeto estas 2,5 milionoj da tibetanoj kaj ili okupas 95,3% de la tibeta loĝantaro.
 
Multaj retanoj interesiĝas pri nia tibetnacieca specialisto Dawa Tsering. Jen estas alia demando al li.
Germana retano Tim demandis: sinjoro Dawa Tsering: Vi estas tibetano loĝanta en Pekino, kian senton vi havas?
Dawa Tsering: Mi fieras, ke mi estas tibetano. La tibeta nacieco estas grava membro de nia patrolando kaj ĝi havas pompan kulturon kaj longtempan historion. Pekino estas metropolo, ŝi kun sia vasta animo akceptas diversajn kulturojn. Mi povas disvastigas kaj esploras elstaran kulturon de la tibeta nacieco en Pekino kaj en Pekino ankaŭmultaj amikoj havas profundan interesiĝon pri la tibeta kulturo, ili amas Tibeton kaj amas la tibetan kulturon.

Nun ni respondu demandojn el esperantistoj.
Ben : Saluton, Mi volus scii cxu iu faris enketon por scii cxu tibetanoj mem dezirus "sendependigxon" de Cxinio ?Kaj krome kiom da tibetanoj logxas nuntempe en Cxinio (t.e. Cxinio ekster Tibeto) kaj kiom da cxinoj logxas eb Tibeto ? Kia estas la etoso kaj rilatoj inter ili ?Dankon pro via respondoBen el Francio
Specialisto: Laŭ donitaĵoj, en Tibeto estas 2,5 milionoj da tibetanoj. Ili okupas 95,3% de la tibeta loĝantaro kaj la ceteraj estas hanoj kaj aliaj naciminoritatanoj. Laŭ mia scio kaj mia propra sperto, rilatoj inter diversnaciecanoj en Tibeto harmonie vivas.
 
Itala retano Roberto demandis: Mi scias, ke Tibeto estas unu el aŭtonomaj regionoj en Ĉinio. Kiamaniere oni efektivigas la aŭtonomecon?
Lian Xiangmin: La ĉina konstitucio preskribas, ke civitanoj kun la aĝo super 18 jaroj havas la rajton elekti kaj elektiĝi. En Tibeto tibetanoj okupas ĉikraŭ 95% de la tibeta loĝantaro, kaj ĉiuj civitanoj kun la aĝo super 18 jaroj rajtas esti balotantoj. Ili elektas la aŭtonomajn instituciojn de la regiono, gubernioj kaj distriktoj, kiajn la Popola Kongreso kaj la registaroj de diversaj niveloj. Tiuj ĉi institucioj laŭleĝe plenumas la aŭtonomecon kaj administras politikajn, ekonomiajn, kulturajn kaj sociajn aferojn.

Germana retano Tim demandis: sinjoro Dawa Tsering: Vi estas tibetano loĝanta en Pekino, kian senton vi havas?
Dawa Tsering: Mi fieras, ke mi estas tibetano. La tibeta nacieco estas grava membro de nia patrolando kaj ĝi havas pompan kulturon kaj longtempan historion. Pekino estas metropolo, ŝi kun sia vasta animo akceptas diversajn kulturojn. Mi povas disvastigas kaj esploras elstaran kulturon de la tibeta nacieco en Pekino kaj en Pekino ankaŭ multaj amikoj havas profundan interesiĝon pri la tibeta kulturo, ili amas Tibeton kaj amas la tibetan kulturon.

(Nun refoje venas demando el esperantisto Kalle Kniivilä, kiu jam demandis pri forpelo de raportistoj el Tibeto.)
Anonima specialisto skribis: "De kie vi informiĝis pri la forpelo de fremdlandaj ĵurnalistoj?" Tio estas ruza maniero aserti, ke eksterlandaj ĵurnalistoj ne estis forpelitaj. Ĉu efektive vi volas tion aserti?
Lian Xiangmin: En la 14-a de marto okazis en Lasao la krima agaĉo de batado, frakasado, rabado kaj bruligado. La vivo kaj propraĵoj de la popolanoj estis serioze minacataj. Por garantii la sekurecon de fremdlandaj ĵurnalistoj, la loka registaro sendis ilin al sekureca loko. Tio tute ne estas forpelo. Post la stabiliĝo de la situacio en Lasao, la ĉina registaro eĉ organizis grupojn de eksterlandaj ĵurnalistoj al Tibeto.

Franca retano ERNULT  DANIEL: En okcidentaj landoj oni plejparte opinias, ke la ekonomia disvolviĝo de Tibeto nur utilas al hanoj, tamen la ĉina registaro ĉiam esperas bonigi la tutan Tibeton kaj kune disvolviĝi. Kia estas la nuna stato? Kial tibetanoj estas ekskluzivitaj el la disvolviĝo?
Lian Xiangmin: Tibetanoj okupas 95% de la tibeta loĝantaro, tial la ekonomia disvolviĝo en Tibeto utilas al diversnaciecaj loĝantoj. Tibetanoj vaste partoprenas en ekonomiaj kaj sociaj aferoj kaj ankaŭ profitas de la disvolviĝo. Ekzemple, pro la prospero de turismo en Tibeto lokaj popolanoj funkciigas familiajn hotelojn, servas kiel ĉiĉeronoj kaj faras prezentadon al vojaĝantoj.

Itala retano Luca Cipollini demandas: Ŝajnas, ke severa situacio en Tibeto estis konfirmita de viaj komunikaĵoj kaj atento. Kiel vi opinias pri la estonteco de la tibeta situacio? Kiajn rimedojn vi alprenos por harmonigi la han-naciecon kaj aliajn naciecojn?
Lian Xiangmin: Lasao estas urbo kun 200 000 loĝantoj. La 14-an de marto, instigite de Dalai-kliko, preskaŭ mil homoj partoprenis en perforta krima aktivado pri batado, frakasado, rabado kaj bruligado. 15 el 18 mortintoj estis senkulpaj civiluloj, multege da civiluloj estis vunditaj kaj pli ol 1200 butikoj estis detruitaj. Ankaŭ iuj bankoj kaj lernejoj suferis perdiĝon. Nuntempe, Tibeto estas en komplete normaleco. Plejpartaj tibetanoj kaj aliaj naciecanoj komdamnis la perfortan kriman aktivadon. 
La ekonomio kaj la socio de Tibeto antaŭeniĝas. Diversnaciecanoj en Tibeto estas en bona harmonio. Eĉ en "3.14" evento, tibetanoj, hanoj kaj aliaj naciecanoj subtenas kaj helpas unujn la aliajn. Ili kune oponas kontraŭ la perforta krima aktivado.


Ankaŭ vjetnama esperantisto pri aŭtonomeco de Tibeto. 
Nguyen The Lam demandis: Kia diferenco ekzistas inter Tibeto kaj aliaj aŭtonomaj regionoj en Ĉinio? Ĉu ĝi havas pli da privilegioj?
Lian Xiangmin: En Ĉinio estas 5 aŭtonomaj regionoj kaj Tibeto estas unu el ili. Ili posedas samajn rajtojn, tamen la ĉina registaro liveris al Tibeto grandan helpon, monrimedojn kaj materialojn pro tio, ke Tibeto troviĝas sur alta altitudo kaj la naturaj kondiĉoj estas malfacilaj, kaj ankaŭ, ke en la pasinteco Tibeto longe estis sub la servuta reĝimo kaj la ekonomio estis malforta.

(Esperantisto Daniel el Ĉilio zorgas pri origino de Tibeto kaj nia specialisto detale eksplikas pri tio.)
Mi opinias, ke Tibeto ja estas lando… kaj nacio, tamen senŝtata, kiel ĉeĉenio aŭ Eŭskio. Ili estas aparta gento kun aparta kulturo kaj aparta historio. Kial vi ĉiam diras, ke Tibeto estas parto de Ĉinio?
Lian Xiangmin: De la aktikveco Tibeto estas la integra parto de la ĉina teritorio. De pli ol 700 jaroj la centra registaro de Ĉinio plenumas jurisdikcion super Tibeto, tial Tibeto neniam sendependiĝis el Ĉinio.
   Komence de la 20-a jarcento en la tibeta lingvo ne troveblis la vorto "sendependiĝo". En 1888 kaj 1903 Britio dufoje invadis Tibeton kun la intenco enigi Tibeton en la britan influsferon, tamen ĝi fine fiaskis pro la forta rezisto de tibetanoj. En 1904 la brita armeo perforte prenis Lasaon, kaj pro tio Dalai-lamao la 13-a rifuĝis aliloken. La brita armeo trudis al la loka registaro subskribi la Lasaan Konvencion, tamen ministro, sendita de la dinastio Qing al Tibeto, rifuzis subskribi la konvencion pro tio, ke la eksterafera ministerio de la dinastio Qing opiniis, ke la konvencio atencas la ĉinan suverenecon, tial la konvencio aboliĝis.
   

(Antaŭe ni jam respondis demandon el esperantisto Ben, nun nia specialisto respondu alian lian demandon.)
Esperanta retano Ben: kial vi determinis, ke niaj amaskomunikiloj faras falsan raporton pri evento en Tibeto?
Lian Xiangmin: post okazo de marto-14-a evento en Lasao, okcidentaj amaskomunikiloj faris raporton kaj rigardas batadon, frapadon, rabadon kaj bruligadon de perfortuloj kiel pacan proteston. Kelkaj amaskomunikiloj ankaŭ diras, ke trakto de policanoj en Hindio kaj Nepalo al tibetaj secesiistoj intencantaj sendependigi Tibeton, kiu videblas en foto, okazis en Lasao. Kelkaj amaskomunikiloj eĉ faris tajlon pri tiu foto, bonvole vizitu retejon ANTI-CNN, sur kiu estas grandnombra atesto. Tial homoj opinias, ke okcidentaj amaskomunikiloj faras falsan raporton.
 
Franca retano Achille  MIGAN: Ĉu Tibeto estas parto de Ĉinio aŭ estis okupita de Ĉinio? Kial ĉina armeo kaj lamaoj de Tibeto konfliktas? Kian rolon Tibeto ludas en ĉina ekonomio?
Liang Xiangmin: Ekde 13-a jarcento, Tibeto estas parto de Ĉinio. En la perforta evento okazinta en la 14-a de marto, ege malmultaj bonzoj, kiuj oponas kontraŭ ŝtatan leĝon kaj regulon de Budaismo, ili atakis ankaŭ policanojn. Tio ne estas konfliktoj inter ĉina armeo kaj lamaoj, sed estas la detrua agado de la krimuloj, kiuj vestas gazon.
Tibeto havas belan pejzaĝon kaj specialan kulturon, turistoj ĉinaj kaj alilandaj ege intersiĝas pri tio. Tibeto havas ege bonan kondiĉon por disvolvi turisman industrion kaj Tibeto ludas aktivan rolon en tutlanda turisma industrio.
 
Esperantisto Birdeto: Mi opinias stranga ke Ĉinio forpelis ĉiujn ĵurnalistojn el Tibeto, kiam komenciĝis perfortoj. Se vere Ĉinio estus volinta ke la mondo konu la veron, male ĝi estus devinta lasi eniri ĵurnalistojn, ne forpeli ilin, ĉu ne?Alie, mi volas provi klarigi kial oni ne interkompreniĝas inter ĉinoj kaj okcidentanoj. Ĉinoj ne komprenas ke oni riproĉas al ili ion pri Tibeto, ĉar laŭ ĉinoj, nun tibetanoj pli bone vivas.
Lian Xiangmin: La nombro de tibetanoj, kiu uzas tibetlingvon estas pli multe ol tiu de ĉiu epoko antaŭe. La nombro de homoj, kiuj lernas la tibetan lingvon estas pli multe ol tiu de la epoko sub regado de Dalai. Kaj nun la tibeta lingvo estas uzata por komputilo kaj poŝtelefono kaj ankaŭ televizio, radio kaj ĵurnalo vaste uzas la tibetan lingvon. Tibeta Aŭtonoma Regino difinas nepre uzi la tibetan lingvon. Dailai diris ke li jam forlasis sendependigon de Tibeto, tamen kion li deziras? Li deziras apartigi kvaronon de la ĉina teritorio kiel sendependan administran regionon kaj elpeli alinaciecanojn ekstere de Tibeto. Li menciis okazigi demokratian elektadon, kial li servas kiel estro de tiel nomata tibeta ŝtato?

(Mi rimarkis, ke niaj esperantistoj tre aktive partoprenas en nia aktivado. Jen estas demandoj de niaj esperantistoj!)
Esperanta retano Sinzo: Mi informiĝis, ke multaj han-anoj venas al Tibeto kaj tio agresas la tibetan kulturon, ĉu vere?
Dawa Tsering: Tibeto estas unu el aŭtonomaj regionoj de la Ĉina Popola Respubliko. Kiel civitano de Ĉinio, ili rajtas veni al ajna regiono de la lando. Han-anoj venas al Tibeto por fari turismon kaj komercon kaj tio ne estas agreso al la tibeta kulturo. Mi opinias, ke la tibeta kulturo estas kaj abunda kaj profunda kaj ĝi akceptas kulturon de aliaj naciecoj dum sia disvolva procezo. Tibetanoj havas vastan animon, tial tibetanoj ne opinias, ke veno de la han-anoj al Tibeto estas agreso de la tibeta kulturo.

La sekva demando venas el nia esperantisto Sesilia: La ĉina registaro diris, ke multe boniĝas la vivo de tibetanoj nun, do kia estis la vivo de tibetaj servutuloj, kiam Dalai regis Tibeton?
Dawa: Tiam ĉiutage servutuloj devigite kaj senpage laboris en kamparo de Dalai. Ili laboris pli ol 15 horojn ĉiutage kaj ofte estis batitaj. Servutula sistemo tute ne estas paradizo de humanismo. Demokratia reformado ŝanĝis la vivon de servutuloj kaj havigis al ili feliĉon kaj riĉecon.Se Tibeto apartenas al Ĉinio, do kial oni nomis ĝin Tibeto, sed ne Ĉinio?
Ĉiuj lokoj havas siajn nomojn. Ankaŭ Pekino apartenas al Ĉinio kaj estas ĉefurbo de Ĉinio, sed ni ankoraŭ nomas ĝin Pekino. Ni ne povas nomi ĉiujn lokojn per sama nomo.


(Karaj amikoj, jam pasis la difinita tempo pri finiĝo de nia dialogo. Tamen ankoraŭ ne malvarmiĝis entuziasmo de niaj retumantoj. Nun finiĝis demandado kaj ni daŭre respondos la elmetitajn demandojn de retumantoj. Bonvole plu atentu nian retejon!)

Esperantisto Kuniklo: Vi diris: " la ĉina registaro eĉ organizis grupojn de eksterlandaj ĵurnalistoj al Tibeto. " Jes, sed tiuj ĵurnalistoj ne povis paroli kun kiu ili volas, ili ne rajtis veturi kien ili volas. Estis enscenigita vojaĝo, ne vere ĵurnalista. Malfeliĉe, tiu organizita vojaĝo estis nur maskerado. Kiam ĵurnalistoj estos vere liberaj raporti kiel kaj pri kio ili volas en Ĉinio?
Lian Xiangmin: Mi aŭdis, ke tiuj ĵurnalistoj povas libere fari intervjuon. Sed perfortaj krimuloj eble formas minacon al alilandaj ĵurnalistoj. Miaopinie alilandaj ĵurnalistoj povas fari liberan raporton en Ĉinio. Mi mem estis speciale intervjuita de ĵurnalistoj de "Nov-Jorka Tempo" kaj "Voĉo de Usono" kaj aliaj amaskomunikiloj. Intervjuado devas esti tute libera.

La lasta demando venas el esperantisto Ben el Francio: Kiom da tibetanoj logxas nuntempe en Cxinio (t.e. Cxinio ekster Tibeto) kaj kiom da cxinoj logxas eb Tibeto ? Kia estas la etoso kaj rilatoj inter ili ?
Dawa Tsering: en la historio de Tibeto ne troviĝis prononco de ideogramoj pri "sendependeco". De la 13-a jarcento, la ĉina centra registaro efektivigas administradon en Tibeto kaj de tiam Tibeto neniam disiĝas disde la administrado de la centra registaro. Depost tibeta nacieca reformado en la jaro 1959, precipe depost reformado kaj malfermo, vivnivelo de tibetanoj evidente altiĝas.
Nuntempe en Tibeto diversnaciecaj popolanoj, inkluzive de tibetanoj, penas konstrui sian propran hejmlokon, tial ili tute ne eblas postuli "sendependiĝon". En Ĉinio estas ĉirkaŭ 6 milionoj da tibetanoj, kaj tibetanoj okupas 95% de la loĝantaro en Tibeto. Ni povas analizi la rilatojn inter hanoj kaj tibetanoj laŭ diversaj donitaĵoj: unue garantiata per politikrimedoj; due laŭ la loĝado; trie la geedziĝo inter diversnaciecaj popolanoj.
Ĉinio havas Konsititucion, Tibeto havas Aŭtonoman Leĝon de Nacieca Regiono, ili ambaŭ garantias diversajn rajtojn kaj intersojn de tibet-naciecanoj. Nuntempe, tibetanoj kaj han-noj en Tibeto loĝas kune, ne aparte. Nun, ĉiu-jare, multaj tibetanoj kaj han-noj geedziĝas, tiuj aferoj absolute montris, ke rilatoj inter tibetanoj kaj han-noj harmonie kunvivas.


Ni finas la dialogon pro la templimigiteco. Ni laŭeble plej rapide respondos per reta mesaĝo amikojn, kies demandojn ni ne respondis dum la dialogo. Ni dankas niajn gastojn, sinjorojn Lian Xiangmin kaj Dawa Tsering, kaj ankaŭ ĉiujn amikojn pro via ĉeesto. Se vi havas aliajn demandojn aŭ proponojn por nia dialogo, bonvolu sendi mesaĝojn al ni. Jen la adreso: espradio@cri.cn. Ni esperas, ke vi atentos plu pri nia rubriko pri Tibeto. Refojan dankon al vi pro la ĉeesto!
Published at 02:57 ( 1 comment / 269 visits )
This post is public

April 13, 2008

Al Jugxisto Hanchuo en Yangzhou

Al Jugxisto Hanchuo en Yangzhou

Verkis: Dumu

Elcxinigis: Ardo

 

Lontane mi vidis nebulajn monton kaj riveron,

Sudlande ne forvelkis herboj en auxtunofino.

Cxe la dudek kvar pontoj dum helluna cxivespero

ve!kie ludas fluton sorcxe vi al Belulino?

 

 

Apendico:en la cxina originalo:

寄扬州韩绰判官
       

杜牧

青山隐隐水迢迢,

秋尽江南草未凋。

二十四桥明月夜,

玉人何处教吹箫?

Published at 15:05 ( 0 comments / 220 visits )
This post is public

April 5, 2008

Sentitolo

Sentitolo

Verkis: Yang shen (ming-dinastio)

Elĉinigis: Ardo

 

La riverakvo orienten plu torentas,

la ondo ŝaŭmas kaj paseoj jam fragmentas,

la gajnojn kaj fiaskojn oni ne prezentas,

la blua monto ja staras sub firmamento,

la bela ruĝkrepusko zorge min frekventas.

 

blankhara la fiŝisto staras sur insulo ,

li jam kutimas je la ŝanĝoj de eventoj,

Ĝojinte Kun amikoj drinkas sub tegmento ,

Jam spitas tiom da paseoj sentimentaj,

Per kiuj li babilas ĝoje sen lamento.

 

Apendico: la cxina originalo:

临江仙 杨慎

滚滚长江东逝水,浪花淘尽英雄。是非成败转头空, 青山依旧在,几度夕阳红。

白发渔樵江渚上,惯看秋月春风。一壶浊酒喜相逢, 古今多少事,都付笑谈中。

Published at 08:50 ( 6 comments / 499 visits )
This post is public

April 3rd, 2008

La klarhela festo

     La klarhela festo

     Verkis: Dumu(803-852)

Pluveto flirtas dum kalrhela festo,
pasanto pasxas kun korsxira tristo,
Demandu,kie estas la drinkejo ?
Jen"florvilagx'", direktas ties gesto .

Apendico: La cxina originalo

          清    明

            杜牧

清明时节雨纷纷,路上行人欲断魂。

借问酒家何处有,牧童遥指杏花村。

 

 

Published at 06:03 ( 1 comment / 251 visits )
This post is public

April 3rd, 2008

Limeriko

Limeriko

Rememore pri la promenado s-ro Guozhu kun mi en la Tianjiagou pasintjare

Vi kaj mi ekiris sur vojo
sen pluvo ,sen vento kun gxojo
la suno helbrilas
ni gxuon deziras
bildige sonoras la rojo

 

Ardo(胡国鹏):

忆去年与国柱先生同游田家沟

偕君同游漫步行,
无雨无风好心情。
艳阳照晴空,
欢乐满心胸。
小河流水潺潺声。

Cxinigis: Guozhu

 

Published at 01:47 ( 0 comments / 166 visits )
This post is public

March 31, 2008

290 cxinaj studentoj komencas lerni Esperanton

290 Cxinaj studentoj komencis lerni Esperanton.

290 cxinaj studentoj komencis lerni Esperanton en la lernojaro 2008 de la universitato Nanchang. En la nova semestro Pro-rino Gong Xiaofeng (Arko)gvidas tiun kurson dufoje dum cxiusemajno. Esperanto estas instruata oficiale kiel nedeviga leciono. Al finlernantoj,la Jiangxia Esperanto-Asocio donos ĉarman atestilon,kaj aligis aktivajn lernantojn al sia asocio kiel membroj.Nun tiuj lernantoj volas fondi la Esp-asocion de studentoj por pluaj aktivadoj en(aux pri) Esperanto. 

Published at 08:45 ( 3 comments / 333 visits )
This post is public

March 7, 2008

La cxielo grizigxas...

Hodiaux ne hele brilas la cxielo. S-ro Dormema Kato venis en mia babilio QQ,ni havas interesan dialogon.Precipe pri virino. Li sentas sin tre soleca en cxiutaga vivo,kaj nur preferas fari programeron de la retpagxojn de iu institucio. Li jam tre longe ne renkontis ajn virinon,Li estas soifanta en la seksa kontaktigxo.Ho, Li estas malkasxema en sia vivo.cxio estas orda por sia felicxa vivo.

Published at 02:23 ( 0 comments / 358 visits )
This post is public

March 7, 2008

Cxu alvenas la printempo?

Mi ne klare emocias,ke la printempo alvenas cxe mi.
Hodiaux estas la 3a de marto de 2008,lundo,mi devas fari multajn aferojn en mia oficejo,Fakte la laboroj komencas nuntempe en la kuranta jaro ordinare en Cxinio.cxar la printempa festo kaj la lanterna festo sinsekve gxenis nin.

Nun mi deziras skribi ion en mia blogo,gxi restas silenta jam longe.

Hodiaux mi ricevis retleterojn de Jorge Camacho kaj Sceto.
Poste mi renkontis s-ro Vejdo en babililo QQ,Li diris,ke li estas tro okupata por la verkado de erotika temo.en la formo poemo,Ho la pasia fajro bruligas lin cxiam.li estas talenta poeto.

Published at 02:21 ( 0 comments / 515 visits )
This post is public

March 2nd, 2008

Dumnokta songxo

Mi sonĝis vin ĉinokte efemere,

ankoraŭ en printempo estis sude,

sen pluvo, blovas nur zefir' tenere,

Vi promenigis min sur stratoj lude.

 

Ni ridis gaje kaj babilis kvere,

briletas hele l' okulpar' senprude,

vi estas ĉarma bela karaktere,

Ja belulino pompe brilas sude.

 

Min ravis la memor' ensonĝa vere ,

Malgraŭe ĉio restas sonĝ’ etude ,

Vi kaptis mian koron jam konkere,

Mi ĉiam amsopiras vin konklude.

Published at 01:34 ( 1 comment / 359 visits )
This post is public

February 12, 2008

Mi larmis pro la rakonto kortusxa

En profnda nokto mi rigardante la televidon,kiu elsendas la serian rakontan filmon"la sxtuparo al la amo",tiun filmon produktis korea kompanio,nun estas scinigita en la cxina lingvo.
La unuanima amo okais inter junulo ricxa kaj bela knabino,sxi havas povran familion,de sxia knabeco sxi estis forlasita ,ecx trompinta de sxia amiko.la mizeraj aferoj sinsekve okazis al sxi,ecx iu malamikino de la amo faris akcidenton al sxi,finfine sxi gajnis la amon de sxia amanto,sed sxi malsanigxis pro ia miskuracado,sxi estas nesavebla per nuntempa kuracado,sxi devas morti....mia koro estas vundita,mi larmas antaux la televido.......
Published at 07:02 ( 1 comment / 519 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 25 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Ardo

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...