Laŭ ĉina moro hodiaŭ estas la sunperiodo Printempo-komenco. Ĉu vi scias kio estas sunperiodo Printempo-komenco?

En nia lando kvankam oni kutime uzas lun-kalendaron, sed ankaŭ tre atentas la rilaton inter la suno kaj terglobo. En unu jaro ĉinoj havas 24 sunperiodojn. La sunperiodo Printempo-komenco estas unu el ili. Printempo-komenco (4-1 aŭ 5-a de februaro laŭ suna kalendaro) signifas la fino de vintro kaj komenco de printempo, kaj ekde tiu ĉi tago la vetero fariĝas pli kaj pli milda. Lastatempe en nia lando neĝego atakis multajn lokojn, kaj homoj suferas en la neĝ-ŝtormo. Ekde hieraŭ en nia loko la neĝ-ŝtormo haltis kaj suno brilas nun. Hodiaŭ estas bona tago. Mi esperas ke la vetero boniĝos tage post tage.

Post du tagoj estas la Printempa Festo, la plej grava festo en nia lando, Feliĉan Printemp-feston al ĉiuj!