Baldaŭ en nia lando venos la Printempa Festo. Certe Printempa Festo estas la plej grava festo en nia lando. Laŭ la ĉina luna kalendaro, la festo estas la komenco de la nova jaro. Fakte la festo ne nur estas unu tago, sed daŭras Ĉ. duona monato.

Antaŭvespere de la Novjaro (laŭ ĉina luna kalendaro), kutime ĉiuj familianoj kolektiĝas kune kaj ĝuas abundan festenon. Oni eĉ ne dormas nokte, nur babilas pri bondeziroj al aliaj. Kiam horloĝaj nadloj montras la 12-an horon en la noktomezo, tuj eksplodas petardoj. Jen venas la unua mateno de la nova jaro. Mito rakontas, ke en la antikveco estis hommanĝa monstro nomata Nian  Antaŭvespere de ĉiu novjara festo, ĝi elnestiĝis kaj manĝis homojn. Por forpeli Nian, oni ne dormis, kaj eksplodigis petardojn. Matene oni intersalutis pro paco kaj bondeziris por feliĉa vivo en nova jaro. Post kelkaj tagoj, oni vizitis parencojn, amikojn. La festo daŭras ĝis la 15-a de unua monato, la Lanterna Festo. La moro daŭras ĝis hodiaŭ.

En nia lando oni simboligas naskiĝjaron per 12 bestoj. La 12 simbolantaj bestoj laŭviĉe estas muso, bovo, tigero, leporo, drako, serpento,ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko. Laŭ la ĉina tradicio ĉiu jaro portas nomon de unu el tiuj bestoj. Laŭ ĉina luna kalendaro nun estas pork-jaro, do la venonta jaro estos jaro de muso .