July 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

April 2009 (1)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
October 2008 (2)
September 2008 (1)
August 2008 (1)
July 2008 (3)
June 2008 (2)
May 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (2)
December 2007 (4)
November 2007 (2)

July 13, 2008

EuroNews ekdissendas en la araba

 

Jen plia lingvo

Kun ĝojo, mi anoncas ke la eŭropa televidkanalo EuroNews, elstara kiel internacia informkanalo en Eŭropo kaj Afriko, ekdissendis hieraŭ je la 19a (CET) ĉie en la mondo siajn programojn en la araba lingvo. Tiu ĉi dissendado kongruas kun la fondo de la Unio por la Mediteraneo en Parizo ĉi semajnfinon. Mi ĝojas pri tiu ĉi aldono de la araba lingvo, ĉar ĝi estas signo de malfermeco al niaj najbaraj landoj. Male al usonaj internaciaj amaskomunikiloj kiel CNN kiuj trudas la anglan al ĉiuj, eŭropanoj parolas en la lingvoj de la popoloj, kiujn ili celas. La araba ne estas la unua ne-EU-lingvo, kiun aldonis la kanalo. El la 7 jam disponeblaj lingvoj jam estis la rusa. Kaj ankaŭ la portugala estas malfeliĉe
ĉefe dissendata ne pro la ĉeesto de Portugalio en EU, sed ĉar ial la kanalo celas trafi brazilajn orelojn. Kompreneble, brazilanoj estas tamen bonvenaj por spektadi la kanalon! ;-) Eĉ se tiu ĉi strebo al malfermiteco estas salutinda, oni povas bedaŭri ke EuroNews ne celas prioritate trafi eŭropanojn antaŭ ol trafi aliajn mondregionojn kaj ke mankas ankoraŭ tiom da lingvoj por ke plej multe da eŭropanoj povu informiĝi laŭ eŭropa perspektivo en sia lingvo pri okazaĵoj okazantaj eŭrop- kaj mondskale.
Oni ankaŭ povas bedaŭri ke la informoj estas unudirektaj, de Eŭropo al Arabaj Landoj. Kritikeme, oni povas diri ke eŭropanoj celas trudi eŭropan vidpunkton al ceteraj landoj. Devus esti interŝanĝo.

Unio por la Mediteraneo
 

Eŭromediteranea Unio
Eŭromediteranea Unio
La landoj koncernataj de la fondo de tiu ĉi nova Unio estas ĉiuj EU-landoj kaj ĉemaraj landoj de  Norda Afriko (krom Libio) kaj de Mezoriento, entute iom malpli ol 40 landoj kun 800 milionoj da enloĝantoj. Estas bele ke Mediteraneo ne estu konsiderata kiel limo ne transirinda, sed kiel spaco komuna kaj al EU-landoj kaj al ĉirkaŭmediteraneaj landoj. Estas grave pacigi la tutan regionon per komunaj projektoj kaj ke EU-landoj ne nur vivu por si mem. Unua projekto estos protekti la mediteranean ekosistemon kaj komuna starado kontraŭ ties poluado. La nova Unio ankaŭ celas mildigi limecon inter Nordafrikaj Landoj, per konstruado de translimaj vojoj kaj pliigi interŝanĝadon inter EU- kaj mediteraneaj landoj. Mi esperas pri nobla celo de tiu ĉi nova Unio, kaj esperas ke ĝi ne nur estos maniero por EU-landoj plifortigi kontraŭecon al kontraŭleĝa enmigrado. Mi esperas ankaŭ ke ne estas maniero forigi Turkion el interparolado pri sia EU-eniĝo, proponante al ĝi nur aliĝon al tiu mediteranea Unio anstataŭ plenan EU-aliĝon.
Kio estas iom malbona, estas ke tiu kroma Unio, kiu mikse kovras landlimojn povus malfortigi jamajn regionajn Uniojn. Efektive, jam ekzistis la Afrika Unio unuflanke, la Ligo de Arabaj Landoj aliflanke kaj EU. Afriko, aparte nigra Afriko bezonas kunlaboron inter siaj membroŝtatoj, kaj espereble Nordafrikaj Landoj ne seninteresiĝos pri rilatoj kun Nigrafrikaj Landoj.

Perspektivoj el esperantista vidpunkto

La lanĉo de la arablingva aŭdkanalo kongrua kun la fondo de la Unio por la Mediteraneo pruvas ke politiko povas pezi sur la estigado de novaj lingvoj ĉe EuroNews, la televidkanalo do ne tute estas sendependa. Tio esperigas, ke se iam estos premoj por aldonigi esperanton, tio ŝajne eblus. Mi tamen ankoraŭ aldonu ke kelkaj arabaj landoj estas akciuloj de la kanalo, kio UEA ne estas! ;-)

Mi esperas ke EU estos punkto, de kie kunlaborado inter najbaraj landoj ĉirkaŭfirmiĝos, kaj sterniĝos ĉiam pli foren en la mondo. Mi esperas, ke iom post iom mildiĝos landlimoj ke homaro iom post iom unuiĝos, gardante sian diversecon. Mi esperas ke esperanto fariĝu cemento de eŭropa civitaneco unuapaŝe (ĉar tio nuntempe estas plej necesa en EU) kaj ke post kelkaj jardekoj aŭ jarcento (aŭ antaŭe), esperanto fariĝos cemento de tutmonda civitaneco.

La 8 lingvoj de EuroNews estas: la franca, la hispana, la portugala, la germana, la angla, la rusa, la itala kaj la araba. Pri EuroNews, eblas legi pli en esperanto en la lasta EDE-informfolio Eŭropa Voĉo.

Published at 13:47 / 2 comments / 262 visits
This post is public

July 25, 2008

Esperantosurprizo en vendejo de biovaroj

Kirŝbergo ĉe la Jagsto
Kirŝbergo ĉe la Jagsto

De kelkaj monatoj nun, mi loĝas en urbeto de Germanio. Dum pluraj semajnoj, mi faris nutraĵan aĉetadon en vendejo de biologiaj varoj (organikaj). La vendejo estas sufiĉe malgranda kaj ĉefe vendas nutraĵon kaj kelkajn aliajn produktaĵojn. Post esti vizitinta 3 aŭ 4 fojojn la vendejon, unu monato post mia alveno, mi kiel kutime iris plian fojon tien por aĉeti. Tiun ĉi fojon, mi surhavis t-ĉemizon, sur kiu eblas legi la vorton esperanto. Apenaŭ enirinta la butikon, mi aŭdas saluton esperantlingvan BONAN MATENON!!!!!! Mi unue pensis ke oni provas saluti min en la franca, ĉar oni scias ke mi estas franco. Mi opiniis ke mia laca cerbo estas halucinanta. Tamen mi demandis, "ĉu vi parolas esperanton" al la koncerna homo kiu estas la mastrumanto de la vendejo. Kaj li respondis ke jes, nekredeble ĉu ne!! Krome, li lernis memstare, neniam renkontiĝis kun veraj e-parolantoj, ne movadumas, ne vojaĝas. Li eĉ neniam uzis esperanton komputile ĉar simple ne havas retaliron. Li estas unu el tiaj esperantistoj, kiujn ne eblas nombri kaj kiuj grandigas la malcertecon de nia pritaksado de e-parolantoj! Mi kredis min en revo. Renkonti esperantiston izolitan, sen ajna rilato kun la movado, en ĉiutaga kunteksto...  tio estas malofta. Plaĉas al mi ke mi renkontis esperantiston en ne speciale aranĝita renkontiĝo, sed tute hazarde dum ĉiutaga faraĵo.

De tiam, kiam mi iras aĉeti, mi povas paroli esperanton! Tio estas krome sencoplena, ĉar li estas germano kaj mi franco, do ni ja ne havas komunan gepatran lingvon. Mi listigis en esperanto ĉion, kion mi kutime aĉetas, tiel ke li konu la varonomojn. Li tre fieras paroli kun mi en esperanto antaŭ siaj klientoj. La klientoj tute surpriziĝas, ĉar ili ne konas lin parolanta alian lingvon ol la germanan, kaj krome ili demandas sin pri kiu lingvo temas. Nun, la e-lingva vendejestro bone flegas min, kaj demandas kion mi serĉas se ŝajnas ke mi ne trovas la dezirataĵon. Krome, mi ofte ricevas fromaĝon senpage, ĉar tiu, kiun mi gustumas estas laŭ li tiel matura kaj gustume forta, ke neniu germano aĉetus ĝin kaj ĉar mi ŝatas ĝin, li preferas donaci ĝin al mi ol ĝin enrubujigi. ;-)

Tri semajnojn post la ekscio de nia reciproka esperantisteco, mi subite eksciis ke ĉiuj miaj kunlaborantoj en la oficejo jam sciis ke mi parolas esperanton, ĉar la vendejmastrumanto tion rakontis al ĉiuj. Mi neniam ĝis nun vere parolis pri esperanto kun miaj laborkolegoj, sed ili sendube havas la impreson ke esperanto estas jam vaste parolata.

Jen pruvo pri tio ke esperantistoj ne nur estas movadanoj kaj ke eblas renkontiĝi hazarde kun ili surstrate, kvankam tio ja okazas malofte. Ne senesperiĝu pri tio! Mi deziras al vi iam kaj eĉ plurfoje tion sperti! ;-)

Published at 17:17 / 6 comments / 387 visits
This post is public

July 30, 2008

Ĉinio eĉ malpermesas plenan interretan aliron al ĵurnalistoj

Katenaj ringoj
Katenaj ringoj
Por ekhavi la rajton en 2001 organizi la olimpiajn ludojn ĉi-jare, Ĉinio engaĝiĝis progresi koncerne homajn rajtojn kaj parolliberecon. Ni jam sciis ke ĉinaj aŭtoritatoj malhelpas pri plena aliro al interreto por siaj civitanoj, sed ili nun ankaŭ eĉ malpermesas ĝin al fremdaj ĵurnalistoj, kiuj estas en Pekino por raporti pri la olimpiaj ludoj.

Ĉinaj aŭtoritatoj timas pleje ke disponebligo de informoj tra interreto servu kiel perilon por malstabiligo de la lando (okazis tumultoj antaŭ ne longe en la regiono de Ghizou) aŭ simple akrigu bildon de sia reĝimo en ĉinaj mensoj.

Se ĉinoj kiuj nun legas ĉi tiun blogeron ne kredas ke iuj retejoj estas malpermesitaj ĉe ili, (se hazarde Ipernity ne jam estas malpermesita! Eble ĝi estos post ĉeretigo de tiu ĉi blogero!) ili klaku sur la 3 ekzemplaj ligiloj, kaj ili mem spertos, kiel ilia reĝimo prizorgas iliajn opiniojn:

www.bbc.co.uk/

www.amnesty.org/

www.rsf.org

En Ĉinio, la oficiala parolo estas arĝenta, sed silentado estas ora...

Sur la bildo: anstataŭ 5 olimpiaj ringoj, 5 malliberigaj ringoj.

Published at 19:47 / 0 comments / 193 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...