Feo Published on August 6, 2008
by Feo

Feo's blog

Browse posts
Ĉinio cenzuras eron de la enoficiga parolado de Obama
Posted on January 21, 2009
Kanto Nov' Jork belvoĉe kantita en esperanto
Posted on October 28, 2008
2 comments (latest 8 months ago)
Malferma kanto de la videoludo Fina fantazio en esperanto
Posted on October 19, 2008
1 comment (latest 8 months ago)
Nova aspekto por la EDE-informfoliaro
Posted on September 22, 2008
3 comments (latest 11 months ago)
Peresperanta konstruado de biogasejo en Tanzanio
1 comment (latest 8 months ago)
Ĉinio eĉ malpermesas plenan interretan aliron al ĵurnalistoj
Posted on July 30, 2008
Esperantosurprizo en vendejo de biovaroj
Posted on July 25, 2008
6 comments (latest 8 months ago)
EuroNews ekdissendas en la araba
Posted on July 13, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Biogasaj firmaoj kaj esperanto
Posted on June 23, 2008
2 comments (latest 16 months ago)

Keyword tags

esperanto
biogaso
naskeo
tanzanio

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 300 times

Peresperanta konstruado de biogasejo en Tanzanio

Wednesday August 6, 2008 at 08:48PM

Tri blogerojn antaŭe, mi menciis du biogasajn firmaojn, kiuj uzas esperanton ĉe sia retejo. Mi hodiaŭ ĵus malkovris ĉe la blogo de unu el ili, ke la „oficiala“ ;-) esperantisto de Naskeo estis laste en Tanzanio por tie helpi esperantiston konstrui biogasproduktejon. Jen mi tradukis por vi el la franca intervjuon de Damien Delhomme.

Damien Delhomme, industria direktoro de Naskeo Environnement (Naskeo Naturmedio) estis laste en Tanzanio, kie li profitis sian scipovon pri metanigado por konstrui doman metanigujon ĉe loka esperantisto. Damien Delhomme flue parolas esperanton – konstruitan lingvon, elpensitan fine de la 19a jarcento de Ludwig Lejzer Zamenhof kun la celo plifaciligi komunikadon tra la tuta mondo inter homoj, kiuj havas malsamajn gepatrajn lingvojn.

Jen intervjuo kun Damien Delhomme (DD) :


Damien Delhomme, kio decidigis vin konstrui metanigujon dum via restado en Tanzanio?
DD: Mia esperantista kontaktulo, S-ro Monsieur Bramba Jimba, deziris delonge kontrui metanigujon, sed ne trovis provizanton, kiu helpu lin starigi la biogazproduktejon.


Ĉu temas pri konata tekniko en Tanzanio?

DD : Temas pri tekniko, kiu ekdisvolviĝas tie, sed prezoj, kiujn lokaj firmaoj proponas por konstruado de metanigujoj restas sufiĉe malfacile pageblaj per lokaj salajroj.


Kion motivis S-ro Jimba elekti tiun ĉi teknikon?

DD : S-ro Jimba deziris uzi alternativajn energiojn por lukti kontraŭ senarbarigado. Krome, li devis serĉi lignon ĉiam pli malproksime. En lia decido staras kune praktika kaj ekologia celoj.

 

Ĉu vi povas priskribi al ni kelkajn teknikajn elementojn de metanigujo?

DD : Temas pri fermita ujego konstruita el brikoj kaj betono, kies volumo estas 15 kubometrojn. Ene eblas gasigi bovan sterkon, nutraĵrestaĵojn kaj bananarbajn foliojn. La biogaso ekhavita per senoksigena fermentado estas sekve uzata por kuirado aŭ lumigado. Tiu ĉi produktejo helpos ne nur lukti kontraŭ senarbarigado, sed ankaŭ ebligos valorigi organikajn rubojn, kiuj estas renoviĝanta energifonto.

              _________________________________________________________________________

Propra komento: Jen bela ekzemplo de kooperado kaj translandlimigo de scioj kaj teknologio per esperanto. Pli ofte, esperanto utilu por internacia solidareco. Krome, se per esperanto eblas disvolvi novajn konojn konkretajn kaj praktikajn, tio multe helpos valorigi ĝin antaŭ ĉies okuloj.

Mi proponas ke ĉiu, kiu volas skribu komenton en esperanto sekve de lia blogero por gratuli al li pri la konkreta uzado de esperanto dum lia profesiumado. Kaj interparenteze povas esti interese aldoni vian loĝlandon.

 

1 Comment / add your comment?

Roland says:
Mi estas germana fakulo pri biogaso. Bv. Kontakti min. Ni okupigxas interalie pri Cameroon.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...