De kelkaj monatoj nun, mi loĝas en urbeto de Germanio. Dum pluraj semajnoj, mi faris nutraĵan aĉetadon en vendejo de biologiaj varoj (organikaj). La vendejo estas sufiĉe malgranda kaj ĉefe vendas nutraĵon kaj kelkajn aliajn produktaĵojn. Post esti vizitinta 3 aŭ 4 fojojn la vendejon, unu monato post mia alveno, mi kiel kutime iris plian fojon tien por aĉeti. Tiun ĉi fojon, mi surhavis t-ĉemizon, sur kiu eblas legi la vorton esperanto. Apenaŭ enirinta la butikon, mi aŭdas saluton esperantlingvan BONAN MATENON!!!!!! Mi unue pensis ke oni provas saluti min en la franca, ĉar oni scias ke mi estas franco. Mi opiniis ke mia laca cerbo estas halucinanta. Tamen mi demandis, "ĉu vi parolas esperanton" al la koncerna homo kiu estas la mastrumanto de la vendejo. Kaj li respondis ke jes, nekredeble ĉu ne!! Krome, li lernis memstare, neniam renkontiĝis kun veraj e-parolantoj, ne movadumas, ne vojaĝas. Li eĉ neniam uzis esperanton komputile ĉar simple ne havas retaliron. Li estas unu el tiaj esperantistoj, kiujn ne eblas nombri kaj kiuj grandigas la malcertecon de nia pritaksado de e-parolantoj! Mi kredis min en revo. Renkonti esperantiston izolitan, sen ajna rilato kun la movado, en ĉiutaga kunteksto...  tio estas malofta. Plaĉas al mi ke mi renkontis esperantiston en ne speciale aranĝita renkontiĝo, sed tute hazarde dum ĉiutaga faraĵo.

De tiam, kiam mi iras aĉeti, mi povas paroli esperanton! Tio estas krome sencoplena, ĉar li estas germano kaj mi franco, do ni ja ne havas komunan gepatran lingvon. Mi listigis en esperanto ĉion, kion mi kutime aĉetas, tiel ke li konu la varonomojn. Li tre fieras paroli kun mi en esperanto antaŭ siaj klientoj. La klientoj tute surpriziĝas, ĉar ili ne konas lin parolanta alian lingvon ol la germanan, kaj krome ili demandas sin pri kiu lingvo temas. Nun, la e-lingva vendejestro bone flegas min, kaj demandas kion mi serĉas se ŝajnas ke mi ne trovas la dezirataĵon. Krome, mi ofte ricevas fromaĝon senpage, ĉar tiu, kiun mi gustumas estas laŭ li tiel matura kaj gustume forta, ke neniu germano aĉetus ĝin kaj ĉar mi ŝatas ĝin, li preferas donaci ĝin al mi ol ĝin enrubujigi. ;-)

Tri semajnojn post la ekscio de nia reciproka esperantisteco, mi subite eksciis ke ĉiuj miaj kunlaborantoj en la oficejo jam sciis ke mi parolas esperanton, ĉar la vendejmastrumanto tion rakontis al ĉiuj. Mi neniam ĝis nun vere parolis pri esperanto kun miaj laborkolegoj, sed ili sendube havas la impreson ke esperanto estas jam vaste parolata.

Jen pruvo pri tio ke esperantistoj ne nur estas movadanoj kaj ke eblas renkontiĝi hazarde kun ili surstrate, kvankam tio ja okazas malofte. Ne senesperiĝu pri tio! Mi deziras al vi iam kaj eĉ plurfoje tion sperti! ;-)