Feo Published on June 23, 2008
by Feo

Feo's blog

Browse posts
Ĉinio eĉ malpermesas plenan interretan aliron al ĵurnalistoj
Posted on July 30, 2008
Esperantosurprizo en vendejo de biovaroj
Posted on July 25, 2008
6 comments (latest 8 months ago)
EuroNews ekdissendas en la araba
Posted on July 13, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Biogasaj firmaoj kaj esperanto
Posted on June 23, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Kolbasoj kaj biogasproduktejoj
4 comments (latest 17 months ago)
Franco en Germanio
Posted on May 31, 2008
3 comments (latest 8 months ago)
Psiphon: Kontraŭcenzura bitvaro
Posted on February 18, 2008
4 comments (latest 17 months ago)
Monster, la reta labor-peranto, estigis reklamon en (tre baza) esperanto
Posted on February 1st, 2008
10 comments (latest 13 months ago)
Disney en multaj lingvoj
Posted on January 31, 2008
1 comment (latest 21 months ago)

Keyword tags

germanio
biogaso
kolbaso

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 284 times

Kolbasoj kaj biogasproduktejoj

Monday June 23, 2008 at 08:53PM

Lastan semajnon, ĉar ne estis multe por fari en la oficejo, mia estro proponis al mi helpi al amiko  de li (Gärt) kiu havas sian propran unuhoman entreprenon. Kadre de sia laboro, Gärt riparas kaj helpas al farmantoj kaj kultivistoj memkonstrui biogasproduktejon. Fermantigante organikajn rubaĵojn, kiel bestajn fekaĵojn, oni ekhavas gason, kiun eblas uzi kiel energifonton. Per memkonstruado, la instalaĵo estas malpli kosta kaj ja la farmantoj sentas sin pli implikataj en la projekto. Survoje al la domo de Gärt, ni iam haltis kaj li demandis ĉu mi deziras paneton. En Francio, paneto estas kutime ĉokolada (petit pain au chocolat), almenaŭ kiam estas la 10a matene. Ĉar mi pensis ataki longan tagon kun korpa laboro, mi jesis. Mi akompanis lin en la vendejon kiu ne estis panvendejo, sed viandaĵejo. Li petis al la vendistino pretigi paneton kun ena kolbaso. Dio mia, la tranĉaĵo estis 1 centimetron dika kaj ĉirkaŭpasis la panon de 2 centimetroj. Estis pli da kolbaso ol pano. Krome Gärt aĉetis ankaŭ kolbasajn rezervojn por la venontaj tagoj dum kiuj ĉiuplade estis almenaŭ kolbaso. La plej kolbasa tago tamen estis vendredo. Mi tiam estis apud Munkeno. Ni ricevis tagmeze kolbassalaton (nur kolbasojn kun fromaĝo), je posttagmezfina manĝeto, ni manĝis panon kun kolbasoj kaj la vespera manĝaĵo denove estis kolbasoj kun pano! Mi ĝojas fini mian kolbasan semajnon. Mi pli bone komprenas kial estas eble pli da vegetaranoj en Germanio ol en Francio!

En tiu munkena farmbieno, ni laboris ĉe laktoprodukta farmbieno je 100 bovinoj. Jam estis biogasproduktejo, sed la bovisto konstruis kroman parton por ebligi plej bonan gasiĝon de la bovinaj fekaĵoj. Gärt kaj mi devis ligi la malnovan instalaĵon kun la nova per larĝa kanaltubo por fekaĵoj kaj mallarĝa por biogaso. Dank al la bovinaj fekaĵo, la bovisto produktas 100 elekrajn kilovatojn kaj varmon. Krome, li havas sur sia tegmento lumelektrajn sunkaptilojn kiu provizas 30 kilovatojn. Krom produkti lakton, la bovisto produktas 130 kilovatojn. Interese ĉu ne?Kaj estas aliaj multaj tiaj instalaĵoj en Germanio.

4 Comments / add your comment?

Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Kiel funkcias? Ĉu la gaso estas bruligata en malgranda elektrocentralo?
Posted 17 months ago. ( permalink )
Feo says:
Jes, la gaso estas bruligata en porgasa elektrogenerilo. Tio estigas elektron kaj varmon. La varmon povas uzi la farmanto por hejti sian domon, sian akvon kaj plej sprite estas hejtadi tutan domaron, kvartalon per ĝi. Tion oni nomas varmoreto. Ĝis nun, ne estas tre ampleksaj varmoretoj, sed aperonta nova germana leĝo ebligos aĉetadon pli favoran al elektroproduktistoj, kiuj uzas varmoreton, do espereble naskiĝos pli da ili.

Mi povos klarigi pli pri la teknologio en postaj mesaĝoj.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Jes, klarigu pli, kaj ankaŭ daŭrigu la rakontojn pri viaj spertoj, mi petas. Tre interese! (kiel oni povus manĝi tiel multe da kolbasoj?)
Kiom da bovoj konsistigas tiun bovaron? Sed mi ja scias, ke unu bovo povas produkti grandan amason de fekaĵo. Ĉi tie, oni pripensas utiligi tion, ankaŭ.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Feo says:
Mi ĵus revenas de seminario en Svislando pri biomaso.
Jes, jen detalo kiun mi forgesis. La bovaron konsistigis 80 bovinoj!!
Alia afero, la plej energidona substrato ne estas fekaĵo. Eble mi priparolos substratojn alian fojon. ;-)
Posted 17 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...