Feo Published on February 18, 2008
by Feo

Feo's blog

Browse posts
EuroNews ekdissendas en la araba
Posted on July 13, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Biogasaj firmaoj kaj esperanto
Posted on June 23, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Kolbasoj kaj biogasproduktejoj
Posted on June 23, 2008
4 comments (latest 17 months ago)
Franco en Germanio
Posted on May 31, 2008
3 comments (latest 8 months ago)
Psiphon: Kontraŭcenzura bitvaro
4 comments (latest 17 months ago)
Monster, la reta labor-peranto, estigis reklamon en (tre baza) esperanto
Posted on February 1st, 2008
10 comments (latest 13 months ago)
Disney en multaj lingvoj
Posted on January 31, 2008
1 comment (latest 21 months ago)
Forpaso de Claude PIRON
Posted on January 23, 2008
3 comments (latest 17 months ago)
Bonvenon al ĵusaj alvenintoj en la Schengen-spaco!
Posted on December 20, 2007
2 comments (latest 17 months ago)

Keyword tags

cenzuro
interreto
diktaturo
bitvaro
psiphon

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 593 times

Psiphon: Kontraŭcenzura bitvaro

Monday February 18, 2008 at 07:37AM

Emblemo de psifono
Emblemo de psifono
Al Psiphon oni aljuĝis jaŭdon vespere la grandan premion de la jara Ret-esploranto. Tiu bitvaro kreita de kanada laboratorio ebligas eviti cenzuron fare de didakturaj reĝimoj ĉe interreto. Ĝis nun, por tion fari, necesis konektiĝi al eksterlandaj serviloj, sed tiel, retumantoj estis facile identigeblaj.

Psiphon funkcias laŭ modelo iom malsama. Necesas komplico en lando kiu ne suferas cenzuron. Estas la komplico, kiu elŝutas la bitvaron Psiphon kaj sendas la konekt-kodojn al la retanoj en didaktora lando. Tiuj ĉi lastaj eĉ ne bezonas elŝuti la bitvaron, ili simple fore konektiĝas dank al la kodoj, kaj la eksterlanda komputilo utilas kiel "kaŝ-ekrano". La datenoj tiel transsendataj estas ĉifritaj kaj aperas kiel simpla banka transakcio.
"Jen bitvaro, kiu povus utili al ĉiuj ĵurnalistoj kiuj raportos pri la olimpikaj ludoj en Pekino" ironiis Ron Deibert, la laboratoriestro kreinta Psiphon.

Eble bela tasko por esperantistoj estas diskonigi tiun novan rimedon por libera informointerŝanĝado kaj kial ne, eĉ ekuzi ĝin!! Tiu bitvaro kaj esperanto kune konsistigas belan kaj sendube efikan informliberigan koktelon.

 

4 Comments / add your comment?

Feo says:
Pripensinte, eĉ se ŝajnas esti banka transakcio, se ĉifrita konektado longe daŭras kaj ofte ripetiĝas ja ankaŭ tio povas esti suspektinda, kaj des pli se la aŭtoritatuloj rimarkas paralele nenian monĝiron en la bankokonto. Kion vi opinias pri tio?
Posted 21 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Mi aplaŭdas tion! Kie mi enskribiĝas por helpi? :)
Umm, pri via postpensado, se la deprimantoj skribis skripton por malkovri tiajn konektojn, jes ili povus marki tiajn suspektindaj.
Feo, mi ne konas la vorton 'bitvaro'. Kio estas la signifo?
Posted 20 months ago. ( permalink )
Feo says:
Saluton Cindio!!

Dankon pro via reago! ;-)
Bitvaro signifas cifereca varo, tio estas SOFTWARE en la angla, LOGICIEL en la franca.

Ĝis!
Ĝojan paskon.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
tian bitvaron civitanoj de ĉiuj landoj baldaŭ bezonos ...
se oni legas pri la leĝplanoj de diversaj registaroj (inkluzive la franca)....
Posted 17 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...