Mi tre ŝatis trovi ĉe la reto muzikajn videajn kompilaĵojn de Disney-movbildaj filmoj. Estus facile esperantigi tiajn kanzonojn ĉar la orkestraj senparolaj muzikaĵoj elŝuteblas ĉe la reto. Alvokon al tradukemuloj kaj kantemuloj!! ;-)
Jen kelkaj kompilaĵoj el la Liona reĝo:
- la kanzono "vivciklo" en 16 lingvoj
- la kanzono "Ĉu vi sentas amon ĉi-vespere" plurlingva
- la kanzono "Ĉu vi sentas amon ĉi-vespere" en "religiaj" lingvoj (hebrea, greka, araba, itala)
El aliaj filmoj:
- Pokahontas (cetere, pri kio hontas Poka?) :-)
- Dipatrino de Parizo (skandinavaj lingvoj)
- Aladino
Amuziĝu trovante aliajn!!
Send a message
Search for members
Frank Merla says: