Feo Published on December 20, 2007
by Feo

Feo's blog

Browse posts
Psiphon: Kontraŭcenzura bitvaro
Posted on February 18, 2008
4 comments (latest 16 months ago)
Monster, la reta labor-peranto, estigis reklamon en (tre baza) esperanto
Posted on February 1st, 2008
10 comments (latest 13 months ago)
Disney en multaj lingvoj
Posted on January 31, 2008
1 comment (latest 21 months ago)
Forpaso de Claude PIRON
Posted on January 23, 2008
3 comments (latest 16 months ago)
Bonvenon al ĵusaj alvenintoj en la Schengen-spaco!
2 comments (latest 16 months ago)
Sarkozy: Knabinoj, belan okazon vi maltrafis!
Posted on December 19, 2007
2 comments (latest 23 months ago)
Ĉu mia lasta kristnaskfesto kun mia avino?
Posted on December 12, 2007
3 comments (latest 23 months ago)
Mia bitfotilo enrubujiginda !
Posted on December 1st, 2007
Mi instalis la e-lingvan pakaĵon de fajrovulpo
Posted on November 29, 2007
7 comments (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 812 times

Bonvenon al ĵusaj alvenintoj en la Schengen-spaco!

Thursday December 20, 2007 at 11:00PM

Schengen-spaco
Schengen-spaco
La 14an de junio 1985 estis subskribata traktato celanta forigon de limkontroloj inter iuj landoj de Eŭropa Unio. Tiu traktato nomiĝas Schengen, laŭ la nomo de la urbo de Luksemburgio kie estis subskribita la dokumento. La traktato implicas komununan saman politikon pri mastrumado de aeraj landlimoj, vizoj, polica kunlaborado kaj datenprotektado. Baze kaj pli konkrete, eblas translimiĝi sen montri paperon ĉe doganejo (cetere, doganejoj estas fermitaj) kaj sen varokontrolo.

Ĝis hieraŭ, 15 landoj estis koncernitaj Aŭstrio, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Islando, Italio, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Portugalio kaj Svedio. Hodiaŭ, la 21an de decembro, noktomeze senlimiĝis ankaŭ la jenaj landoj (nur pri limoj komununaj kun tiuj de aliaj subskribintaj landoj): Ĉeĥio, Estonio, Latvio, Litovio, Pollando, Slovakio, Hungario, Slovenio kaj Malto. Unuapaŝe, la traktato aplikiĝas en la laste subskribintaj landoj ekde hodiaŭ pri surteraj vojaĝoj, sed nur duapaŝe koncernos komence de la venonta jaro en-aerajn interŝanĝojn. Elkoran bonvenon en la spacon al enloĝantoj de la koncernaj landoj! Estos pli facile al ĉiuj nun vojaĝi inter multaj eŭropaj landoj por partopreni en venontaj eneŭropaj e-kongresoj!!

2 Comments / add your comment?

Flandra Esperanto-Ligopro says:
Dankon pro la interesa teksto! Ĉu vi ne emas de tempo al tempo kontribui al nia magazino Monato? (Aŭ eble vi jam estas kontribuanto? Nur per via salutnomo "Jeo" mi ja ne povas tion eltrovi.) Se vi ne konas Monaton jam, vi trovos dekon da provnumeroj en niaj albumoj.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
inter eble, sed pri la ekster ? pri la ekster iĝas pli kaj pli simila al Fer-Kurteno
r.platteau.free.fr/prozajtradukajxoj.html#Fortreso
Posted 16 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...