Tiu ĉi rettaglibrero estas malĝoja, mi pardonpetas.

Mi ĵus hodiaŭ ekkonsciis ke eble mi pasigos mian lastan kristnaskan feston kun mia aminda avino. Ŝi ĉi-jare 80 jariĝis, kaj kvankam ŝi daŭre sufiĉe bonfartas kaj aktivas, prizorgante la ĉiutagaĵojn kaj kontentigante sian pasion (kantadon en preĝeja koruso), ŝi de unu jaro ne plu korekte nutriĝas. Ĉio komenciĝis pro tio, ke ŝi ekopiniis sian dentoprotezon maltaŭga. Ekde tiam, ŝi konsideris ke ŝi ne plu povas manĝi tian aŭ jenan manĝaĵon pro ĝia malmoleco aŭ alia trajto. Ŝi malpli kaj malpli manĝis. 1,7 metrojn alta, ŝi nun estas 44 kilogramojn, perdante preskaŭ po unu kilogramo en semajno. Kongrue kun ŝia dietado, ŝi fariĝis iom bizara, montrante strangajn kondutojn, malkoherajn, pensrektajn. Sendube, la fakto ne korekte manĝi fiafektis ŝiajn kapablojn. Kvazaŭ ŝi pretigus ion, ŝi ĉiam reordigas ŝian domon, enrubujigas kion ŝi pensas ne plu bezoni, eĉ praavajn receptojn pri bakado de tradiciaj kristnaskaj kuketoj dum tio estas sente grandvalora kaj korkara.


Ĉi-aŭtune, vizitante tombejojn kun mia patrino, ŝi diris ke almenaŭ tiuj, kiuj troviĝas subtere, estas trankvilaj.
Miaj gepatroj demandis al ŝi, ĉu ŝi volas morti. Ŝi respondis ke mortinta, almenaŭ ŝi estus kun mia avo (jam forpasinta). Mi ne scias kiom la protezrilata afero estis nur preteksto aŭ vera kialo por ne manĝi, sed por mi, eĉ se senkonscie almenaŭ unue, ŝi volas morti.
Ŝajnas al mi tro frue en ŝia vivo, ĉar ŝi ja ĝis preskaŭ nun estis bonfarta, vivama, sendependa kaj kapabla. Sed estas vere ke de kiam ŝi ne plu manĝas, ŝia ĝenerala stato malboniĝas. Ŝi estas nun malforta, psikologie stranga. La afero okazis lau du manieroj:
- aŭ ŝi ekdietis ĉar ŝi volas morti ĉar ŝi sentis ke baldaŭ ŝi ne plu estos dece vivkapabla pro ŝia aĝo
- aŭ ŝi vere simple ekdietis ĉar la protezo estis efektive ne taŭga, la dieto provokinta malkapablon, ŝi poste decidis forpasi.

Mi kaj miaj familianoj respektas tian mortemon, sed estas tristige ke ne ekzistas memvola laŭleĝa sinmortigo en Francio, tiel ke mortodato estu decidebla kaj ke homoj ne atingu morton fariĝantaj malfortuloj ĝis skeleteco. Ne estas dece.
Mi scias ke la patrino de la eksa socialista ĉefministro Lionel Jospin decidis pri kiam ŝi mortos. Kvankam de ekstere vidate bonfarta, ŝi eksentis ke ŝi estis iĝonta iom malkapabla pro maljuneco. Tiam, ŝi decidis kunigi la tutan familion por antaŭanonci ke ŝi decidis morti en iu tago kelkajn monatojn poste per iu mortiga rimedo. Ĝis la mortotago, ŝi tamen volis vivi normale kaj profiti je siaj proksimuloj. Ŝi preferis vivi bonfarte ĝis sia morto ol atendi peniblan malsaniĝon kiu forportus ŝin. Ankaŭ estas ia libero, decidi pri kiam ni volas morti. Kompreneble, kiam temas pri gejunuloj, ne eblas aprobi mortemon (krom se ili suferas je fizika malsano), sed kiam maljunuloj konsideras esti vivintaj belplenan vivon, kiam ili eksentas ke ili ne plu povos vivi dece kiel plenkapablaj, ensociaj homoj, eblas kompreni. Krome, kiel maljunulo estas sendube malfacile sperti la forpason de ĉiuj siaj konatuloj, unu post la alia, sed niaepoke, 80 jara, povas esti ankoraŭ juna.

Koncerne mian avinon, ne eblas kontraŭstari ŝian volon. Hieraŭ, mia patrino iris al rendevuo kun la kuracisto kiu san-atentas ŝian patrinon. Mi ne jam scias kio estas dirita, sed ĉiel ni ne povas devigi al mia avino manĝi, cetere tio eĉ pli senhomecigus ŝiajn vivkondiĉojn. Mi esperas ke ŝi longe vivos, sed se mi fronte rigardu la realon, mi ekvidas vivmallongecon en la nuna situacio.

Kiel mi devos trapasi tiun (eble sed espereble ne) lastan kristnaskfeston? Ĉu mi devas provi normale pasigi ĝin aŭ intense frandi la plej etan sekunderon kiel vivdonacon? Nu, tiu demando estas iel stulta, ĉar ideale oni devus ĉiam frandi ĉiun vivsekundon.