La kanto nomiĝas Memoro de la Ŝtono.

# Por aŭskulti la kanton en la cirkonstancoj de la videoludo, klaku ĉi tie

# Por aŭskulti koncertan interpreton de la muziko/kanto, klaku ĉi tie. La koncerto okazis en Japanio.



Jen la esperantlingva kantoteksto:

Memoro de la Ŝtono

Fluas nun sango senkulpa

Sur Vana’diel, vasta ter’

Tremas la tuta mond’

Pro l’ plago en desper’

Preventas ĝin

Nenia sort’

Haltigas ĝin

Nenia fort’

Sed tra la nokto tempesta

Brilas jen stelo de glor’!

Kontraŭ brutala kri’

Fontas jen kant-sonor’!

Stelo brilanta, kanto sonanta:

Revo kaj preĝo por ni!

Mano kaj man’ kunpremitaj

Trans la eterno sen lim’

Ne dismetiĝos plu

Ne disligiĝos plu!