About this blog

February 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29        

Archives

Favorite blogs

Diogena Quadosh Diogena Quadosh's Blog
80 posts
Sten Johansson Sten Johansson's Blog
4 posts
Rikardo Albert Rikardo Albert's Blog
54 posts
V I Z I   László* V I Z I László*'s Blog
347 posts
Miguel Gutiérrez Adúriz Miguel Gutiérrez Adúriz's Blog
46 posts
probal probal's Blog
3 posts
Mark Fettes Mark Fettes' Blog
13 posts
Viktoro Viktoro's Blog
280 posts
Jianping Zhao Jianping Zhao's Blog
349 posts
Pavla Dvořáková Pavla Dvořáková's Blog
18 posts
Mikaelo Bronsxtejn Mikaelo Bronsxtejn's Blog
44 posts
vejdo vejdo's Blog
175 posts / 5 comments
Minosun Minosun's Blog
92 posts / 2 comments
Petro Desmet' Petro Desmet''s Blog
315 posts
Cindy McKee Cindipensoj
282 posts / 1 comment

February 25th, 2012

lagetbano k arbarbano

dum la infaneco mi ofte faris lagetbanon inter arboj kune kun najbaraj infanoj tute nudaj. bedaŭrinde, tiam ni ne sentis tion saniga k sensacia, k neniu nin famigis.


(foto el interreto)

lastatempe, knabino ĝuis arbarbanon en natura arbarparko de suda ĉinio. nun ŝi estas stelulino pro tio ke ŝi estis la unua persono kiu promenis nuda en la parko.



(foto el interreto)
Published at 04:02AM ( 4 comments / 844 visits )
This post is public

February 24th, 2012

kiel google tradukas?

esperantistoj ĝojegas ke la tradukilo de google subtenas esperanton. ankaŭ mi. per la tradukilo mi povos traduki ĉion al esperanto senpripense se iu petos min traduki lian/ŝian artikolon, pagante iom da mono.
hieraŭ mia filino 8jara petis min traduki la jenan fablon. tion mi finis en sekundoj danke al la tradukilo. la filino estis tre kontenta k donis al mi 10 dolarojn k 10 kisojn.
leginte la pecon, la edzino, akademiano, punis min tiel, ke mi ne tuŝu ŝin (la edzinon!) dum 10 monatoj.

el la ĉina al esperanto:


冬天,农夫发现一条蛇冻僵了,他很可怜它,便把蛇放在自己怀里。蛇温暖后,苏醒了过来,恢复了它的本性,咬了它的恩人一口,使他受到了致命的伤害。农夫临死前说:“我该死,我怜悯恶人,应该受恶报。” 这故事说明,即使对恶人仁至义尽,他们的邪恶本性也是不会改变的。

Vintro, la farmisto trovis serpento estas frostigita, kaj li estis tre malriĉa ĝin, metis la serpento sur siaj brakoj. Post la serpento varma, vekigxu, restarigi sian naturon, mordas sian bonfarinton, li ricevis fatalaj lezoj. Antaŭ lia morto, la kamparano diris: "Mi meritas morti, mi kompatas la malvirtulo, devus esti subjekto al ripozi." Ĉi tiu historio ilustras ĉio home ebla, eĉ la malpiuloj de sia malbona naturo ne tuj ŝanĝos.

el la angla al esperanto:

The Farmer and the Snake
One winter a Farmer found a snake stiff and frozen with cold. He had compassion on it, and taking it up, placed it in his bosom. The Snake was quickly revived by the warmth, and resuming its natural instincts, bit its benefactor, inflicting on him a mortal wound. "Oh," cried the Farmer with his last breath, "I am rightly served for pitying a scoundrel."

The greatest kindness will not bind the ungrateful.

La Farmer kaj la Serpento
Unu vintro Farmer trovis serpento rigidaj kaj frostigitaj pro malvarmo. Li kompatis ŝin kaj prenis ĝin kaj metis ĝin en sian sinon. La Serpento estis rapide revivigita de la varmo, kaj rekomenci lian naturan instinkton, mordis sian bonfarinton, suferigi sur lin morta vundo. "Ho," kriis la Farmer kun lia lasta spiro, "mi prave utilis por kompato al kanajlo."

La plej granda favorkoreco ne ligos la nedankema.


P.S.>
esperantano tiel tradukis:

www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=8&id=2625&star=1

冬天,农夫发现一条蛇冻僵了,他很可怜它,便把蛇放在自己怀里。蛇温暖后,苏醒了过来,恢复了它的本性,咬了它的恩人一口,使他受到了致命的伤害。农夫临死前说:“我该死,我怜悯恶人,应该受恶报。” 这故事说明,即使对恶人仁至义尽,他们的邪恶本性也是不会改变的。

Kampulo kaj Serpento

Vintre, kampulo trovis serpenton rigida pro frosto. Li ekkompatis ĝin kaj metis ĝin en sian sinon. Pro varmigo, la serpento rekonsciiĝis kaj prenis sian propran naturon. Kaj ĝi mordis la bonfaranton kaj fatale vundis lin. Antaŭ morto, la kampulo diris, "Mi indas je morto. Ĉar mi kompatas malbonulon, mi devas ricevi punon."

"Eĉ se vi montras zorgeman bonecon al malbonuloj, ties malica naturo neniam ŝanĝiĝas."



Published at 02:58AM ( 5 comments / 193 visits )
This post is public

February 17th, 2012

nupto de cervino k virŝafo

la 14an de februaro ĉi-jara, okazis nupto de cervino k virŝafo en kunming-a zoo de sovaĝbestoj.


homoj dubas ĉu ili vere interamiĝas k amoras. la bredisto publikigis la jenan foton:



nun tute kredeblas, ke ili geedziĝis ne por aŭ pro mono, kvankam ili eble ne volas ke la nupto, kiel tiu de gesteluloj, okazu ĉirkaŭate de kameraoj en la speciala tago kiam homoj ĝuas estradiolon el rozoj k ruzoj.
Published at 02:22AM ( 8 comments / 267 visits )
This post is public

February 10th, 2012

La projekto pri reta PIV ne haltis, ĉu?

laŭ www.liberafolio.org/2012/la-projekto-pri-reta-piv-ne-haltis
La projekto pri reta PIV ne haltis:

2012-02-15 - La stato de la projekto

La teknika parto evoluis tute bone, la platformo estas jam kreita kaj en la sekvaj semajnoj devos esti finitaj laboroj pri la fina aspektigo de la retpaĝo.

Estis kreitaj ankaŭ la instrumentoj por ciferecigo de la enhavo kaj per ili estis prilaborita jam granda parto de la vortaro, sed bedaŭrinde fine de novembro aperis bezono haltigi ĉiujn laborojn por iom da tempo, ĉar evidentiĝis ke ĉe la redaktantoj de la vortaro akumuliĝis multe da traktinda materialo, surbaze de kiu ili volis prilabori la enhavon de la vortaro.

Ĉar ne indis ciferecigi la enhavon, kiu tre baldaŭ iĝos malĝisdata, estis decidite atendi pli freŝan version. Laŭ niaj informoj la redakto-laboroj devas jam tre baldaŭ finiĝi kaj tuj kiam estos preta pli freŝa versio de la enhavo, la laboroj pri la ciferecigo ekfunkcios denove.

Relative baldaŭ estos bezonataj volontuloj, kiuj pretus provlegi la ciferecigitan enhavon. Ni videbligos apartan alvokon, kiam pretos la instrumentoj por provlego. Dankon al ĉiuj, kiuj same kiel ni, senpacience atendas la lanĉon de la projekto.



bedaŭrinde, tiu ĉi informo haltigas niajn esperon k paciencon.


Published at 01:44AM ( 3 comments / 238 visits )
This post is public

February 9th, 2012

respektu virinojn

fama ĉina edukisto de anglalingvo ofte batas sian edzinon elusonan. tio ne makulas lian grandecon sed indignigis artistojn. kontraŭante al liaj barbaraĵo k sanktafekteco, iuj el ili prezentis agan arton sur strato:


foto el news.qq.com/a/20120209/000202.htm#p=2
Published at 01:30AM ( 2 comments / 197 visits )
This post is public

February 5th, 2012

granda projekto finiĝis

de tempo al tempo mi faras grandan projekton, sed la rezultojn mi ne povas publikigi.
pri kio?
kompreneble ne temas pri ŝtelado, rabado, murdado, seksperforto...

tiuj projektoj rabas al mi multe da tempoj. por mi ili estas ankaŭ ĝuoj.

Published at 02:47AM ( 11 comments / 269 visits )
This post is public

January 23rd, 2012

profesoroj k politikistoj devas lerni esperanton

lastatempe okazas buŝa milito pri iuj k ĉiuj inter famaj granduloj:
profesoro a en pekina universitato: iuj ~anoj estas hundoj.
profesoro b en xiamen-a univsersitato: profesoro a ne devas diri ke ĉiuj ~anoj estas hundoj.
politikisto en ~: ni ~anoj ne estas hundoj.
mark twain: profesoro a povus diri: iuj ~anoj ne estas hundoj.
akademiano-instruisto de ĉe-metodo: tute ne grave! post kiam ili militos ĝis manko de suko kaj en la buŝo k en la subo, nature klariĝos ĉe ili la diferenco inter iuj k ĉiuj.


Published at 02:22AM ( 6 comments / 373 visits )
This post is public

January 6th, 2012

Hawking says he still can't work out women

Greatest mystery known to man: Quantum physicist Stephen Hawking says he still can't work out women

www.dailymail.co.uk/news/article-2082440/Stephen-Hawking-Women-complete-mystery-says-Quantum-physicist.html

By Emma Reynolds

Last updated at 2:36 PM on 5th January 2012



Genius: But scientist Stephen Hawking admits he does not understand the opposite sex

He is one of the world's greatest living scientists, who uncovered the secrets of the universe in his book, A Brief History of Time.

But the great Stephen Hawking says he still struggles with one tricky subject.

When asked what occupied his thoughts for most of his waking hours, he answered: 'Women. They are a complete mystery.'

In an interview with New Scientist to mark his 70th birthday this weekend, the quantum physicist revealed a softer side behind his brilliant brain.

He even hinted at regrets in his personal life after being asked about his biggest mistake.

He said that thinking information was destroyed black holes was his biggest blunder - 'or at least my biggest blunder in science.'

Professor Hawking, who was diagnosed with motor neurone disease at 21, conducted the interview as he communicates - using a voice machine that picks up the twitching of his cheek.

His conversation with the magazine came ahead of an international conference held in his honour that starts today at Cambridge University, where he used to be the Lucasian professor of mathematics.

It will conclude on Sunday with talks from some of the world's most prominent physicists, including Lord Rees, the Astronomer Royal, Saul Perlmutter, who won the Nobel prize for physics in 2011, and Kip Thorne from the California Institute of Technology.

Professor Hawking, who has made cameos in The Simpsons and Star Trek, was not expected to live for many years after being diagnosed, but has has a stellar career.

Colleagues have this week expressed their admiration for the talented cosmologist, who has contributed to theories of gravity and showed that black holes emit radiation and slowly disappear.

Brilliant brain: The 69-year-old, pictured at his wedding to ex-wife Elaine, said a mistake about black holes was his biggest blunder 'at least in science'

Professor Hawking married Jane Wilde in 1965, and she cared for him until 1991 when the couple separated, reportedly because of the pressures of fame and his increasing disability.

They had three children: Robert, Lucy - now a popular author, and Timothy.

The scientist then married his nurse, Elaine Mason (who was previously married to David Mason, the designer of the first version of Hawking's talking computer), in 1995.

In October 2006, Hawking filed for divorce from his second wife.

In 2004, the scientist showed how a black hole's information leaks back into our universe through an event horizon - a recantation of an earlier theory that lost him a bet made with fellow theorist John Preskill.

Professor Hawking also showed in the interview that he has not lost his passion for science, or his dreams of exciting future discoveries.

He said that if he was a young physicist starting out today, he would have a new idea that would open up an entirely new field.

Read more: http://www.dailymail.co.uk/news/article-2082440/Stephen-Hawking-Women-complete-mystery-says-Quantum-physicist.html#ixzz1ieWeYzyK

Published at 05:33AM ( 10 comments / 435 visits )
This post is public

January 2nd, 2012

mi volas fari nenion ekde 01jan2012

mi ne scias kial mi volas fari nenion ekde 01jan2012.
kiel fari?
iuj asertis ke la tago de la lasta juĝo okazos en 2012 sed iuj pruvis ke ne.
kiel fari?

en 01jan2012 mi trovis danke al interreto:
* tertremo ĵus okazis en japanio.
*antaŭ multe multaj jaroj pandoj manĝis viandon k lastatempe vidiĝis ke pando estas manĝanta viandon.
*bonzo, retume havinte amrilaton kun knabino, eksmonaĥiĝis k ŝtelis pli ol 1,300,000 jŭanojn de la templo por forkuri kun sia amatino.
*preterpasante lageton, geedzoj vidis dronantan infanon sed tiun ili ne iris savi. hejmenirinte ili trovis ke la infano estas ja ilia propra filo. li mortis.
*juna patrino detondis la seksilon de sia filo 5monata ĉar ŝi konsideras ke filo elspezigos al la gepatroj pli multe ol filino.
*hundo manĝis la 8jaran filinon de sia mastro.
*angiloformaj = ordo de teleosteaj fiŝoj, al kiu apartenas angiloj k murenoj en npiv k en aliaj vortaroj. ~formaj = ordo de...
...
kial?

Published at 09:01AM ( 11 comments / 402 visits )
This post is public

December 26th, 2011

leviĝu, homoj, kiuj volontas esti hundoj


foto el res.news.ifeng.com/ba823efb4496b7e7/2011/1225/rdn_4ef6dccd5424e.jpg

sendube, oni ne devas mortigi kaj manĝi hundojn, sed pli multaj homoj atendas nian savadon.
artisto kompatinda, savu vin mem antaŭ ĉio!
dum vintro,hundoj estas pli komfortaj ol homoj, al kiuj mankas domoj, vestoj kaj hararo, escepte de kaĝoj.
artisto granda, spektantoj aprezas viajn pugon kaj seksilon sed ne vian kapon kastritan.

Published at 02:19AM ( 7 comments / 424 visits )
This post is public

December 1st, 2011

koŝmaro

koŝmaro tranĉis la nokton en pecojn.

en unuj pecoj mi estas persekutata, kaj en

aliaj pecoj, persekutanta.

la tago reprezentiĝas en la cerbo vigla,

en kiu fluas la rivero de la historio.

kurinte en tombon,

mi ricevas de la mastro la ordonon

ke mi reiru fosi la mian.

inundo venas.

en la akvo mi mortas de soifo.

la buŝo estas ligaturita.

kriado ruliĝas en ĉielo.

kosmo estas en la litkovrilo sur la korpo.

ŝvito, suko kaj urino.

planto prosperas inter bestoj.

Published at 04:23AM ( 2 comments / 557 visits )
This post is public

November 30th, 2011

folioj

folioj sur la stratoj

vivtenas amason da purigistinoj.

jen vintra atribuo.

barboj, ruboj?

miaj aĝo kaj saĝo

ne povas plenigi

la ventron de unu

esperantistino.



Published at 01:05AM ( 2 comments / 351 visits )
This post is public

November 29th, 2011

tuboj

tuboj portas al ni

gason kaj akvon.

tuboj en la tero;

tuboj en la domo.

tuboj donas al ni

ĝuon kaj ĝuigon.

tuboj en la viro;

tuboj en la ino.

tuboj apartenas al la paroj.

tuboj apartenas al la landoj.

al ni ne mankas propraj tuboj

feraj kaj karnaj,

sed ni ĉiam pensas pri

la tuboj de aliuloj;

edzecaj ludoj kaj militaj ludoj

detruas niajn sangotubojn.

tuboj en aŭtoj.

tuboj en ŝipoj.

tuboj en aviadiloj.

tuboj de pafiloj.

tuboj de kanonoj.

ni faras tubojn

por plekti labirinton,

en kiu ni manĝas nin mem

kiel araneoj manĝas muŝojn,

kiel manto manĝas manton post volupto.

Published at 02:24AM ( 4 comments / 339 visits )
This post is public

November 28th, 2011

ĉio eblas

aŭto trapasas tunelon virgan.

la ŝtonplena monto estas pli mola ol akvo.

infanoj nekonataj svarmas en la vilaĝeto,

kie mi naskiĝis antaŭ kvindek jaroj.

la gekunuloj de la infaneco restas junaj kiel miaj idoj;

la tempo tie estas verda.

knabineto sin ekĵetas kvazaŭ amatino

sur mian bruston ardan pro impulso

kaj ŝia kolo min sufokas.

mia edzino gapas al ni,

kun mieno tondre trafita.

la knabineto estas ja ŝia filino,

kiun sed ne mi naskigis.

ĉe sunsubiro mi fotas patrinojn

kun sia bebo suĉanta mamojn.

matenruĝo kaj bovaro

sin trudas en la scenon varman.

mia patrino dudek jarojn pli juna ol mi

iras al mi, subtenante mian patron jam centjaran.

kio misordigis la generaciojn?

la homaro nun naskiĝas malvirga kaj trompa.

Published at 01:49AM ( 4 comments / 370 visits )
This post is public

November 27th, 2011

blokado

abolitaj estas ĉiuj vojoj;

la piedoj iras en la feraj pugnoj.

la senforma reto pli grandas ol kosmo.

fiŝoj ne povas ne sin manĝi.

tro da grenoj igas buŝojn morti pro malsato.

filantropioj kiel vermoj prosperas en suno,

kie brulas la ostaro de la fratoj kaj fratinoj.

la flago el sango super la tombejo flirtas ĉiam.

gloroj kaj revoj ofte skribiĝas en la ŝtonoj.

buĉu nin!

ni estas ŝafoj sentestikaj.

bonzinoj loĝas en vilaojn de kristanoj,

ĥore kantante sutrojn por ke perfortantoj longe vivu.

la pordoj estas ja ŝlositaj;

semoj maturiĝu en la korto senpage vendita.

Published at 02:48AM ( 0 comments / 215 visits )
This post is public

November 26th, 2011

la arboj ekster mia korto

aŭ deciduaj aŭ daŭrfoliaj

la arboj staras ekster mia korto

dum la diurno en la diversaj sezonoj.

sen saluto kaj sen adiaŭo

mi kun ili renkontiĝas kaj de ili redisiĝas

de tempo al tempo.

ili ĝuas miajn spirojn

kaj samtempe mi iliajn.

necesas nek negoco nek promesoj.

iam mi pisas al ili nokte

kaj iam ili batas min per siaj rosoj en mateno.

la interŝanĝado de la sukoj

kaŭzas nenies gravediĝon.

paco en bruo kaj silento.

foj-refoje folioj falflugas

sur mian nudan korpon en la pozo stara aŭ ekkuŝa;

ilin mi metas en albumon

sub la kapkuseno kun salakvo.

jam ne temas pri amoro,

kvankam ofte mi volas karesi

la radikojn kiuj erektiĝas

sub la lito unuloka.

Published at 05:36AM ( 2 comments / 303 visits )
This post is public

November 25th, 2011

morta rivero

akvon sieĝas etaĝdomoj.

la koloro miksa de sapo kaj lakto

densas inter arboj.

sur tiuj branĉoj kalvaj kaj jam ĉiam senfoliaj

pendas junaj mamoj kaj vizaĝoj

en la formo de gravuro arta.

ilin viroj sekigas en la suno memfarita

por satiĝi dum la granda aĝo.

infanoj devigas esperistojn

paroli en la usona lingvo:

"i is teachairs."

do mi instruas miajn bebojn

ke ili ne ludu kun la cicoj de la panjoj.

ekster mia atento, flavbekuloj ekmordas

miajn piedojn kiel fiŝoj homomanĝaj.

kun tranĉiloj en la poŝoj mi volegas

mortigi ilin sur la likva strato.

okuloj sangoĵetaj mian kapon trapenetras.

mi ne povas ne libele fuĝi

en la domojn senfenestrajn

por kune kun la policanoj

masturbi la trunkojn for de tero.

la spirito falinta ĝemadas

atendante ke la atombomboj

de unu naŭ kvar kvin revenu savi nin.

la fina venko pulsas tra la ĉerko

drivanta sur la morta rivero fermita.

Published at 01:52AM ( 2 comments / 288 visits )
This post is public

November 24th, 2011

kozo

io aŭ iu

min obsedas

inter sonĝoj kaj vekiĝoj.

ĉe forĵeto mi ektrovas

ke fero egalas kotonon.

kune kun kozo

sub la ĉielo klimatizita,

la koro restas ludema,

nur se vento ne perfidas la sekreton.

sango estas pli vigla ol akvo,

spite al distanco,

ĉu en dezerto ĉu sur marĉo.

kamelio aŭ boato uzanta spiriton

ĉiam troviĝas en la fulmo

el haro-kontraŭ-haro.

Published at 07:30AM ( 0 comments / 266 visits )
This post is public


   ← previous   1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17   next →   

( 294 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Anteo

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...