Mi koncentriĝis en Quito, la ĉefurbo de Ekvadoro, kie estas la plej multo da universitatoj, organizacioj kaj internaciaj volontuloj.
Danke al Couchsurfing, mi eksciis pri interesa iniciativo de italulo kiu ĉiĵaude kunigis pli malpli 30 homojn en lia trinkejo por lingvinterŝanga vespero. La unua ĵaudo mi iris tien kun flugfolioj pri Esperanto, kaj respondis je demandoj kiujn homoj havis pri la lingvo. Samtempe mi ankaŭ interkonsentis kun la estro pri kurseto la venontan ĵaudon. La kurseto estis sukceso, partoprenis 8 homoj, kaj kelkaj pli volis partopreni sed bedaŭrinde kun la bruo en la trinkejo ne eblis doni klason al pli granda grupo. Inter bieroj, oni feliĉe eklernis Esperanton. Por mi estis iom laciga por daŭre kapti la atenton de la homoj, sed tamen ili estis ege kontentaj pri la kurso.

Mi ankaŭ vizitis unu post unu la plej gravajn universitatojn, proponanta vesperan aŭ semajnfinan kurseton por iliaj studentoj. Bedaŭrinde multaj universitatoj en Ekvadoro estas privataj, kaj ili laŭ mia sperto ne multe interesiĝas pri iniciativoj se ne alportas monon al la universitato mem. Ĝenerale mi estis sendita de persono al persono, kelkaj jes interesiĝis sed ne havis decidkapablon kaj devus priparoli la eblecon kun iliaj estroj. Multfoje mi poste neniam plu aŭdis de ili.

Feliĉe mi trovis helpemegajn personojn en la Universitato Katolika de Quito, en la fakultato de lingvistiko. Mi donis anglajn kaj hispanlingvajn prezentadojn al la lernantoj de lingvistiko, tuŝanta morfologiaj kaj fonetikaj aspektoj de Esperanto. Ili ege bone sekvis la prezentadon kaj laŭdis la facileco kaj logika strukturo de la lingvo. Ili havis mil da demandoj kaj mi ŝatis pridiskuti kelkaj lingvistikajn aferojn kun ili.
Bonŝance dum unu de la prezentadoj partoprenis la studentĉefino de la fakultato de lingvistiko kaj ŝi ege ekinteresiĝis pri Esperanto. Ŝi helpis min konvinki la dekanino de la universitato por disponigi lokalon por kurseto. Komplika, burokrata proceso postponis la kurson ankoraŭ 2 semajnoj sed finfine mi sukcese instalis 2 turnojn, matene kaj vespere de 6 horoj.
En Quito mi kunvenis kun kelkaj Ekvadoraj Esperantistoj, kiuj tiumomente ekstarigis oficiale la Esperanto-klubo de Ekvadoro kaj elektis respondeculojn. Ili nuntempe laboras pri varbado kaj multfoje okazigos kunvenojn por povi organizi kaj interbabili Esperanton kaj tielmaniere ne forgesi la lingvon. mi estas Anneleen
Unu el la ĉefaj respondeculinoj de la klubo mi vizitis en Guayaquil, urbo en la sudo de Ekvadoro. Tie mi estis gastigita en ŝia domo kaj ni interŝanĝis spertojn, faris filmeton kaj renkontiĝis kun interesatuloj en la centro.
Pri Esperanto en Ekvadoro oni certe ankoraŭ aŭskultos pli!