Mi rapide resumas mian estadon en Meksiko:


Mi havis la bonŝancon esti gastigata en la domo de Martin kaj Mallely
en Tecamac, urbeto en la apudeco de Meksikurbo. La laborkondiĉoj estis
idealaj. Danke al la patrino de Mallely mi ĉiun tagon bongustege
manĝis kaj eĉ gajnis tri kilojn! vespermangxotecamac

Ankaŭ la tuta domo estas plenplena da
libroj kaj kursoj de Esperanto, do mi havis ĉiujn informojn kiujn mi
bezonis por prepari prezentadon kaj intensivan kurseton. Kaj la plej
surpriza afero: ĉiuj familianoj; gefratoj, geonkloj kaj infanoj
parolas almenaŭ iomete Esperante... estas la plej nekredebla
Esperanto-domo kie mi iam estis.
Kun Martin ni faris lernvojaĝeton al apuda urbo, nomata Pachuca, por
informi pri Esperanto kaj proponi kurson al ili. En unu tago ni
vizitis tri universitatojn kaj mi multege lernis pri kiel agadi en
miaj estontaj destinoj. La rezultoj estis pozitivaj; ni parolis ĉefe
kun responsuloj pri lingvoj en la universitatoj, kaj ili ĉiuj estis
entuziasmaj pri la ideo oferti regulan kurson en ilia universitato.
Je la fino de aŭgusto mi vizitis la urbon Querétaro, kie mi ekkonis
tutfreŝan Esperanto-klubon. Estis renkontiĝo kiu vere inspiris min kaj
motivigis min sekvi kun la kelkfoje malfacila laboro de disvastigi
Esperanton.

Vendrede vespero grupo de pli malpli 10 junuloj atendis min en
trinkejo en la belega historia centro de Querétaro.
Ilia instruisto, Sergio, kiu ankaŭ laboras en la universitato kiel
profesoro de la portugala lingvo, ekinstruis Esperanton volontule dum
la lasta jarkvarono. Li estas ege feliĉa, ĉar finfine li povas paroli
Esperanton kun aliaj homoj. Mi estis ege surprizita ĉar la lernantoj
vere sufiĉe bone parolas jam por povi babili la tutan nokton en
Esperanto pri diversaj temoj.

klubo Queretaro
Dum la nokto ni promenis tra la urbo, estis vendredo kaj multaj homoj
estis en la stratoj. En la placoj okazis koncertoj , kaj la trinkejoj
estis plenplenaj. Ni manĝis en eta vendejo flanke de la strato kaj mi
provis Meksikajn specialaĵojn kiel ‘tamales’ kaj ‘buñuelos’, estis ege
bongustaj! Tamal estas miksaĵo de kokaĵo kaj maiza maso en folio de
banano kaj buñuelos estas dolĉaĵo, sed mi ankoraŭ ne divenis la
ingredientojn.
Ni interkonsentis renkontiĝi la venontan tagon por ekkoni la urbon dum
la tago. Du el ili pretis gvidi min kaj ni havis amuzan sed sufiĉe
lacigan tagon kune. Ni promenis tra la tuta urbo kaj vizitis la parkon
kie oni mortigis Maksimilianon de Habsburgo en la jaro 1867. Mi ĉefe
ŝatis la ŝtonojn tie, ĉar se vi batas ilin kun alia ŝtono ili faras
sonon kiel sonoriloj! Poste ni promenis al la alia flanko de la urbo
por viziti la preĝejon de la Sankta Kruco, kie stranga arbo mirakle
havas dornojn en formo de la kruco de Jesuo.

Ni finis la tagon ripozante kun bongustega ‘michelada’ , alia
specialaĵo de Meksiko, temas pri biero miksita kun ruĝa pipro kaj
citrono.
Estis bonega semajnfino, ankaŭ por ili, ĉar estis la unua fojo ke ili
povis paroli kun eksterlandano en Esperanto, kaj tio fakte estas la
celo de Esperanto.
Mi certas ke ni ankoraŭ aŭdos pri ili!

Komence de septembro ni donis etan konferencon en la UNAM
(Universitato Nacia Autonoma de Meksiko) en Meksikurbo.

UNAMlaboranta

Luis Cordova,
profesoro de tiu universitato jam dum pluraj jaroj donas regulajn
kursojn de Esperanto al la interesataj studentoj. La konferenco estis
planata antaŭ la komenco de la kurso por informi pri kio temas.
Estis granda sukceso, alvenis almenaŭ 80 studentoj kaj el ili almenaŭ
30 aliĝis por la kurso. Mi iris la venontan sabaton al la klaso kaj mi
vidis ke en malmulte da tempo ili jam sufiĉe multe Esperanton scias!
En la dua parto de septembro mi vojaĝis al Puebla, urbo de 1,5
miljonoj da enloĝantoj sude de Meksikurbo. Tie mi ekserĉis ejon por
doni kurseton en la venonta semajnfino. Estas malfacila afero, mi
vizitis kelkajn universitatojn, ĉefe ili estis interesataj, sed ne
povis liberigi ejon tiel rapide.
Finfine mi renkontis knabon kiu laboras en kultura centro kaj kiu
povis pruntedoni lokon. Temis pri mia unua vera klaso kiel
instruistino kaj mi komence estis iomete nervoza. La kondiĉoj ne estis
la plej bonaj, estis malmulte da lumo, multaj homoj aliĝis sed ne
venis, sed la lernantoj kiuj venis estis ege interesataj. Ili
liberigis sabaton por partopreni la seshoran intensivan kurson, kie
ili eksciis pri la historio kaj la uzo de Esperanto kaj eklernis la
bazajn regulojn, vortojn kaj konversaciojn.
Mi pasportaservumis en la domo de Enrique kaj familio. Ili gvidis min tra la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo kaj mi vere ĝuis mian restadon en Puebla.
Poste mi pluvojaĝis suden, al la belega urbo Oaxaca. Tie ekzistas
Esperanto-klubeto gvidata per aktiva kaj ĝojega virino, Gabriela.

Gabriela en Oaxaca

Ŝi estis tute preta gastigi min kaj montri al mi la mirindaĵojn en sia
urbo. Ŝi ankaŭ kunvokis la aliajn Esperantistojn en la urbo kaj ni
havis etan, sed agrablan kunsidadeton en la centra parko kie ni
decidis fari alian kunvenon en la domo de Gabriela kaj kune manĝi
"tlayudas". Tio estas tipa manĝaĵo de la regiono de Oaxaca, temas pri
grandega tortilla de maizo, plenata kun viando, legomoj kaj fromaĝo.
Hmm!
Mi ne povis resti multege da tempo, ĉar la venontan semajnfinon mi
devis doni kurson en San Cristobal de las Casas, 8 horojn buse pli al
la sudo de Meksiko. San Cristobal estas ĉarma urbeto, ege ŝatata per
turistoj ĉar ĝi havas etan kaj belan centron, kaj interesan ĉirkaŭaĵon
kie la indiĝenaj tradicioj ankoraŭ estas vivaj.

kursosancristo

kurso Meksiko

Kurso San Cristobal de las Casas

Mi trovis la plej multe da miaj lernantoj en la loka teatra grupo. Unu
el miaj lernantoj invitis min por resti iomete da tempo en ŝia domo.
Ŝia familio sciis multege pri la zapatistoj, kiuj ege forte movadis en
la naŭdekaj jaroj en San Cristobal.
Fine de septembro mi forveturis al Tapachula, tute sude de Meksiko,
por tie preni internacian buson al San Salvadoro, kie mi ripozis dum
unu semajno en la domo de familio mia. Mi kontaktis la nacian
universitaton de San Salvadoro, sed mankis tempon por vere fari
kurson. Mi jam tuj devis forveturi al Managvo, Nikaragvo por tie
partopreni en lingvofojro.

Lingvo fojro Managvo
La lingvofojro en la Centroamerika universitato de Managvo estis ege
sukcesa. Unue mi timis ke ni iomete perdiĝis inter la aliaj budoj
subvencionitaj per ambasadejoj, kiuj uzis grandajn televidilojn,
muzikon kaj senpagajn manĝaĵojn por altiri interesitojn. Sed fakte ni
havis la tutan tempon almenaŭ 10 personojn ĉirkaŭ ni, demandanta pri
kio temas, kiam okazus la kursoj kaj tiel plu. Mia buŝo restis ege
seka de tiel multe paroli, sed feliĉe ni estis kvar personoj por doni
informojn. Cent personoj aliĝis por la kursoj, kiujn mi donis en tri
skipoj; matene, posttagmeze kaj nokte.
Estis ankaŭ alia kontaktpersono en tiu universitato, profesoro de
lingvistiko ege interesata en Esperanto kaj li invitis min por doni
prezentadon en la angla por siaj studentoj. Mi preparis kvardekminutan
prezentadon enfokusigata en la lingvistikaj aspektoj de Esperanto, kiu
estis ege sukcesa. Krome mi donis kurson en la evangelika
universitato de Managvo, kie multaj interesatoj partoprenis.

Poste mi forvojaĝis al Matagalpa, eta urbo en la nordaj montoj de
Nikaragvo. Mi denove vizitis la universitatojn kaj malkovris ke estis
malfacila momento por doni kursojn, ĉar la studentoj fine de novembro
havas ekzamenojn. Tamen mi sukcesis doni la lingvistikan prezentadon
al studentoj de lingvistiko de la universitato kaj aranĝis du kursojn
en kulturalaj centroj. En Matagalpa mi ankaŭ estis intervjuata en la
studentradio, kie mi varbis por miaj kursoj. Homoj haltigis min en la
strato por demandi min pri la kursoj kaj ankaŭ venis al mia hostalo
por demandi pri pli da informoj. Bedaŭrinde je la tagoj kiam la kurso
okazis nur malmultaj lernantoj alvenis. Mi donis en la vespero
malformalan kurseton en mia hostalo, kie ni kreis ege bonan
atmosferon.
De Matagalpa mi forvojaĝis al Leono, apudplaĝa studenturbo en
Nikaragvo. Mi bedaŭrinde malsaniĝis kaj bezonis iomete da tempo por
resaniĝi. Mi verŝajne ne donos kurson ĉi tie ĉar mi decidis tuj
forvojaĝi al Granado, kolonia urbo sude de Managvo.
Pli da informoj pri kio okazos tie tuj sekvas!