En Kankunon (hispane Cancún) mi alvenis tute misorientita kaj iomete perdita. Post tri semajnoj sen interreto en Kubo, mi ne povis fari kontaktojn en Meksiko eĉ neserĉi gastejon kie dormi la unuan nokton. Tiel do, mi alvenis en Meksikon sen scii eĉ kiom valoras meksikan peson, kio estas la diferenco inter „taco” kaj „quesadilla” kaj „enchilada” ktp, ktp! Tiajn aferojn, tamen, mi rapide eklernis! Taco blua el blua maizo

Post alveni en Kankunon, mi tuj trankviliĝis. Tie la aferoj estis multe pli facilaj ol en Kubo: trovi buson, malmultekostan gastejon aŭ ion por manĝi. Mi subiterememoris kiel funkcias „kapitalisman” landon: eĉ se oni tute ne povas kompari la vivon en Meksiko kun la vivo en Katalunio, ambaŭ landojn kunligas saman socipolitikan sistemon kaj tio faciligis mian adaptiĝon.
Kankuno ne multe plaĉis al mi: mi jam vidis sufiĉe da plaĝoj en Kubo kaj krom tio mi trovis tie nenion rimarkindan. Do mi ripozis kaj senprokraste forveturis al Mérida.

Mérida estas bela urbo kun kelkaj vidindaĵoj malgraŭ ke la plejmulto da homoj tranoktas tie nur por viziti la piramidojn de Chichén Itzá (elp. „ĉiĉén icá”). Dum la vespero en Mérida oni spiras agrablan etoson kreita de meksikanoj kaj turistoj miksitaj en placoj kaj parkoj. Mi decidis iri kontraŭ la turistfluon kaj viziti la malpli konatajn piramidojn de Uxmal (elp. „uŝmál”) kaj de la regiono Puuc (elp. „puuk”). Ili datiĝas de la 7a jarcento kaj estis konstruitaj de la majaoj. Per buso oni povas atingi kvin piramidojn, kelkaj el ili tiel etaj kaj malkonataj ke iam ni ne estis pli ol 4 vizitantoj entute! Dank' al tio mi havas belegajn fotojn kaj havis spacon por imagi kiel estus la vivo tie en la pasinteco. Uxmal Laste, ni haltis en Uxmal. Estas ege impona loko kie troviĝas la ceteraj grandaj piramidoj unu apud la alia (la plej granda altas 35 metrojn!). Ili ankaŭ datiĝas de la 7a jarcento, la klasika periodo de la Majaoj.
La plej grava problemo de la regiono estas, ke ne pluvas sufiĉe. La kialo pro kio, malgraŭ tio, la pejzaĝon aspektas verdegan estas, ke sub la tero fluas grandegan riveron, kiu nur surfaciĝas je kelkaj punktoj nomataj „cenotes”. Temas pri belegaj lagetoj ege ege profundaj, kun freŝa kaj travidebla akvo. Sed la urbo Uxmal estis konstruata sur altaĵo el kie ne estas rekta aliro al akvo. Facilas kompreni kial Chaak (elp. „ĉaak”), la longnaza serpenta dio de la pluvo, estis la plej grava dio por la majaoj tie loĝantaj. Chaak

Mi loĝis en Mérida ĉe la domo de Franz, meksika esperantisto, kiu lernis Esperanton je propra iniciativo sed preskaŭ neniam havas ŝancon uzi ĝin, ĉar en tiu regiono ne loĝas aliajn aktivajn Esperantistojn. Li estas ege gastigema kaj havas grandan konon pri la nuntempa politika situacio en Meksiko, ĉar li laboras por ĵurnalo.
Post kelkaj tagoj, mi forveturis al Palenque (elp. „palénke”), kie aliaj belegaj piramidoj kaj nekredeblaj aventuroj atendis min!

Anstataŭ fari 22-horan rektan vojaĝon el Mérida al Meksikurbo, mi prenis noktan buson kaj haltis meze de la vojo por viziti Palenque.

palapa Plejmulto da turistoj vizitas tiun urbeton ĉefe por vidi la tieajn famajn Majaajn templojn. Verŝajne, la plej bela ejo por tranokti estas „El Panchán” kiu troviĝas ĵus apud la temploj. Ĝi estas kampadejo en la ĝangalo mem, kie matene la hurlemaj simioj vekigas vin. Temas pri paradiza loko kie emeritaj arkeologoj kunvivas kun emeritaj hipioj kaj kie turistoj restadas pli da tempo ol tiu planita, ĝuante la naturon kaj la liberecon de tiu regiono. Mi dormis en kabano kun du knabinoj el Germanio.

La sekvantan tagon mi frue vekiĝis por viziti la templojn antaŭ la alveno de la tagmezan varmon kaj la alfluo de turistoj. La temploj datiĝas de la 7a jarcento, la klasika periodo de la Majaoj. Unu el la piramidoj enhavas subteran tunelon, nur malkovrita en 1952, kondukanta al la tombon de Pakal, la plej grava majaa ŝtatestro. La tombo ne plu estas vizitebla por turistoj sed en la loka muzeo ni povas ĝui rekonstruaĵon.

Enirante en la antikva Maja-urbo, surprizis min ĝia okulfrapanta grandeco: 15 kvadrataj metroj entute, el kiuj nur parteto estas vizitebla kaj, spite al tio, oni povasformi al si bonan ideon pri la aspekto de la urbo en ĝia glortempo. Diversaj temploj estas grimpeblaj, kaj en la pinto iam troviĝas basaj reliefoj sur kiuj, kelkfoje, konserviĝas ruĝa farbo de antaŭ 1300 jaroj! La basaj reliefoj montras la aristokrataron aŭ la ŝamanojn. Mi ege ŝatas tiujn bildojn ĉar ili enhavas multege da „magiajn” elementojn, kiel helikoj kun plumoj aŭ serpentoj uzataj kiel zonoj.

Post supreniri 10 piramidojn miaj kruroj estis ege ege lacaj do mi decidis forlasi la centra kvartalo kaj viziti la etajn ĉirkaŭajn konstruaĵojn. Tia promenado estis ege inda, ĉar mi renkontis belegajn akvo-falojn kaj ĝuis la naturon. banejo de la regxino Kelkfoje flanke de la vojeto videblis etan ŝtonan konstruaĵon, verŝajne envivita de la nobelaro de la Maja-urbo.

Poste mi vizitis la etan sed inform-plenan muzeon, kie estis montritaj uzaĵojn el la Maja-periodo kaj eblis legi pri la ĉiutaga vivo de la homoj en la regiono.

La reston de la tago mi ripozis kaj ĝuis la etoson kaj la bongustegajn manĝaĵojn de la kampadejo, kie vespere okazis amuzan koncerteton.

La sekvantan tagon mi forveturis al Meksikurbo per busvojaĝo de 13 horoj.