Anjo Published on September 25, 2008
by Anjopro

Anjo's blog

Browse posts
Ĉu vi memoras pri UK 1992 en Vieno?
Posted on February 18, 2009
3 comments (latest 8 months ago)
10.033 vizitantoj
Posted on January 8, 2009
8 comments (latest 9 months ago)
Al la lastaj ok fotoj, kiuj konservas mian grandan travivaĵon
Posted on December 20, 2008
11 comments (latest 10 months ago)
Kial ni volas pacon?
Posted on December 10, 2008
Pri mia esperantista vojo
18 comments (latest 2 months ago)
Invito al nova grupo "Fontanoj el la mondo"
Posted on September 18, 2008
6 comments (latest 14 months ago)
Mia filmeto, "Esperanto-Muziko "Napolo tute alias"
Posted on August 28, 2008
20 comments (latest 8 days ago)
Mia filmeto "Esperanto-Muziko: "Bela Revo"
Posted on August 25, 2008
16 comments (latest 13 months ago)
Jen mi denove en Ipernity
Posted on August 15, 2008
5 comments (latest 14 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 1 330 times

Pri mia esperantista vojo

Thursday September 25, 2008 at 09:43PM

Vivprotokolo:

Familia kaj individua nomo: Bartek Anna

Titoloj uzindaj ĉenome: Sinjorino

Loko kaj dato de naskiĝo: Kaposvár, Hungario, 19 junio 1955

Plena adreso: Zsil u. 1. III. 7.

telefono: +36 70 932 7469 (E-mobil).

retadreso: <anjo@esperantio.net >

Kiu(j)n fako(j)n vi lernis? - Muzikhistorion kaj kantadon

Kian mezlernejan diplomon vi akiris? - Abiturienta, Muzikkonservatorio Béla Bartók, 1978 Budapeŝto;

Hungara Radio: kvalifiko "A", kiel ŝlagro kantistino, 1978;

Landa Organiza Oficejo: kvalifiko "A", kiel melodikantistino, 1978;

Kiu estas via profesia situacio, aktiva aŭ emerita?: Aktiva:

1964 - 1969 Membro de la infankoruso de Hungara Radio kaj Televido;

1965 30-taga turneo en Japanio kun la infankoruso de Hungara Radio kaj Televido;

1978 - profesia kantistino;

1980 - 1988 membro de la korusoj de Budapeŝta Trafikentrepreno (amatora) kaj de Hungara Radio (profesia);

1991 - membro de gospelkoruso, gregoriana koruso, tri leĝermuzikaj ensembloj;

Emeritiĝis pro astmo el profesio kemiistino 1989;

Kiam vi esperantiĝis?

1971 unua renkontiĝo kun Esperanto;

1984 esperantiĝo -- ekde tiam mi kalkulas mian E-aktivadon;

Kion vi faras por Esperanto? -

1984 Internacia Korusa Renkontiĝo, kiel solkantistino en Pisanica (Kursejo), E-lingvokurso ĉe s-ino Pechan;

1985 - diversaj Esperanto-aranĝoj en Hungario kaj eksterlande, kun recitaloj, koncertoj;

1985 Superintensiva E-lingvokurso kvintaga, kun pseŭdonimo Anjo Mezul';

1987 UK en Varsovio, "Ni serĉas talentojn", recitalo, kun pseŭdonimo Anjo Amika, kiu estas kiel artista nomo ankaŭ nuntempe, oficiale registrita ĉe matrikulo en Budapeŝto;

1992 aperigo proprakoste la unuan kasedon "Por vidi la mondon", partopreno en Komuna Kristana Kongreso en Velence (Hungario) kaj UK en Vieno, kun prezento de la kasedo, Internacia Folklora Festivalo, Diosgyör (Hungario), kun popolkantoj en Esperanto;

1993 partopreno en Alc(k)udio (Katalunio) Katalunan Esperanto-Kongreson, kun koncertoj;

1994 13a ILF en Bratislavo (Slovakio), kun prezento de la planata enhavo de la nova kasedo, aperigo de "Dimanĉa Koncerto" ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, Danuba Rendevuo en Budapeŝto, samloke ekspozicio pri 25 datrevena Literatura Foiro, kiel deĵorantino; prezento de "Dimanĉa Koncerto" en Triesto; Konkurso Kantitaj Poemoj organizita de Hungara Televido kaj la folklora ensemblo Kaláka, unua premio;

1995 - Membriĝo en LF-koop, deĵorado ĉe KCE;

1995 Mediteranea Konferenco en Triesto, kun koncerto, 14a ILF en Gdansko, kun preĝeja koncerto ("Dimanĉa Koncerto"), recitalo; partopreno en "Anabel" en Halle (Mezgermanio):

1995 - 1996 Muzikigado de esperantlingvaj poemoj;

1996 15a ILF en Eger (Hungario), kun gvido de Interkona vespero kaj kantadoj, partopreno en "Projekto Klera";

1997 16a ILF en Napolo, kun recitalo; ĉe la Urba Biblioteko en CDELI, Ĉaŭdefono, ordigado de la kasedoj laŭ slipara maniero; Koncerto en Laŭzano.

1997 - distribuanto en Hungario de la varoj kaj de la du periodaĵoj de LF-koop, estras la Bendofakon de LF-koop;

1998 1a Forumo por la Pakto por la Esperanta Civito; laŭ la Svisa Ekzamena Regularo diplomo pri Esperanto, unua grado; ĉe s-ro Károly Fajszi katalogado de libroj laŭ slipara metodo, ordigado de katalogitaj libroj, librobindado laŭ kudra maniero; 17a ILF en Lublin/Swidnik, kun recitalo; Internacia Festivalo en Saarbrücken, kun gvido de Interkona vespero, gvido de Literatura Kafejo, pri Raymond Schwartz, koncerto;

1998 - 2002 Partopreno en Plurnivelaj Internaciaj Kursaroj dua kaj tria gradoj;

1999 Laŭ la Svisa Ekzamena Regularo diplomo pri Esperanto, dua grado; kantado en E-aranĝoj;

2000 Kantado en E-aranĝoj;

2001 3a Forumo por la Pakto por la Esperanta Civito en Sabloneto, kiel delegito de red. Debrecena Bulteno + koncerto; SAT-Kongreso en Nagykanizsa (Hungario), kun koncertoj; Ispra, E-kongreso de la itala sekcio de IKUE, kun koncertoj/recitalo; varbado kandidatojn al la Blanka listo al la unua baloto al la Civita Senato;

2001 - 2002 Antaŭpreparo kandidatojn al la ŝtataj, mezgradaj E-lingvoekzamenoj;

2001 - 2002 - komence de 2003 Perkoresponda kurso pri E-Literaturo, kun gvido de d-ro Silfer;

2002 Dua eldono de "Dimanĉa Koncerto" kaj aperigo de KD "Bela revo" ĉe LF-koop; IKUE-Kongreso en Ĉeĥio, kun koncertoj; 1a sesio de la Civita Parlamento kaj de la Civita Senato – ekde tiam senatanino (Blanka grupo) – recitalo dum la distra vespero; recenzoj pri diversaj KD-oj kaj kantlibreto en Literatura Foiro;

2003 - redaktado de HeKo, organo de la Esperanta Civito, preparado de nova KD kies planata titolo estas: "Trans la Danubo ie";

2003 Membriĝas en Humana Eŭropa Asocio, kaj en Humana Esperanto-Asocio.

2003 SAT-Kongreso en La Chaŭ-de-Fonds (Svislando), kun kontribuo al la teatraĵo "La Familio de Anto Speri" de Giorgio Silfer (kanto), kaj kun recitalo, Ekumena Esperanto-Kongreso en Rimini, kun kontribuo al la teatraĵo "La Familio de Anto Speri" de d-ro Giorgio Silfer, kun kanto kaj kun publika koncerto; Esperantologia Fakultato, pri Socikulturo, komenciĝo de preparo de historiajn kaj demografiajn atlasojn.

2004 - Preparas KD-on kun la titolo: "Himno al Eŭropo", al la deputitoj de la Eŭropa Parlamento. Gvidis intensivan semajnan E-lingvokurson, antaŭpreparis kandidatojn al mezgradaj ŝtatlingvoekzamenoj pri Eo. Redaktas samizdat daŭriganton de Debrecena Bulteno "DECEMBRA BULTENO", aperanta unu fojon jare.

2004 - unu el la fondinto de la Feminisma Esperanta Movado. Post la fonda Asembleo elektita kiel komitatanino de FEM. Kunlaboras kun la redakta stabo de "Femina" revuo ne nur por virinoj, kies unua n-ro baldaŭ atingos la ĝis nunajn abonantojn.

2005 - Membriĝas en la Budapeŝta Esperantista Medicina Fakgrupo.

2005 - Ekde la 30a de aprilo estas membro de Kontrola Komisiono ĉe Hungaria Esperanto-Asocio. Ekde la 28a de junio estas elektita kiel vicprezidanto de ĝi.

Partoprenas la 17an EEK en provinca urbeto Piliscsaba, kun koncerto kaj kontribuoj kun kantado dum la distraj programeroj kaj diservoj. Dum tiu ĉi aranĝo ricevas oficialan inviton al la IKUE Kongreso en Ĉeĥio en 2006 de la prezidanto de IKUE, Miloŝlav Ŝvaĉek.

Ŝi komencas ricevi ĉefrolojn en Muzikeloj kaj Rokoperoj.

En aŭgusto estas studento de dusemajna Esperantologia Fakultato.

Aktivas dum la Kolokvo 14-19 de augusto "Esti virino kaj verkisto en la nuna mondo". Kontribuas al la kultura programero per recitalo, kun prezento de kelkaj novaj kantoj.

2006 - Ekde la 26a de februaro oficiale sekretario kaj kasisto de FEM, kunordiganto (prokuristo) de Fonduso ISOBE.

Inter la 8a kaj 15a de julio partoprenas – plenumante la pasintjaran inviton de la IKUE prezidanto – la IKUE Kongreson en Velehrad (Moravio).

La 21an de julio partoprenas la lastan sesion – dum tiu ĉi mandato – de la Senato. Sekvonttage partoprenas la Forumon kiel observanto.

Ekde la 23a de julio partoprenanto de la Somera Universitato pri Mondialismo.

Ekde la 16a de decembro reelektita al la Civita Senato, kies inaŭgura sesio okazos en Bruselo la 19an de marto 2007.

2007 - Partoprenas la inaŭguran sesion de la Civita Parlamento kaj la unuan sesion de la novelektita Senato.

2007 maj 26 - edziniĝas al d-ro Bartek István, ekde tiam ŝia oficiala nomo estas: Bartek Anna. La artista nomo restas Anjo Amika.

2007 junio - partoprenas la junian Eo-aranĝon de HESZ-EK, kie kontribuas al la dimanĉa kultura programo per grandsukcesa recitalo.

2007 julio - partoprenas IRIS (Inter Regiona Internacia Semajno), kun furore sukcesaj koncertoj. Dum la Kongreso de Hungaria Esperanto-Asocio, ŝi estas elektita kiel membro de la Komisiono pri Edukado. La mandato daŭras kvar jarojn.

2007 aŭgusto - partoprenas la Someran Universitaton pri Geopolitiko, kontribuante tradukante en esperanton kaj laŭtlegante la prelegtekston de d-ro György Nanovfszky.

2007 septembro - aktive kontribuas al la kultura programo de ARKONES.

2007 oktobro - kandidatiĝas al la posteno de redaktoro de Heroldo de Esperanto. Kontribuas al ITEB, tradukante en la hungaran la esperantajn tekstojn de la ekspoziciaj paneloj.

2007 novembro 2 - estas kandidato por ekzameniĝi laŭ la nova LTSEC por ekhavi la diplomon "C1". Dum la dua aŭ tria semajno de novembro ŝi surbendigas la enhavon de la nova KD "Trans la Danubo ie". La prototipon de la KD ŝi kunportos en januaro 2008 al Ĉaŭdefrono.

2008 Ŝi komencas kanti lidojn kaj ariojn kun la orkestro Elvinus.

2009 marto - staĝoj en Nilvange kaj en Landersen, kun recitaloj.

2009 Ŝi estas reelektita al la Komitato de FEM, kiel sekretario, kasistino kaj gvidanto de la Fonduso Isobe.

Anna Bartek dite Anjo Amika

18 Comments / add your comment?

David says:
Interesege! Mi tre ŝatas legi pri via vivo.
Posted 13 months ago. ( permalink / translate )
František Horáčekpro says:
Estimata Anjo!
Admirinda vivpriskribo! Mi estas profunde kortuŝita. Estime Francisko
Posted 13 months ago. ( permalink )
Birdino (Francine) says:
Mi admiras vin. Vi multe laboras por Esperanto.
Mi multe ŝatas aŭskulti viajn kantojn. Nun mi pli bone komprenas pri vi.
En Belgio, virino gardas sian nomon.
Bonan semajnfinon.
Francine
Posted 13 months ago. ( permalink )
Jean Bosco Malanda says:
Richa esperantista vivo.
Jean Bosco el Kongo
Posted 13 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Interese kaj admirinde. Ekzemplo! :-)

Sed mi ankoraŭ scivolemas pri kiel vi konis Esperanton kaj kial vi esperantiĝis... :-) Kio emigis vin sekvi tiun longan belan verdan vojon?

Kison, Anjo!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Kara Fernando, mi estis adoleska (16jara), kiam en la vilaĝo Gárdony -- apud la lago Velencei -- unu sinjorino komencis paroli pri interesa lingvo, Esperanto. Mi petis la sinjorinon, ne plu paroli pri la lingvo, sed ŝi bonvolu instrui ĝin al mi. Ŝi tre volonte invitis en la grupon, kie estis instruata Esperanto. En 1971, mi partoprenis mian unuan Eo-aranĝon, jam tiam kantante: "Esperanto estas la lingvo por ni". Post tiu aranĝo mia edukantino (mi estas orfa ekde mia bebeco), malpermesis viziti la Eo-grupon. Mi, en Budapeŝto renkontiĝis kun alia persono, kiu komencis rakonti same pri Eo en 1981. Mi petegis la sinjoron bonvolu informi min, kie mi povas aliĝi al E-lingvokurso. Li afable helpis min. Kaj la vera aventuro en Esperantio komenciĝis en 1984.
Mi ĉiam estas scivolema pri iu nova afero, kiel infano. Kiam mi ekkonis Eon, neniu sukcesis bremsi mian kulturan agadon en ĝi. Ĉiam venas en mi iu interesa sento, se mi ne povas kun esperantistoj aŭ korespondi, aŭ mi ne povas kanti en Eo (ekz. en la Rokmuzika Teatro en Budapeŝto), aŭ simple konversacii kun esperantistoj. Tiu interesa sento estas la manko de uzo de Eo. Mi ĉiam serĉadis Eo-klubojn, kie eblas praktiki la uzon de Eo. Nun mi atingis tiun gradon, ke baldaŭ mi ekzameniĝos laŭ la nova ekzamena sistemo de la Konsilio de Eŭropo por havi la C2 diplomon, kiu estas la plej alta grado, kun elektita profesio. Do, nenia ekstera devigo influas min aktivadi en Eo. Estas mia karaktero mem, kiu influas min. Por mi Esperanto estas: identigilo, arta perilo, ktp. Ankaŭ pro tio mi fariĝis Esperantologo.
Se vi havas pliajn demandojn, mi estas je via dispono.
Plej amike, kun kisetoj, Anjo
Posted 13 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. replies:
Bonege, mia kara amikino! Vi helpas min kompreni miajn proprajn sentojn. :-) Mian brakumon!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Kara Fernando, mi estas ege ĝoja, ke mi helpas vin kompreni viajn proprajn sentojn.:-)))
Miajn brakumojn!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
Mi admiras pri via Eo vojo:-)
Kio al vi plej helpas studi lingvon? Kion vi rekomendas al komencantoj?
Posted 13 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Tre kara Anjo! Elkore mi gratulas vin pro tiom da laboro kaj tiom da ago por Esperanto! .. Via vojo estas tute mirinda! ...
Nur de tri jaroj mi vere estas lernanta nian belan lingvon! Antaŭe, mi instruis anglan en mezlernejo... sed eo estas multe pli facila kaj efika ilo por komuniki en nia mondo! Plue kaj ĉefe, ĝi estas vera ilo de paco kaj amikeco...
Plej amike de Francio. :-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Mi ĝojas, ke Vi estas aktiva esperantistino devenanta el mia urbo Kaposvár. Gratulon!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Lastan someron mi elfosis amasegon de la tiamaj numeroj de "Hungara Vivo". Estis kelkaj gemuzikistoj kun esperantaj "plum"nomoj kiel via. Bonvole indiku kelkajn el ili, vi ĉiuj estis unu grupo...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Lu Wang says:
Dankon pro via ago al esperanto. Mi adimiras vin ke vi estas kapabla kaj sincera Vrino
Posted 7 months ago. ( permalink )
Onklo says:
waaaa ! vidu ĉi tiun pompan karieron ,laŭdindan por Esperanto movado ! Mi malfermis mian buŝon pro via admirinda agado por Esperanto ! Grandega ! Vivu eterne Esperanto !
Posted 6 months ago. ( permalink )
Alberto Kalnins says:
Vi estas bravulino!
Sanon kaj forton por vi kaj via agado!
Vivu Esperanto!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Belega vivovojo- laŭ esperantista vidpunkto.. koran gratulon, Anjo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Ania says:
Kara Anjo, mi vere admiras vian e-vojon kaj vian entuziasmon por e-agado. Mia e-vojo komenciĝis en 1973j sed bedaŭrinde mi ne estis tiel aktiva. Tamen mi memoras unun epizodon el mia infanaĝo. Kiam mi estis ĉirkaŭ 7-jara al miej gepatroj venis unu maljunulo. Dum la vizito li komencis paroli pri iu "interesa, belega lingvo" kaj eĉ deklamis iun poemon. Mi aŭdis ĉi tion kaj poste, kiel infano mi tute forgesis pri tio. Post ... iom da jaroj, kiam mi jam estis lernantino de mezlernejo en Varsovio mi trovis informtabulon de Pola Esperanto Asocio kaj aliĝis al e-kurso. Post kelka tempo al miaj manoj trafis la konata pola epopeo - "Sinioro Tadeo" - kompreneble en Esperanto. Mi komencis legi kaj .... kun miro rimarkis, ke mi jam .... ie aŭdis, de kie konas tiujn ĉi vortojn. Kaj poste mi rememoris tun ĉi epizodon de mia infanaĝo. Tiu ĉi maljunulo estis la unua esperantisto kiun mi trovis sur mia vivovojo, en mia malgranda pola urbeto. Mi tre ĝojas, ke Esperanto akompanas al mi ĝis nun.
Amike kaj samideane - Ania
Posted 2 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld says:
Anke pri mea Esperantistal voyo:(:-P

Bebson esis Esperantisto dum cirkum 35 yari. Lu ne esis ordinar Esperantisto
ma "dumviva membro" di UEA (Universala Asocio di Esperanto) dum cirkum 30 yari.
Se posibla, oni vizitez la pagino che ....
http://www.ipernity.com/blog/94290/144642
Posted 2 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...