Ĉi jare en marto, mi ricevis de János Bródy (teksto)-László Tolcsvay (muziko) la kanton Békét és reménységet/Pacon kaj esperon, kun la afabla peto ĉefe de László Tolcsvay, kiel eble plej ofte, mi prezentu ĝin en esperanto. La kanto debutis en la hungara en Namur dum PEKO. En esperanto la debuto realiĝis en Razgrado dum EKRA. Mi kantis ankaŭ dum la 101a UK, en Nitra, kadre de la programo "Teo kaj Amo", kadre de unuhora koncderto, sed filmo antaŭ publiko pri tiu ĉi kanto estis farita dum la 32a ARKONES, en Poznano, fare de Irek Bobrzak. Jen la filmo pri la prezento de ĝi dum la "Miela Vespero".youtu.be/BCRmNvxHrUU