Invitilo
Karaj Samideanoj!
Denove plena de travivaĵoj esperantaj staras malantaŭ ni la somero, ni partoprenis en Kopenhago UK-n, en Jászberény IJL-n, la aranĝojn de la Grupo Danubkurbiĝo kaj de la taĉmento ERE, la fakrenkontiĝojn de la fervojistoj kaj de la medicina grupo - estas malfacile listigi ĉiun aranĝon!
Sed la somero ankoraŭ ne estas for, antaŭ ni staras IJS, organizita de la junularo.
Jam antaŭlonge ni povis partopreni plurtagan, memstaran, tradiciojn gardantajn kongreson, kaj por tio, ke ne estu doloriga la fino de la somero, ĝoje ni anoncas, ke Hungaria Esperanto-Asocio, kune kun la Hungara Sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Hungara Esperanto-Junularo, Landa Medicina Esperanto-Fakgrupo, kaj Hungara Fervojista Esperanto-Ligo organizas Landan Kongreson.
Inter la 3a kaj 6a de novembro 2011 , ĉiun ni atendas en Szolnok (naskiĝurbo de István Bergendy kaj Enikő Détár).
La preciza loko: VOKE Csomóponti Művelődési Központ (VOKE Kulturcentro), Szolnok, Jubileum tér 1/a. (najbare de la fervoja kaj la buso stacioj).
http://www.voke.hu/index.php?modul=intézmények&kod=7
La tranoktejo estas atingebla per kelkminuta piediro (Urba Studenthejmo - Városi Kollégium) Szolnok, Baross Gábor u. 68. http://tagint1.kollegium-szolnok.sulinet.hu/
Kelkaj allogaĵoj el la programo: rigardado de steloj en la Observejo de Steloj, Libroservo, konkursoj, esperanto-koruso, urborigardado, fakaj kaj sekciaj kunsidoj, ludoj, literatura kafejo, bankedo.
Ni atendas vian aliĝon en la hejmpaĝo de la Kongreso:
http://www.hungarakongreso.atw.hu/, kie troveblas ankaŭ la kotiztabelo, kaj kie vi daŭre povas sekvi novajn informojn pri la Kongreso.
Per viaj demandoj, petoj, bonvolu turni vin:
- rilate al la hejmpaĝo: Ferenc Harnyos - hferenc@pr.hu - 36/70/450-1686
- rilate la lokon: Jozefo Eszényi - eszjozsef@gmail.com - 36/70/320-1733
- rilate la kotizon, la programojn kaj aliajn demandojn pri la organizado: Edit Lindwurm - lindwurmedit@gmail.com - 36/70/932-7465, aŭ Johano Nagy - janos@naja.hu - 36/70/953-5179
- rilate la kulturajn programerojn: Anna Bartek - abanjo55@gmail.com – 36/70/622-1887
Ni tre esperas, ke ankaŭ vi atendas la renkontiĝon, ĝis tiam ni sendas al vi La Solnokan Kanton: http://www.youtube.com/watch?v=7s9YC4gtXLs, kaj al la serenaj solnokaj noktoj: http://www.youtube.com/watch?v=2fDAEC0BmF0&feature=related
Amike,
Estraro de Hungaria Esperanto-Asocio
Koran dankon pro la invito al Via kongreso.
Kvankam mi volonte partoprenus la Kongreson en najbara (por poloj eĉ neva)
lando, sed mankas al mi informoj en esperanto sur viaj paĝoj.
Kvankam ni estas nevoj sed hungaran lingvon mi ne komprenas tute.
Ĉiam amike - Stanislavo
Anjo has replied to Stanislaw MandrakBaldaŭ aperos ankaŭ en Esperanto niaj informoj pri la Kongreso.
Ĉiam amike: Anjo
Ĉar mi estas bonŝansulo, mi estas certa ke, en la estonteco, ne mankos oportuno por koni vi, la dolĉa Mielo kaj mia elkora amikino Éva.
Mi petas al vi pozitivan penson por ke tio okazu, laŭeble, des pli frue! :-)
Anjo has replied to Raŝi - AudinoAnjo has replied to Éva JuhászAnjo has replied to Margit JuhászBonvenon al vi ambaŭ!
Sign-in to post a comment.