| July 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | |||||
| 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | ||
| 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | ||
| 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | ||
| 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |||
Kiam finfine finiĝis la lernojaro, mi havis entute unu semajnon por kunpaki kaj ripozi, ĉar mi tuj forveturis kun mia familio por unu semajna somerumado. Ni flugis de Budapesto al Tenerife, estis 5 hora vojaĝo. Ni alvenis frumatene, kaj ni ankorau ne povis iri al nia ĉambro en la hotelo, do ni iris al la plaĝo, kaj iom rigardis la urbon. Proksimume je la naua horo malfermis la restoracioj kaj kafejoj, do ni iris al unu restoracio matenmanĝi. La kelneroj estis tre ĉarmaj, ni amikiĝis kun ili, kaj ni plurfoje revenis dum tio semajno al ilia restoracio. La duan tagon ni luis auton, kaj ni volis iri al la monto El Teide, kio estas la plej alta monto ne nur en Tenerife, sed en tuta Hispanio. Ni veturis du horojn, kaj kiam ni preskau estis tie, estis blokita la vojo pro Autokonkurso.Kiam ni finfine alvenis al la lifto kiu portus nin supren, estis skribita" Pro forta vento tutan tagon ne funkcias". Do ni veturis preskau tri horojn , kaj ni ne povis supreniri, sed almenau ni vidis belegan pejzaĝojn. La duan tagon ni veturis el Playa de las Americas(kie ni loĝis) al Puerto de la Cruz, kie estis granda bestoĝardeno, Loro Park. Tie estis belegaj arboj, plantoj, kaj multaj bestoj: papagoj, delfenoj, balenoj, fokoj, tigroj, fiŝoj, ktp. Tio estas la plej bela bestoĝardeno kion mi ĝis nun vidis.
Lunde ni vizitis proksiman Akvo-parkon kun multaj toboganoj. Estis, sur kio oni glitis per matraco au en granda naĝringo. Estis ankau baseno, kie oni faris artefaritajn ondojn, kaj kiam tio okazis, proksimume 200 homoj estis en la baseno, kaj kiam venis la ondo, ĉiuj falis unu sur la alia. Miaj gepatroj kaj miaj fratoj tute sunbruliĝis, sed feliĉe mi ne, mi nur bruniĝis.
Marde ni iris al la maro por rigardi delfenojn kaj balenojn kun ŝipo, kio havis vitran subon. Ni vidis balenan familion, kaj ankau kelkajn delfenojn, kiuj eĉ saltadis kaj ludis en la ondoj kion nia ŝipo faris. Dum tiu ekskurso ni vizitis la grandeganj rokojn Los Gigantos, kiuj estas proksimume 600 metrojn alte super la maro. La ŝipo haltis, kaj kelkaj iris baniĝi, sed ni ne portis bankostumon, kaj mi eĉ ne kuraĝus tie iri en la akvon, ĉar mi ege timas ŝarkojn.
La lastan tagon ni veturis per grandega ŝipo al alia Kanaria insulo, La Gomera. Ni ricevis lokon en hungara buso, do ni auskultis la gvidon hungare. Nia gvidantino parolis la tutan tempon, kaj ŝi diris interesajn aferojn pro la insulo. La Gomera ne havas grandajn, bruajn urbojn, sed estas belega pejzaĝo, kaj interesaj plantoj. Ni vidis la planton, el kio oni faras la alkoholan trinkaĵon Tequila, kaj ni ankau vidis banano-plantojn, pri kiuj nia gvidantino multe rakontis. Tagmeze la tuta grupo iris al restoracio, kaj tie ni tagmanĝis. La manĝo ne estis tro bongusta, sed kiel deserto ni ricevis bongustajn, dolĉajn bananojn. Post la tagmanĝo oni montris al ni la tielnomitan "Fajf-lingvon", kion en La Gomera oni instruas en la lernejoj, kaj en pura vetero ĝi audeblas ĝis 5 kilometroj.
Vendrede ni devis ellitiĝi je la 4a horo, kaj buso portis nin al la flughaveno. Hungario estis grandega ŝanĝo post la varma kaj suna Tenerife: kiam ni alvenis hejmen, en Budapesto pluvegis.
Send a message
Search for members
