ANTAŬKLARIGO

Ne malmultaj verkoj ekzistas en la mondo rilate la gloran taskon de la apostolo al nacianoj. Ni do prave atendus la demandon: – Kial ankoraŭ unu libro pri Paŭlo el Tarso? Ĉu honorado al la granda laboranto por la Evangelio aŭ ĉu pli detalaj informoj pri lia vivo?

Rilate la unuan supozon, ni la unuaj konfesas, ke la damaska konvertito ne bezonas nian senvaloran honoradon; rilate la duan, ni respondas jese, por trafi tiun celon, kiun ni al ni proponas, nome per la eblaj rimedoj registri iom el la tradicioj de la spirita regiono pri la laboroj, konfiditaj al la granda amiko de la nacianoj.

Nia esenca celo ne povus esti nur rememori superbelajn okazaĵojn el la apostolaj tempoj, sed antaŭ ĉio prezenti la figuron de tiu fidela kunlaboranto laŭ lia vera mieno de homo regenerita de Jesuo kaj diligenta en la dia servado. Ni klarigas ankaŭ, ke nia intenco ne estas verki ian nuran romanecan biografion. La mondo estas plena de tiuj edukaj notoj, rilatantaj ĝiajn plej eminentajn homojn. Nia plej bona kaj plej sincera deziro estas tio, rememori la streĉajn batalojn kaj la dolorajn atestojn de eksterordinara koro, kiu forlasis la homajn luktojn, por sekvi en senĉesa klopodado la paŝojn de la Majstro.

La hodiaŭaj senfervoriĝintaj eklezioj kaj la falsaj deziroj de la konfesantoj, en la diversaj apartaĵoj de la Kristanismo, pravigas nian intencon.

Ĉie ekzistas inklino al la senfareco de la spirito kaj montroj de malpli granda peno. Multaj disĉiploj strebas al prerogativoj de la ŝtato, aliaj, memvole foriĝinte de la koncerna laboro, petegas la Ĉielon pri ia supernatural protekto. Temploj kaj piuloj plezure sin fordonas al konsentemaj situacioj, preferante materialajn regadon kaj regalojn.

Antaŭ tiu sentimenta bildo estas utile rememori la neforgeseblan figuron de la brava apostolo. Multaj komentariis la vivon de Paŭlo, sed se ili ne konfesis ĉe li iajn favortitolojn, senmerite asignitajn de la Ĉielo, ili prezentis lin kiel ian fanatikulon kun elsekiĝinta koro. Laŭ unuj li estis antaŭdestinita sanktulo, antaŭ kiu Jesuo aperis per mekanika procedo de la graco; laŭ aliaj li estis spirito arbitrema, superreganta kaj kruda, inklina kun preskaŭ kruela vantamo bataladi kontraŭ siaj kamaradoj.

Ni ne deziras juĝi tiajn ekstremistojn.

Ni volas rememorigi, ke Paŭlo proksime de Damasko ricevis tiuj sanktan favoron, la gloran vidon je la Majstro, sed ni ne povas forgesi la aserton de Jesuo rilatan al la sufero, kiu pro lia amo atendis la estontan apostolon. La neforgesebla teksisto certe kunportis sian mission de servado al Dio, sed kiu en la mondon ne venas kun tia devo? Multaj eble diros, ke ili ne scias sian propran taskon, ke tion ili ne konscias, sed ni povos respondi, ke krom senscieco ekzistas ankaŭ malatento kaj multe da malutila kaprico. Tiuj plej postulemaj rimarkigos, ke Paŭlo ricevis rektan alvokon, sed efektive ĉiuj malpli krudaj homoj estas persone vokitaj al la servado al la Kristo. La formoj povas esti malsamaj, sed la esenco de la alvoko estas ĉiam unu sama. La invito al la servado iafoje venas senbrue, neatendite, sed la plej multaj homoj kontraŭstaras al la nobla alvoko de la Sinjoro. Nu, Jesuo ne estas ia perfortulo; se la figuro de Paŭlo multe pli kreskas antaŭ niaj okuloj, tiel estas, ĉar li aŭdis, abnegaciis sin, pentis, levis sian krucon kaj sekvis la Kriston ĝis la fino de siaj materiaj taskoj. Ĉe persekutoj, malsanoj, pikŝercoj, mokoj, disreviĝoj, defaloj, ŝtonĵetoj, skurĝadoj kaj enkarcerigoj Paŭlo el Tarso estis ja kuraĝa kaj sincera viro, iranta en la ombro de la mondo renkonte al la Majstro, kiu aŭdiĝis ĉe la krizaj momentoj de lia vivo. Li estis ne nur ia antaŭdestinito, sed pli: li estis efike entreprenema homo kiu ĉiutage laboradis por la lumo.

El sia sfero kun nevelkema lumo la Majstro lin vokas. Paŭlo palpas en la mallumo de la homaj travivaĵoj kaj respondas:

– Kion mi faru, Sinjoro? (*)

Inter li kaj Jesuo oscedis abismo, kiun la apostolo sciis transiri tra jardekoj da konstanta elaĉeta batalado.

Montri tion por la ekzameno de tio, kio nin koncernas kiel persona laboro, por iri al Jesuo, jen nia celo.

Alia celo de ĉiu tiu nia senpretenda peno estas konfesi, ke nia apostolo ne povus sukcesi, agante sola en la mondo.

Sen Stefano ni ne havus Paŭlon el Tarso. Tiu granda martiro de la Kristanismo komenciĝanta multe pli influis la sperton de Paŭlo, ol kiom oni povus imagi el la solaj konataj tekstoj en la surteraj dokumentoj. Iliaj vivoj estas mirinde bele interplektita. La kunhelpo de Stefano kaj de aliaj personoj de ĉi tiu reala historio konfirmas la neceson kaj la universalecon de la leĝo de kunlaborado. Kaj por konstati la amplekson de ĉi tiu aserto, ni rememoru, ke Jesuo, kies kompatemo kaj povo ĉion entenis, elserĉis al si la kompanion de dek du helpantoj, por efektivigi la renovigon de la mondo.

Cetere sen kunlaborado amo ja ne povus ekzisti, kaj amo estas la forto de Dio, kiu tenadas en ekvilibro la Universon.

Jam nun mi vidas la kritikistojn konsultantaj tekstojn kaj komparantaj paragrafojn, por elaperigi la erarojn de ĉi tiu nia senartifika provo. La bonintencajn ni sincere dankas, konfesante nian parolon de erarema estulo kaj dirante, ke ĉi tiu modesta libro estas skribita de unu Spirito por tiuj, kiuj vivas spirite; rilate al la dogma aŭ literatura pedantismo de ĉiuj tempoj ni nin turnas al la Evangelio mem, ripetante, ke, se la litero mortigas, la spirito vivigas.

Donante do ĉi tiun modestan verkon al niaj surteraj fratoj, ni esprimas la deziron, ke la ekzemplo de la Granda Konvertito fariĝu pli klara en niaj koroj, por ke ĉiu disĉiplo povu kompreni, kiom li devas labori kaj suferi pro amo al Jesuo Kristo.

EMMANUEL

Pedro Leopoldo, la 8-na de Julio 1941

www.febnet.org.br/portal/esperanto/paŭlokajstefano.pdf