Materia karito kaj morala karito

9. "Ni amu unuj aliajn kaj faru al aliaj tion, kion ni volus, ke ĝi estu farata al ni." La tuta religio, la tuta moralo troviĝas enfermitaj en tiuj du reguloj; se ili estus sekvataj sur la tero, vi ĉiuj estus feliĉaj: ne plu malamoj, ne plu malkonsentoj; mi diros ankoraŭ: ne plu malriĉeco, ĉar per la superfluo de la tablo de ĉiu riĉulo multaj malriĉuloj nutrus sin, kaj vi ne plu vidus, en la mallumaj kvartaloj, kie mi loĝis dum mia lasta enkarniĝo, malriĉajn virinojn, kiuj trenadis post si mizerajn infanojn, al kiuj ĉio mankis.

Riĉuloj! pensu iom pri tio; helpu, kiom vi povos, la malriĉulojn; donu, por ke Dio iam redonu al vi la bonon, kiun vi estos farintaj, por ke, kiam vi demetos vian surteran envolvaĵon, aro da dankemaj Spiritoj vin akceptu ĉe la sojlo de mondo pli feliĉa.

Se vi povus kompreni la ĝojon, kiun mi spertis, retrovante en la Transtombo tiujn, kiujn mi komplezis en mia lasta ekzistado!. . .

Amu do vian proksimulon; amu lin kiel vin mem, ĉar vi scias nun tion ĉi: tiu malfeliĉulo, kiun vi forpelas, eble estis iam via frato, patro, amiko; kaj do, kia estos via ĉagreno, kiam vi rekonos lin en la mondo de la Spiritoj!

Mi deziras, ke vi komprenu bone, kio estas la morala karito, tiu karito, kiun ĉiu povas praktiki; ĝi nenion materian kostas kaj tamen ĝi estas la plej malfacila.

La morala karito konsistas en la reciproka tolerado, kaj tion vi plej malmulte faras en tiu malsupera mondo, kie vi estas enkarniĝintaj dum la nuna momento. Estas granda merito, kredu min, scii silenti, por lasi iun pli stultan paroli; tio estas ankaŭ unu el la specoj de karito.

Scii esti surda, kiam malrespekta vorto elglitas el mokema buŝo; ne vidi la malestiman rideton, per kiu akceptas vin personoj, kiuj, ofte malprave, kredas sin pli altaj ol vi, dum en la spirita vivo, la sola reala vivo, kelkfoje ili estas ja malsuperaj; jen merito, ne laŭ la humileco, sed laŭ karito; ĉar ne atenti la malbonan konduton de aliulo estas morala karito.

Tamen tiu karito ne devas malhelpi la alian; sed precipe zorgu ne malŝate trakti vian similulon; rememoru ĉion, kion mi diris al vi: Neniam forgesu, ke malriĉulon, kiun vi forpelas, eble animas Spirito, kiu iam estis al vi tre kara kaj kiu, en tiu momento, staras pli malalte ol vi. Mi renkontis tie ĉi unu el viaj malriĉuloj, kiun mi kelkfoje povis bonŝance helpi kaj kiun, miavice, mi devas nun petegi pri helpo. Memoru, ke Jesuo diris, ke ni estas gefratoj, kaj pensu ĉiam pri tio, antaŭ ol forpuŝi leprulon aŭ almozulon.

Adiaŭ; pensu pri la suferantoj kaj preĝu.

(Fratino Rozalia. Parizo, 1860).